Sapindacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sapindacoj
Koelreuteria paniculata
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Sapindaceae
Juss.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sapindacoj (Sapindaceae) estas plantfamilio, ene de la ordo de la Sapindaloj (Sapindales). La plejparto de la ĉirkaŭ 142 genroj kun ĉirkaŭ 1900 specioj troviĝas en la tropikaj regionoj de la mondo, nur malmultaj estas disvastigataj en la moderaj zonoj.

Priskibo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la hodiaŭa familio estis kunigita el pluraj familio pro molekulfilogenaj kialoj, estas nur malmultaj komunaj karakterizaĵoj.

Estas plej ofte lignaj plantoj: arboj, arbustojlianoj; pli malofte herbaj plantoj. Ili estas ĉiamverdaj aŭ deciduaj. La folioj estas alternesidantaj kaj spirale aŭ kontraŭsidantaj ĉe la branĉoj. La plej ofte funkcie unuseksaj floroj estas kvar- aŭ kvinnombraj. Plej ofte estas tri (du ĝis ses ) karpeloj estas kunkreskinta al ovario. Formiĝas diversaj fruktoj. La semoj havas ofte arilon, kiu povas esti venena en nematura stato.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La sapindacoj estas precipe en la tropikoj. Ili kreskas en la tutaj tropikaj Sudameriko, Afriko kaj Azio, kaj ankaŭ en Aŭstralio, Novzelando kaj Oceanio. En la moderaj zonoj de la norda hemisfero, en Nordameriko, Eŭropo kaj Orientazio nur ekzistas malmultaj genroj, ekzemple la Aceroj (Acer).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La familio estas starigita en la jaro 1789 sub la nomo „Sapindi“ fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 246[1]. sinonimoj por Sapindacoj Juss. estas: Aceraceae Juss., Aesculaceae Burnett, Allophylaceae Martinov, Dodonaeaceae Kunth ex Small, Hippocastanaceae A.Rich., Koelreuteriaceae J.Agardh, Paulliniaceae Durande, nom. inval., Paviaceae Horan. [2] La botanika nomo venas de la latina vortoj sapo (samas kun la esperanta sapo) kaj India por Hindio.

La familio Sapindaceae estas dividita en kvar subfamilioj; ĝi entenas ĉirkaŭ 142 genroj kun 1600 ĝis 1900 specioj.

Ekkonoj inter 2000 kaj 2009 montris, ke ankaŭ la genroj de la ĝis tiamaj Aceracoj (Aceraceae) kaj Hipokastanacoj (Hippocastanaceae), enordigitaj en la subfamilio Hippocastanoideae, nun apspeciojas la la familio Sapindacoj. Kune al ĉiuj Sapindacoj estas la origina formiĝo de disko je la bazo de la floro, kiu mankis ordinare ĉe ventpolenigataj specioj. La kvar subfamilioj estas distingitaj laŭ la formo de la ovario; la Sapindoideae nur havas etan ovolon, la Hippocastanoideae havas du ovolojn, la Dodonaeoideae havas du ĝis pluraj ovolojn kaj Xanthoceroideae ses ĝis ok ovolojn po ovaria fako (egalas al unu karpelo ). Tio egalas la la opinio de AGP II kaj AGP III (Angiosperma filogena grupo) konserne al la familio de la Sapindacoj.

Jen la subfamilioj kun iliaj genroj[2]:

