Hamamelidacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hamamelidacoj
Starr 070906-8382 Loropetalum chinense.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Hamamelidacoj Hamamelidaceae
Genro: Hamamelido Hamamelis
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
ilustraĵo de la virginia hamamelido (“Hamamelis virginiana”)

La Hamamelidoj (Hamamelidaceae), estas, plantfamilio, kiu apartenas al la ordo de la Saksifragaloj (Saxifragales). La plantfamilio troviĝas en ĉiuj regionoj de la mondo de la moderaj zonoj ĝis la tropikoj. Ĝia ĉefa disvastigejo estas la subtropikoj. Kelkaj specioj estas ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj aǔ liveras altkvalitan lignon; de nur malmultaj specioj la uzo kiel kuracplanto estas konata.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Ili estas lignaj plantoj: arbustoj kaj arboj. Kelkaj specioj estas ĉiamverdaj. La plej multaj specioj tamen estas deciduaj. Plej ofte la plantoj havas triĥomoj. Plej ofte ekzistas burĝonaj skvamoj. La plej multaj havas alternestarantajn aǔ kontraǔstarantajn, malofte spirale starantajn foliojn. La foliplato havas glatan aǔ segildentan randon. Ĉe kelkaj specioj la folioj odoras. La stomoj estas parazitaj. Stipuloj ekzistas; ili estas relative grandaj ĉe kelkaj specioj.

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

Multaj floroj sidas en densaj, spikaj, paniklaj, grapoloj aǔ kapsimilaj infloreskoj. Ekzistas brakteoj. La floroj estas duseksaj aǔ unuseksaj; la plantoj ĉiam estas (monoikaj). La plej ofte malgrandaj, radiosimetriaj floroj estas plej ofte kvar- aǔ kvin-nombraj, dum ankaǔ du- ĝis sep-nombraj floroj ekzistas). La kvar ĝis kvin sepaloj estas kunkreskintaj. Se ekzistas petaloj, ili estas du- kvar- aǔ kvin-ope; ili estas liberaj. Kelkfoje ili estas najlitaj. Ekzistas, tri, kvar, kvin, dek, ĝis 14 aǔ 15 ĝis 32 liberaj stamenoj; ili aǔ estas fekundaj aǔ parto transformiĝis al staminodioj. La polenigado okazas per insektoj (entomofilio) aǔ per vento (anemofilio).

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La planto havas kapsulfruktojn. La tre grandaj semoj havas dikan dukoloran, brilantan tegumenton kaj grandan hilumon. La semoj povas havi flugilojn.

Enhavosubstancoj kaj kromosomaroj[redakti | redakti fonton]

Akumuliĝas polifenoloj, ekzemple taninoj, kiel „Gallotannine“. La kromosom-nombroj estas n=8 kaj n=12.

Sistematiko kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Fosilia folio de “Fothergilla malloryi”, aĝo ĉ. 49 milionoj da jaroj el „Klondike Mountain Formation“ en la kantono Ferry, Vaŝingtonio, Usono.

La hodiaǔa disjunktaj hejmregionoj de la familio kaj unuopaj genroj estas nur la resto de la iama pli vasta disvastiĝo. Hodiaǔ la specioj kreskas de la moderaj zonoj ĝis en la Tropikoj kun gravita centro en la Subtropikoj sur la suda kaj norda duonsfero. Nur 5 genroj kreskas kaj sur la norda kaj sur la suda hemisfero. La specioj de tiu familio kreskas de la orienta Nordameriko, trans Meksikio ĝis en la suda Mezameriko, en Azio, Afriko, Madagaskaro, sur la pacifikaj insuloj kaj Aŭstralio. Neniu specio el tiu familio hejmas nuntempe en Eǔropo.

Ene de la ordo de la familioj de Saksifragaloj kun lignecaj specioj estas la jenaj kladoj: Hamamelidacoj, Altingiacoj, Cercidifilacoj, Dafnifilacoj kaj Peoniacoj.[1]

La unua publikigo de la familia nomo okazis 1818 fare de Robert Brown en „Narrative of a Journey in the Interior of China“, p. 374. La tipogenro estas Hamamelis L. sinonimoj por Hamamelidacoj R.Br. estas: Disanthaceae Nakai, Exbucklandiaceae Reveal & Doweld, Fothergillaceae Nutt., Parrotiaceae Horan., Rhodoleiaceae Nakai [2].

