Pouteria viridis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Verda sapoto)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
verda sapoto
Pouteria viridis fruit.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Ericales
Familio: Sapotacoj (Sapotaceae )
Genro: Pouteria
Specio: Pouteria viridis
Pouteria viridis
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Pouteria viridisverda sapoto estas plantspecio el la familio de Sapotacoj (Sapotaceae).

Aliaj nomoj estas red faisan, white faisan (Belizo), zapote blanco, zapote rojo, zapote de castilla, zapote de montana (Kostariko), zapote verde, zapote injerto ( Elsalvadoro, Honduraso), injerto verde (Gvatemalo), zapotillo calenturiento (Honduraso), zapote amarillo, zapote mico, zapote real (Nikaragvo), chulul (Meksiko),[1] yashtul, mameicito (hispana lingvo),[2] chul (Mam lingvo), ixulul (Jakalteka), raxtulul (Poqomchi'-lingvo), tulul (Tz’utujil-lingvo), .[1]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La specio estas indiĝena en Meksikio kaj Mezameriko.[3] Ĝi kreskas tie en plej altaj regionoj, ĉar ĝi ne toleras varmegajn kaj malvarmajn kondiĉojn.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Verda Sapoto estas 12 – 14 m alta arbo. Ĝi povas kreski ĝis 40 metroj. Ĝi estas decidua aŭ ĉiamverda. La junaj branĉoj estas kovrata de brunaj haroj. La folioj kreskas en tufoj je la fino de la nefloranta branĉoj. Ili estas lancetaj kaj glatrandaj, ĝis 25 cm longaj kaj 7 larĝaj. la malsupra flanko estas hara ĝis lana. La floraro kreskas ĉe mallongaj ŝosoj kun 2 aŭ 5 floroj. La floro estas tuba, ĉ. 1 cm longa, blankeca aŭ violkolora. La frukto estas pli ol 12.5 cm longa kaj 8 cm larĝa. Ĝi havas verdan aŭ flavan ŝelon kaj brunece oranĝkolora aŭ salmkoloran karnon. La frukto enhavas unu aŭ du 5 cm grandajn brile malhelbrunaj semojn.[1]

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La frukto estas manĝebla sapoto. La karno estas dolĉa kaj suka.[1] Ĝi havas 68 ĝis 70% akvo.[2] La frukto estas manĝebla krude. Eblas ankaŭ fari desertojn, trinkaĵojn kaj konservojn. La semoj estas rostitaj manĝeblaj. El la latekso de la arbo estas farebla maĉgumo.[1]

La planto estas uzata ankaŭ en la tradicia medicino. La oleo de la semoj helpu kontraŭ harperdo. arboŝela ekstrakto estas uzata por la haŭto. La latekso estas uzata kontraŭ verukoj kaj fungaj infektoj.[1]

La arboŝelo efikas kontraŭtermite.[4]

La malmola ruĝeca ligno estas uzata por konstrui kaj fari meblojn kaj ilojn.[1] La arbo estas plantata ankaŭ por rearbarigado kaj por malhelpi erozion.[1]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Ordinare la arbo estas multobligata per semo. Oni ankaŭ povas multobligi ĝin per greftado sur Pouteria sapota. Greftado mallongigas la tempon ĝis la unua rikolto.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Lim, T. K. Pouteria viridis. Edible Medicinal and Non-Medicinal Plants: Volume 6, Fruits. Springer. 2013.
  2. 2,0 2,1 2,2 Janick, J. and R. E. Paull. The Encyclopedia of Fruits and Nuts. CABI. 2008. pg. 843.
  3. Pouteria viridis. Germplasm Resources Information Network.
  4. Silva, C. A. M., et al. (2009). Genus Pouteria: Chemistry and biological activity. Revista Brasileira de Farmacognosia 19(2a) 501-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]