la genroj kun pliaj informoj vidu: Hippocastanoideae.
la genroj kaj pliaj inormoj vidu: Sapindoideae.
infloresko kun floroj kaj jnuaj fruktoj de Cossinia pinnata
Dodonaea viscosa
folioj kaj fruktoj de Harpullia hillii
branĉoj kun folioj kaj fruktoj de Hippobromus pauciflorus
  • Dodonaeoideae Burnett: la plej multaj specioj ekzistas en Aŭstralio kaj Sudorientazio. Ĝi longtempe nur entenis du genroj kun ĉirkaŭ 70 specioj. Ĝ entenas hodiaŭ ĉirkaŭ 20 genroj:[3]
    • Arfeuillea Pierre ex Radlk.: kun nur unu specio:
    • Averrhoidium Baill.: de ĉirkaŭ kvar specioj estas unu el Meksikio kaj la aliaj en la malaltaj regionoj de Sudameriko.
    • Cossinia Comm. ex Lam.: kun ĉirkaŭ kvin specioj; ili troviĝas sur la Maskarenoj, la Fiĝiaj insuloj, sur Novkaledonio kaj orienta Aŭstralio.
    • Conchopetalum Radlk.: La nur du specioj hejmiĝas nur en Madagaskaro.
    • Diplopeltis Endl.: Ĝ konsistas el kvin specioj, kiuj troviĝas en Nordokcidenta Aŭstralio.
    • Distichostemon F.Muell.: Ĝi enhavas ĉirkaŭ ses specioj, kiu indiĝenas en Ausstralio
    • Dodonaea Mill.: La ĉirkaŭ 65 ĝis 70 specioj estas disvastigitaj en la tropika kaj subtropika Afriko, sur Pcifikaj insuloj kaj ĉefe en Aŭstralio (61 specioj).
    • Doratoxylon Thouars ex Benth. & Hook. f.: De la ses specioj kvi troviĝas en Madagaskaro kaj unu sur Maŭricio.
    • Euchorium Ekman & Radlk.: Ĝi nur havas unu specio:
    • Euphorianthus Radlk.: Estas monotipa genro kun nur unu specio:
    • Eurycorymbus Hand.-Mazz.: kunnur unu specio:
      • Eurycorymbus cavaleriei (H.Lév.) Rehder & Handel-Mazzetti: Ĝi kreskas en la laurxroarbaroj en alteco inter 300 kaj 1400 m super marnivelo en Ĉinio.[4]
    • Exothea Macfad.: La tri specioj troviĝas en Meksikio, Gvatemala, Kolumbio, Ekvadoro kaj Karibio.
    • Filicium Thwaites ex Benth. & Hook. f.: Ĝi konsistas el ĉirkaŭ tri specioj.
    • Ganophyllum Blume: kun nur du specioj, unu en la okcidenta kaj meza Afriko, la alia de la Andamanoj kaj Nikobaroj ĝis la nordorienta Aŭstralioj kaj la Salomonoj, trans tuta Malesio.
    • Harpullia Roxb.: La ĉirkaŭ 26 specioj kreskas nature en Hidio, Srilankao, sudorienta Ĉinio, Malesio , Aŭstralio, Novkaledonio kaj Tongo.
    • Hippobromus Eckl. & Zeyh.: kun nur unu specio:
    • Llagunoa Ruiz & Pav.: La tri ĝis kvar specioj kreskas en la altaĵoj de la Andeno en Sudameriko.
    • Loxodiscus Hook. f.: Ĝi nu havas unu specion:
    • Magonia A.St.-Hil.: Ĝi nu havas unu specion:
    • Majidea J.Kirk ex Oliv.: La ĉirkaŭ 24 specioj hejmiĝas en Afriko kaj Madagaskaro.
  • Xanthoceroideae Thorne & Reveal (eble en nova familio Xanthoceraceae Buerki, Callm. & Lowry): Ĝi nur havas unu genro:
    • Xanthoceras Bunge: Ĝi estas monotipa genro kun nur unu specio:
      • Gelbhorn (Xanthoceras sorbifolia): Ĝi hejmiĝas en la norda kaj nordorienta parto de Ĉinio kaj Koreio.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Multaj Acero-specioj kaj – kultivaroj estas plantitaj en la moderaj klimatoj en parkoj kaj ĝardenoj. Ankaŭ Koelreŭtio, Aesculus-specioj kaj kultivaroj estas ornamplantoj en la moderaj klimatoj.

La ligno de multaj Acero-specioj estas uzatas multflanke.[6]Vidu: acerligno. Ankaŭ la ligno de kelkaj eskulo-specioj estas uzata. De multaj tropikaj specioj oni uzas la lignon.. La ligno de du Pometia-specioj estas estas komercigita sub la nomoj „kasai“, „matoa“, „megan“, „taun“ [7]. Harpullia pendula ankaŭ liveras bonan lignon.

Diversaj specioj estas uzataj kiel fiŝveneno. Kelkaj genroj havas ornamplantoj Cardiospermum, Dictyoneura, Filicium, Koelreuteria, Lepisanthes por tropikaj regionoj. Dodonaea angustifolia obi uzas kiel heĝo. Ombroarboj estas Dodonaea angustifolia kaj Filicium-specioj. Multaj specioj el la familiio liverax manĝeblaj fruktoj: longano (Dimocarpus longan), liĉio (Litchi chinensis) aŭ rambutano (Nephelium lappaceum) kaj manĝeblaj semoj.[8]

Por gajni nutraĵon ankaŭ Akeo (Blighia sapida) estas utiligata. Kelkaj Diploglottis-specioj liveras marmeldojn kaj sapojn. La folioj kaj la junaj ŝosoj de Cardiospermum halicacabum kaj Koelreuteria paniculata estas kuirite manĝeblaj kiel spinaco. Ankaŭ la folioj kaj la floroj de ksantocero (Xanthoceras sorbifolium) estas manĝeblaj kuiritaj.Acersiropo estas konata.