subfamilio Disanthoideae: duobla floro („Disanthus cercidifolius“)
subfamilio Exbucklandoideae: „Rhodoleia championii
tribo Corylopsideae: „Corylopsis spicata
Tribus Eustigmateae: „Sinowilsonia henryi
tribo Fothergilleae: Fothergilla major
tribo Fothergilleae: „Sycopsis sinensis
tribo Hamamelideae: Hamamilido („Hamamelis japonica“)

La familio de la Hamamelidacoj konsistas el tri subfamilioj kun ĉ. 27 ĝis 28 genroj kaj ĉ. 80 specioj:

• Subfamilio Disanthoideae HARMS (sin.: Disanthaceae NAKAI): Kromosomaroj estas n=8. Kun unu sola monotipa genro [2]:

• Subfamilio Exbucklandoideae HARMS: la kromosomaro estas n=8 kaj 12. Tri ĝis kvar genroj kaj ĉ. 14 specioj:

• Subfamilio Hamamelidoideae BURNETT: La kromosomaroj estas n=12. Ĝi havas tri tribojn [2] 23 genrojn kaj ĉ. 78 specioj:

    • Tribo Corylopsideae HARMS}}: kun nur unu sola genro:
      • Korilopsido (“Corylopsis”) SIEB. & ZUCC.: Kun 29 ĝis 30 specioj en Ĉinujo (20 specioj), Hindujo, Japanujo kaj Koreujo.

• Tribo Eustigmateae HARMS: Kun tri genroj:

    • Eustigma” GARDNER & CHAMP.: kun tri genroj en Ĉinujo kaj Vietnamujo.
    • “Fortunearia” REHDER & E.H.WILSON: monotipa genro kun nur unu specio:
      • Fortunearia sinensis” REHDER & E.H.WILSON: Ili bone kreskas en arbaroj en alteco inter 800 kaj 1000 m en la orienta Ĉinujo: Anhujo, Henano, Hubejo, Ĝjangŝio, Ŝanŝio, Siĉuano kaj Ĝeĝjango.
    • “Sinowilsonia” HEMSL.: monotipa genro kun nur unu specio:
      • Sinowilsonia henryi” HEMSL.: kun du variaĵoj en arbaroj en alteco inter 800 kaj 1500 m en okcidenta Ĉinujo: Gansuo, Henano, Hubejo, Ŝanŝio, Ĝjanŝio kaj Siĉuano.

• Tribo Fothergilleae A. DC. (sin.: Fothergillaceae NUTT.): kun naǔ genroj:

    • Distyliopsis” P.K.ENDRESS: kun ĉ. ses specioj en Ĉinujo (5 specio), Laoso, Malajzio kaj Nov-Gvineo.
    • Distylium” SIEB. & ZUCC.: kun ĉ. 18 specio en Ĉinujo (12 specio), en Asamo, Indonezio (Javo kaj Sumatro), Japanujo (nur Rjukjuo-insuloj), Koreujo kaj Malajzio, inter ili:
    • plumarbusto („Fothergilla“ L.): nur unu genro kaj nur du specioj en sudorienta Usono.
    • Matudaea” LUNDELL: tri specioj en la Nova Mondo.
    • Molinadendron” P.K.ENDRESS:tri genroj en okcidenta Meksikio, Honduraso kaj Gvatemalo.
    • Parrotia”C.A.MEY. (sin.: “Shaniodendron” M.B.DENG ET AL.): unu aǔ du specioj:
      • Parrotia persica” (DC.) C.A.MEY.: Endemio de la Elburz-montaro en sudokcidenta Azio.
      • Parrotia subaequalis” (H.T.CHANG) R.M.HAO & H.T.WEI (sin.: “Shaniodendron subaequale” (H.T.CHANG) M.B.DENG, H.T.WEI & X.Q.WANG): hejmregiono Ĉinujo. Tiu endanĝerigita specio kreskas bone en la montaj arbaroj en altecvo inter 600 kaj 700 m en Anhujo (Jinzhai Xian, Jixi Xian, Shucheng Xian), en la suda Ĝjangsuo (Yixing Xian) kaj la norda Ĝeĝjabgo (Anji Xian).
    • “Parrotiopsis” (NIED.) C.K.SCHNEID.: monotipa genro kun nur unu specio:
      • Pseǔdoparotio (“Parrotiopsis jacquemontiana” (DECNE.) REHDER) (sin.: “Parrotia jacquemontiana” DECNE.) en Himalajo.
    • Sycopsis” OLIV.: du ĝis sep specioj en Asamo, Ĉinujo kaj Sudorienta Azio, inter ili:

