Biribao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
biribao
Rollinia mucosa (3) Proporcionado por Rovin Alba.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Magnoliales
Familio: anonacoj Annonaceae
Genro: Sponidias
Specio: anono Annona
“Annona mucosa
Jacq.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg


Annona mucosaBiribao specio el la familio anonacoj (Annonaceae). Ĝia origino estas la meksikaj subŝtatoj Verakruco kaj Ĉiapaso, Belizo, Kostariko, Honduro, Nikaragvo, Panamo, Hispaniolo, Gvadelupo, Martiniko, Portoriko, Trinidado, Gujano, Venezuelo, Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj la brazila subŝtatoj Acre, Amazonas, Bahia, Mato Grosso, Minas Gerais, Parao, Rio Grande do Sul, Rio de Janeiro, Sao Paulo.[1] Ĝi estas tre ŝatata pro siaj bongustaj fruktoj kaj estas ofte kultivataj en la Tropikoj.

Popolaj nomoj[redakti | redakti fonton]

La frukto estas konata internacie per sia brazila nomo Biribá. Pliaj nomoj estas Wild sugar apple (angla), Biribazeiro (Brazilo), mulato (Kolombio), nabosa/zambo (Meksiko), cachiman (Guadalupo, Portoriko) kaj aratiku. [2] Taaŭga nomo en Esperanto ŝajnas biribao

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Annona mucosa estas rapide kreskanta tropika arbo, kiu atingas alton de 15 metroj.

Daŭras 4 jaroj ĝis kiam la arbo frukta la unuan fojon. La frukto estas kor- aŭ konusforma, en nematura stato verda kaj mature flava. Ĝi pezas inter 0,2 kaj 1 kg.[3] La fruktŝelo havas simile al duriano multajn pikilojn, kiuj estas pli molaj. La pikiloj fariĝas pli kaj pli nigraj dum la maturiĝo. La fruktkarno estas kremeca kaj dolĉa kun aromo de citruso. Ĝi entenas multajn nigraj, ne manĝeblaj semoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Annona mucosa okazis en 1764 fare de Nikolaus Joseph von Jacquin en Observationum Botanicarum, 1, p. 16.[4] sinonimoj por Annona mucosa Jacq. estas: Rollinia jimenezii Saff., Rollinia mucosa (Jacq.) Baill., Rollinia orthopetala A.DC., Rollinia pulchrinervia A. DC., Rollinia sieberi A.DC..[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Biribao en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  2. Biriba Rollinia mucosa, In: Julia F. Morton: Fruits of Warm Climates, 1987, S. 88–90.
  3. Jules Janick, Robert E. Paul: The encyclopedia of fruit & nuts, Cabi Publishing, 2008, ISBN 978-0-85199-638-7, S. 68–69. (PDF)
  4. Biribao ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis