Dimocarpus longan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
longano
Dimocarpus longan fruits.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Sapindales
Familio: Sapindacoj (Sapindaceae )
Genro: Dimocarpus
Dimocarpus longan
Lour.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Dimocarpus longanlongano estas plantspecio el la familio de Sapindacoj (Sapindaceae).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo logano venas de la vjetnama provinco Long-An, kie ankaŭ hodiaŭ longano estas kultivataj. Longano nomiĝas en la ĉina 龍眼|龍眼 (lóngyǎn), sed ankaŭ guiyuan 桂圓 , en kantona long-ngan (laŭvorta traduko: „okulo de drako“), lengkeng en la indonezia, Mata Kucing (laŭvorta traduko: „okulo de kato“)en la malaja, Lamyai (ลำไย) en Tajlando, nhãn en la vjetnama (la specio Euphoria longana Lamk. havas en la vjetnama la nomon „long nhãn“ – laŭvorta traduko: „okulo de drako“), Mora en la singala kaj en la tagaloga „longan“.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La kreskoareo de la arbo etendiĝas de Sud-Orienta Azio trans suda Ĉinio, Tajvano kaj Vjetnamio ĝis Indonezio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Dimocarpus longan kreskas kiel ĉiamverda 10 ĝis 40 metro-alta arbo, kiu havas trunkdiametron ĝis 1 metro. La folioj estas minimume 15 ĝis 30 cm longaj kaj estas pinataj kun kvar ĝis kvin (malofte tri ĝis ses) paroj da folietoj. La tigoj de la folietoj esta malpli longaj ol 5 mm. La iomete ledaj limboj de la folietoj estas ofte nesimetriaj, 6 ĝis 15 cm longaj kaj 2,5 ĝis 5 cm larĝaj.[1]

La fin- kaj akselstarantaj floraroj estas multe disbranĉiĝitaja. la unuseksaj floroj estas radiosimetriaj. La kvin ujformaj, kunkreskintaj, preskaŭ ledaj sepaloj estas ĉ. 2,5 mm logaj kaj brune lanece haraj. La kvin petaloj estas laktece blankaj kaj preskaŭ samlongaj kiel la sepaloj. En la masklaj floroj estas ok stamenoj.[1]

La flavece bruna aŭ kelkfoje grizece flava, preskaŭ globa frukto havas diametron de 1,2 ĝis 2,5 cm. La brunaj semoj havas karnecan arilon.[1] La fruktoj estas dolĉaj, tre aromaj, kiu simias al la karno de liĉio. Simile kiel ĉe vinbero pluraj fruktoj pendas de la paniklo. La koloro de la fruktŝelo estas flavece makulita aŭ ruĝeca. Interne de la frukto estas malhelruĝa ĝis nigra semo. La grandeco de la frukto estas komparebla kun tiu de grandaj vinberoj aŭ ĉeriztomatoj.[2]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

selekto de longanoj

La longano estas manĝebla freŝe. Ĝi ankaŭ uzeblas por supoj, dolĉ-acidaj manĝaĵoj kaj deserto. Ili estas bone konserveblaj. la fruktoj estas ankaŭ sekigita en la suno aŭ en fumo. El la sunsekigitaj fruktoj estas farata limonadon.[2]

En Eŭropo ofte aeras kiel konservoj.[2]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo okazis en 1790 fare de João de Loureiro en Fl. Cochinch., 1, p. 233. Sinonimoj por Dimocarpus longan Lour. estas: Euphoria longan (Lour.) Steudel, E. longana Lam., Nephelium longana (Lam.) Cambessèdes.[1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Nianhe Xia & Paul A. Gadek: Sapindaceae in der Flora of China, Volume 12, S. 15: Dimocarpus longan - Online.
  2. 2,0 2,1 2,2 Erzählung über Thailand von Wilfried Stevens: Die thailändischen Landesfrüchte Longan: lamyai.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]