Pikilhava kukumo
pikilhava kukumo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
'Cucumis metuliferus' E.Mey. ex Naudin | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La pikilhava kukumo aŭ kivano (Cucumis metuliferus) estas plantspecio el la familio Kukurbacoj (Cucurbitaceae). Ĝiaj fruktoj estas aĉeteblaj en Eŭropo sub la komerca nomo Kiwano.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La pikilhava kukumo estas unujara, monoika grimpplanto. La folioj similas al tiuj de la ordinara kukumo. La maskla floroj aperas kelkajn tagojn antaŭ la inaj.
La fruktoj bezonas unu monaton de la fekundigo ĝis la maksimuma grandeco. Poste ili bezonas du semajnojn por plene maturiĝi. Ili estas dolĉaj kaj ekstere oranĝkoloraj. Ili estas 10 ĝis 15 cm longaj kaj elipsoidaj. La pikiloj de la frukto havas larĝan bazon kaj longas ĉ. 1 cm. La fruktinterno estas verda. La gusto estas priskribata kiel kombino de banana, citrona kaj pasifrukta gustoj. Maleŭfemisme ĝi gustas malintensive, akvece kaj iomete adstringe. La ekstera aspekto estas pli interesa ol la gusto. Fruktoj de sovaĝaj plantoj gustas amare.
La kromosomnombro estas 2n = 24.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La pikilhava kukumo indiĝenas en la duonaridaj regionoj de suda kaj meza Afriko. Tie ĝi kreskas en ebenaĵoj. Hodiaŭ la planto estas kultivata en multaj landoj. En la aŭstralia Kvinslando la planto apartenas al la invadaj plantoj.
Kultivado
[redakti | redakti fonton]La planto estas kultivata i.a. en Novzelando kaj Israelo por eksporto al Eŭropo kaj Usono. La novzelanda fruktoj ricevis la leĝe protektitan nomon «Kiwano».
Nutraĵenhavo – vitaminoj kaj mineralelementoj
[redakti | redakti fonton]nutraĵtabelo | pikilhava kukumo, kruda (100g) | |||
---|---|---|---|---|
energio =183 kJ | akvo =88.97 g | proteino =1.78 g | graso =1.26 g | karbonhidratoj =7.56 g |
Kalcio =13mg | fero =1.13mg | magnezio =40mg | fosforo =37mg | kalio =123mg |
natrio =2mg | zinko =0.48mg | kupro =0.020mg | mangano =0.039mg | |
vitamino C =5.3mg | Tiamino =0.025mg | pantotenacido =0.183mg | vitamino B6 =0.063mg | folia acido =3µg |
riboflavino =0.015mg | niacino =0.565mg | vitamino A =7µg | betakaroteno =88µg |
fonto (anglalingva) United States Department of Agriculture [1] Arkivigite je 2016-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, S. 60. ISBN 0-85199-133-5
- Aliza Benzioni: Kiwano. New Crop FactSheet 1997, Purdue University (abgerufen 3. April 2008)