• tribo Hamamelideae: Kun10 genroj:

    • Dicoryphe” THOUARS: Ĝi havas ĉ. 13 specioj nur en Madagaskaro lak la Komoroj.
    • Hamamelido (“Hamamelis” L.): kun kvar ĝis ses specioj en disa arealo en Nordameriko, Ĉinujo kaj Japanujo.
    • Loropetalum” R.BR. EX RCHB., (sin.: “Tetrathyrium” BENTH.): kun (sen ambaǔ “Tetrathyrium”-specioj) ĝis tri apecioj: Hejmiĝas en Ĉinujo (ĉiuj tri specioj), Japanujo, en la orienta kaj norda Hindujo.
    • „Maingaya“ OLIV.: estas monotipa genro kun nur unu specio:

La iamaj genroj „Altingia“ NORONHA, „Liquidambar“ L. kaj „Semiliquidambar“ HUNG T. CHANG formas hodiaǔ la malgrandajn familiojn de la Altingiacoj (Altingiaceae).

Uzado[redakti | redakti fonton]

Ornamplantoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj kaj hibridoj estas uzataj kiel ornamarbustoj en parkoj kaj ĝardenoj. Kelkaj specioj floras tre frue, jam en vintro aǔ komence de printempo.

Kuracplantoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj estas kuracplantoj. Ekzemple „Hamamelis virginiana

Ligno[redakti | redakti fonton]

La malhelbrua ligno de „Distylium racemosum“ estas uzata por fari muzikilojn[4]. De „Parrotiopsis jacquemontiana“ oni faras korbojn kaj pontojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

• Zhi-Yun Zhang, Hongda Zhang & Peter K. Endress: „Hamamelidaceae“ in der „Flora of China“, Volume 9, 2003, S. 18–44: Beschreibung und Bestimmungsschlüssel der chinesischen Taxa - Online. (Abschnitt Systematik: Informationen zu den Gattungen)

  • Frederick G. Meyer: „Hamamelidaceae“ in der „Flora of North America“, Volume 3: Online.

• Zhang Zhi-yun & Lu An-ming: „Hamamelidaceae: geographic distribution, fossil history and origin. Acta Phytotaxonomica Sinica 33: 313-339. .“, in „Acta Phytotaxonomica Sinica“, 33, 1995, S. 313–339: PDF-Online. • Q. Zhang, S. Shi, Y. Huang, F. Tan & H. Zhang “Phylogeny of Hamamelidoideae based on the ITS sequences.” in “Acta Sci. Nat. Univ. Sunyatseni“, 38, 1999, S. 107–110. • Walter Erhardt u. a.: „Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen“. Band 2. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2008. ISBN 978-3-8001-5406-7

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shuguang Jian, Pamela S. Soltis, Matthew A. Gitzendanner, Michael J. Moore, Ruiqi Li, Tory A. Hendry, Yin-Long Qiu, Amit Dhingra, Charles D. Bell & Douglas E. Soltis: “Resolving an Ancient, Rapid Radiation in Saxifragales”, in “Systematic Biology”, 2008, 57(1), S. 38–57. COI:10.1080/10635150801888871 rete.
  2. 2,0 2,1 2,2 Hamamelidacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  3. Maingaya malayana in der Roten Liste gefährdeter Arten der IUCN. Eingestellt von: L.S.L.Chua, 1998. Abgerufen am September 2009 [1] Konsultita la 26an de Novembro 2017.
  4. Distylium racemosum ĉe Plants for a Future. [2] Konsultita la 26-an de Novembro 2017.

Retligoj[redakti | redakti fonton]

(Commonscat|Hamamelidaceae|Zaubernussgewächse (Hamamelidaceae)

  • Laurence J. Dorr: „Hamamelidaceae“ in der „Flora of Nicaragua“: Online bei Tropicos.
  • Luz María González Villarreal, Noemí Jiménez-Reyes & Leticia Hernández López: „La familia Hamamelidaceae en el estado de Jalisco, México“, „Colección Flora de Jalisco“, 18, Universidad de Guadalajara, 2002, 29 Seiten, ISBN 970270569X: [3] wayback=20090920060335 PDF-rete.