La fruktŝeloj de la okcidenta sapindo (Sapindus saponaria) aŭla arboŝeloj de Jagera pseudorhus estas uzataj por fari sapon. Por lavi oni ankauj uzas la fruktojn de la lavnuksa arbo (Sapindus mukorossi).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Familie der Sapindaceae bei der APWebsite. (Abschnitt Systematik und Beschreibung)
  • Sven Buerki, F. Forest, P. Acevedo-Rodríguez, Martin W. Callmander, J. A. Nylander, M. Harrington, I. Sanmartín, Philippe Küpfer & Nadir Alvarez: Plastid and nuclear DNA markers reveal intricate relationships at subfamilial and tribal levels in the soapberry family (Sapindaceae), In: Molecular Phylogenetics and Evolution, Volume 51, Issue 2, 2009, S. 238–258: Volltext-PDF, 476 kb.
  • Nianhe Xia & Paul A. Gadek: Sapindaceae in der Flora of China, Volume 12, 2007, S. 6: Online und Tingzhi Xu, Yousheng Chen, Piet C. de Jong, Herman John Oterdoom & Chin-Sung Chang: Aceraceae in der Flora of China, Volume 11, 2008. p. 516: Online. (Abschnitt Beschreibung)
  • Sven Buerki, Porter P. Lowry II, Nadir Alvarez, Sylvain G. Razafimandimbison, Philippe Küpfer & Martin W. Callmander: Phylogeny and circumscription of Sapindaceae revisited: molecular sequence data, morphology and biogeography support recognition of a new family, Xanthoceraceae, In: Plant Ecology and Evolution, Volume 143, Issue 2, 2010, p. 148–159: COI:10.5091/plecevo.2010.437 Volltext-PDF. (Aceraceae kaj Hippocastanaceae sed ankoraŭ ne Sapindaceae kaj nova familio Xanthoceraceae Buerki, Callm. & Lowry.)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Die Familie der Sapindaceae, die Familie der Aceraceae, und die Familie der Hippocastanaceae bei DELTA von L. Watson & M. J. Dallwitz.
  • Pedro Acevedo-Rodríguez: Neotropical Sapindaceae: bei Neotropikey.
  • Sven Buerki, F. Forest, N. Salamin & Nadir Alvarez: Comparative performance of supertree algorithms in large data sets using the soapberry family (Sapindaceae) as a case study, In: Systematic Biology, Volume 60, 2011, S. 32-44: COI:10.1093/sysbio/syq057
  • Sven Buerki, F. Forest, Martin W. Callmander, P. P. Lowry II, D. S. Devey & J. Munzinger: Phylogenetic inference of New Caledonian lineages of Sapindaceae: molecular evidence requires a reassessment of generic circumscriptions, In: Taxon , Volume 61, 2012, S. 109-119.
  • Sven Buerki, F. Forest, T. Stadler & Nadir Alvarez: The abrupt climate change at the Eocene–Oligocene boundary and the emergence of South-East Asia triggered the spread of sapindaceous lineages, In: Annals of Botany, Volume 112, Issue 1, S. 151-60 2013. COI:10.1093/aob/mct106

[3] [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erstveröffentlichung eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  2. 2,0 2,1 Sapindacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  3. 3,0 3,1 Sven Buerki, Porter P. Lowry II, Nadir Alvarez, Sylvain G. Razafimandimbison, Philippe Küpfer & Martin W. Callmander: Phylogeny and circumscription of Sapindaceae revisited: molecular sequence data, morphology and biogeography support recognition of a new family, Xanthoceraceae, In: Plant Ecology and Evolution, Volume 143, Issue 2, 2010, S. 148–159: COI:10.5091/plecevo.2010.437 Volltext-PDF. (Aceraceae und Hippocastanaceae wohl doch nicht in Sapindaceae und eine neue Familie Xanthoceraceae Buerki, Callm. & Lowry.)
  4. 4,0 4,1 Nianhe Xia & Paul A. Gadek: Sapindaceae in der Flora of China, Volume 12, 2007, S. 6: Online und Tingzhi Xu, Yousheng Chen, Piet C. de Jong, Herman John Oterdoom & Chin-Sung Chang: Aceraceae in der Flora of China, Volume 11, 2008. S. 516: Online.
  5. Ŝablono:RedListOfSouthAfricanPlants
  6. Acer spp. bei Handelshölzer von H. G. Richter & M. J. Dallwitz.
  7. Pometia pinnata bei Handelshölzer bei DELTA von H. G. Richter & M. J. Dallwitz.
  8. Über die Nutzung von Sapindaceae in der Flora Malesiana.