Pitango (arbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri frukto kaj arbo. Por la birdo samnoma serĉu Pitango (birdo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pitango

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭgenio Eugenia
Specio: E. uniflora
Eugenia uniflora
(L, 1864)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pitango, kruda
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 30 kkal   140 kJ
Karbonhidrato 7.49 g
Graso 0.4 g
Proteino 0.8 g
Vitaminoj
A-vitamino ekvivalento. 75 μg 8%
Tiamino (B1-vitamino)  0.03 mg 2%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.04 mg 3%
Nikotina acido (B3-vitamino)  0.3 mg 2%
C-vitamino  26.3 mg 44%
Mineraloj
Kalcio  9 mg 1%
Fero  0.2 mg 2%
Magnezio  12 mg 3% 
Fosforo  11 mg 2%
Kalio  103 mg 2%
Natrio  3 mg 0%
Link to USDA Database entry
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle

Pitango[2] estas la frukto de pitangarbo[2] (Eugenia uniflora), apartenanta al la orienta marbordo de tropika Sudameriko, ekde Surinamo, Franca Gujano ĝis suda Brazilo, same kiel Urugvajo kaj partoj de Paragvajo kaj Argentino.[3][4][5] tiu eta planto apartenas al la familio de Mirtacoj. La pitango estas serĉata de pluraj birdoj kiuj ŝatas ĝian dolĉan kaj acidan guston. La arbo estas kutime kultivata en ĝardenoj kaj kortoj en Brazilo. Ĝi estas ofte uzata en ĝardenoj kiel heĝo aŭ ŝirmejo. La arbo estis enkondukita en Bermuda por ornamaj celoj sed nun estas listigita kiel entruda specio.[6] La arbo ankaŭ estis enkondukita en Florido, Usono[7].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Eugenia uniflora estas granda arbedo aŭ malgranda arbo kun konusa formo, kreskanta malrapide ĝis 8 metroj (26 futoj) alta. Kiam kontuzitaj, dispremitaj aŭ tranĉitaj, la folioj kaj branĉoj havas spican rezinan parfumon, kiu povas kaŭzi spiran malkomforton ĉe sensivaj individuoj. La folioj estas sen stipuloj, ovalaj, brilaj kaj tenataj en kontraŭaj paroj.[8] Novaj folioj estas bronza, kupro aŭ kuprokolora-rozkolora, maturiĝante ĝis profunda brila verdo, ĝis 4 centimetrojn (1,6 colo) longa. Dum vintro la folioj ruĝiĝas.

Floroj havas kvar blankajn petalojn kaj estas portataj sur maldikaj longaj pedunkloj, kun videbla centra areto de blankaj stamenoj finiĝantaj per flavaj anteroj. Floroj disvolviĝas en riphavaj fruktoj longaj 2 ĝis 4 centimetrojn (0,79 ĝis 1,57 in), komencante kiel verdaj, kaj poste tra oranĝaj, skarlataj kaj kaŝtanbrunaj dum ili maturiĝas. Ĉar la semoj estas distribuataj de fruktomanĝantaj birdoj ĝi povas iĝi fiherbo en taŭgaj tropikaj kaj subtropikaj vivejoj, delokigante indiĝenan flaŭron.[8]

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Frukto[redakti | redakti fonton]

La manĝebla frukto estas botanika bero. La gusto varias de dolĉa ĝis acida, depende de la kulturvario kaj nivelo de maturiĝo (la pli malhela ruĝa ĝis nigra stadioj estas sufiĉe dolĉa, dum tiuj verda aŭ oranĝa estas forte acida). Ĝia superrega manĝuzo estas kiel aromaĵo kaj bazo por konfitaĵoj kaj ĵeleoj.[9] La frukto estas alta en vitamino C kaj fonto de provitamino A. Oni uzas ĝin en sukoj kaj glaciaĵoj.

Folioj[redakti | redakti fonton]

La folioj estas disvastigitaj sur iuj domaj plankoj en Brazilo, tiel ke kiam dispremitaj sub la piedoj, ili elspiras odoron, kiu forpuŝas muŝojn.La folioj ankaŭ estas uzataj por teo en iuj partoj de Urugvajo.

Medicinaj studoj[redakti | redakti fonton]

Eugenia uniflora havas plurajn signifajn farmakologiajn ecojn.[10] Ĝia esenca oleo estas kontraŭhipertensa,[10][11] kontraŭdiabeta,[12] kontraŭtumora[13] kaj kontraŭdoloriga,[14] kaj ĝi montris kontraŭvirusan kaj kontraŭfungan agadon.[15] Ĝi agis kontraŭ mikroorganismoj kiel Trichomonas gallinae (in vitro),[16] Trypanosoma cruzi[17] kaj Leishmania amazonensis.[10][18].

Ĝi ankaŭ montras signifajn kontraŭinflamajn ecojn,[10][19] kaj estas vaste uzata kiel popola kuracilo en Sudameriko kontraŭ stomakaj malsanoj.[10][20]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Plant List: A Working List of All Plant Species. Arkivita el la originalo je 2018-12-14. Alirita January 28, 2019.
  2. 2,0 2,1 Laŭ Plena Vortaro Esperanto-Germana, volumo 2 (L-Z), paĝo 1012
  3. Duke, James A.. (2009) Duke's Handbook of Medicinal Plants of Latin America, p. 309. ISBN 9781420043174.
  4. Karp, David. "Berry Helped to Put Reality Show Chef on Top", The New York Times, 2007-02-07. Kontrolita 2019-01-28.
  5. Morton, Julia. (1987) “Surinam cherry”, Fruits of warm climates, p. 386–388.
  6. Bermuda Conservation - Surinam Cherry. Arkivita el la originalo je 2012-02-05. Alirita 2012-05-14. Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-05. Alirita 2021-02-16.
  7. Surinam Cherry: Only Ripe Need Apply. Alirita 2019-01-28.
  8. 8,0 8,1 Weeds of Australia: Eugenia uniflora. Queensland Government. Alirita 2019-01-28.
  9. Hargreaves, Dorothy. (1964) Tropical Trees of Hawaii. Kailua, Hawaii: Hargreaves.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Lim, TK. (2012) “Eugenia Uniflora”, Edible Medicinal And Non Medicinal Plants: Volume 3, Fruits, ‑a eldono 3, Springer Science & Business Media, p. 620–629. ISBN 978-9400725348.
  11. (1999) “Pharmacological basis for the empirical use of Eugenia uniflora L. (Myrtaceae) as antihypertensive.”, Journal of Ethnopharmacology 66 (1), p. 33–9. doi:10.1016/s0378-8741(98)00194-9. 
  12. (2000) “a-glucosidase Inhibitors From Paraguayan Natural Medicine, Nangapiry, The Leaves Of Eugenia Uniflora”, Pharmaceutical Biology 38 (4), p. 302–7. doi:10.1076/1388-0209(200009)3841-AFT302. 
  13. (2005) “Studies on the essential oils composition, antibacterial and cytotoxicity of Eugenia uniflora L.”, International Journal of Aromatherapy. 15 (3), p. 147–152. doi:10.1016/j.ijat.2005.07.004. 
  14. (2009) “Antinociceptive and hypothermic evaluation of the leaf essential oil and isolated terpenoids from Eugenia uniflora L. (Brazilian Pitanga).”, Phytomedicine 16 (10), p. 923–8. doi:10.1016/j.phymed.2009.03.009. 
  15. (2010) “Influence of fruit biotypes on the chemical composition and antifungal activity of the essential oils of Eugenia uniflora leaves.”, Journal of the Brazilian Chemical Society 21 (5), p. 851–8. doi:10.1590/s0103-50532010000500012. 
  16. (2011) “In-vitro evaluation of anti-trichomonal activities of Eugenia uniflora leaf.”, Afr J Tradit Complement Altern Med 8 (2), p. 170–6. 
  17. (2012) “Anti-Trypanosoma cruzi and cytotoxic activities of Eugenia uniflora L.”, Exp. Parasitol. 131 (1), p. 130–2. doi:10.1016/j.exppara.2012.02.019. 
  18. (2013) “Eugenia uniflora L. Essential Oil as a Potential Anti-Leishmania Agent: Effects on Leishmania amazonensis and Possible Mechanisms of Action.”, Evidence-Based Complementary and Alternative Medicine 2013, p. 279726. doi:10.1155/2013/279726. 
  19. (Dec 1994) “Evaluation of some pharmacological activities of Eugenia uniflora L”, J Ethnopharmacol 44 (3), p. 137–42. doi:10.1016/0378-8741(94)01178-8. 
  20. Extracts From Pitanga Leaves (Eugenia Uniflora L.) With Sequential Extraction In Fixed Bed Using Supercritical Co2, Ethanol And Water As Solvents. Department of Food Engineering, University of Campinas (2013).

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]