Nonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Morinda citrifolia)
Por la komunumo de Italio, vidu ankaŭ artikolon Nonio (Italio).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nonio
Folioj, floroj kaj frukto de Morinda citrifolia
Folioj, floroj kaj frukto de Morinda citrifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Rubiacoj Rubiaceae
Genro: Morinda
Morinda citrifolia
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
folioj kaj frukto de nonio
Morinda citrifolia Blanco1.52-cropped.jpg
Morinda citrifolia Blanco1.52-cropped

Nonio (Morinda citrifolia) estas arbeto el la familio de la rubiacoj. Origine ĝi estis orientalisa sed oni disvastigis ĝin en plurajn tropikajn regionojn kaj landojn, kiel en la pacifikan ekozonon, Sejŝelojn, Kostarikon, Porto-Rikon kaj freŝdate en Domingon. Tahitio kaj ĝenerale Polinezio restas grava kreskadloko por nonio kiel nekulturite kreskanta planto.[1]

Ekde jarcentoj nonio estas unu el la plej ofte uzataj kaj la plej alte pritaksataj kaj aprecataj plantoj. Ĝia frukto estas vera hejmapotekaĵo, pro tio la tiea loĝantaro nomas la arbeto "Reĝino de la plantoj".

La reĝino de la plantoj[redakti | redakti fonton]

La frukton de tiu ĉi planto, kreskanta en tropikaj landoj, homoj uzas jam 2000 jarojn por manĝo kaj por sanigo de multaj malsanoj.[2] En Afriko oni aplikas ĝin kiel laksigilo, ĝenerala skorioforigilo, en Hindio ĝi estas uzata precipe kiel vitaligilo, libidofortigilo, en Aŭstralio ĝi estas la plej grava sanigilo de malsanoj: astmo, alergio, malvarmumo, en Centrameriko kaj en Brazilo ĝi estas rekomendita por sanigi inflamaĵojn, kapdolorojn, reumojn kaj tumorojn.

La noniarbeto apartenas al la daŭrfoliaj plantoj kaj en ĉiu monato de la jaro produktas fruktojn, tiel oni povas ilin rikolti 12-14-foje en la jaro.

Morinda citrifolia estas intense esplorata. En la okcidentaj landoj oni ekatentis al nonio unue en la komenco de la 90-aj jaroj, kiam post konsumo de nonisuko kaptis la atenton de la loĝantaro la perpleksiĝaj saniĝoj. Dum la esplorado ĝis nun pli ol 100 bioaktivaj efikaj komponantoj estas identigitaj en ĝi, inter ili multaj vitaminoj, aminoacidoj, enzimoj, alkaloidoj, flavonoidoj, spurelementoj, mineraloj, plurfoje malsaturitaj gras-acidoj. La imunperfektiga kaj ĉelo-regenera efikoj de nonifrukto dankeblas al la komuna aktivado de la supre nomitaj komponantoj.

Efikaj komponantoj kaj efiko[redakti | redakti fonton]

Antrakinono, prokseronino, polisaharidoj, aminosukeroj kaj vitaminoj lau opinioj de esploristoj estas la plej gravaj efikaj komponantoj de la nonifrukto. Sed oni nepre menciu la duaefikajn komponantojn: - skopoletino, alizarino, damnakantalo - kiuj per siaj tonigilaj kaj skorioforigilaj efikoj subtenas la disvolviĝon de ĉiuj efikprocedoj.

Nonio subtenas la normalan ĉelfunkciadon kaj regeneriĝon: tio estas la efiko de aminoacidoj, vitaminoj, mineraloj, terpenoj kaj prokseronino.

Nonio aktivigas metabolon de la ĉeloj: ĉi tie efikas precipe enzimoj, aminoacidoj, malsaturitaj gras-acidoj, vitaminoj kaj mineraloj, sed ankaŭ la alkaloido: prokseronino efikas, ĉar dum ĝi transformiĝas al kseronino ĝi faciligas al la nutrosubstancoj penetri en la ĉelojn.

Senmikrobigilo: danke al kumarino, antrakinono kaj skopoletino.

Subtenas la funkciadon de imunsistemo: hodiaŭ pri tio ĉi scias la esploristoj plej multe:

Polisaharidoj kaj aminosukeroj provokas nespecifikan imunreakcion, tio estas: ili ekfunkciigas la produktiĝon de gama-interferono, interleukinoj, T-limfocitoj kaj makrofagoj, kaj pro tio la ekkonon kaj forigon de patogenaj mikroboj, virusoj, parazitoj.

Flavonoidoj estas potencaj ligiloj de liberaj radikoj.

Skopoletino pliigas la produktadon de nitrogena-monoksido, kiu baras plimultiĝon de entrudantoj. Vitaminoj, spurelementoj kaj enzimoj kontribuas al la sumefiko.

Nonio estas kontraŭinflama ilo: en la inflamreduktado partoprenas precipe beta-sisterolo, terpenoj, malsaturitaj gras-acidoj, enzimoj kaj el la alkaloidoj la prokseronino. Ili reduktas la produktiĝon de prostaglandinoj, kiuj respondecas pri la estiĝo de inflamoj, kaj ili defendas kontraŭ liberaj radikoj.

Nonio reduktas alergiajn simptomojn: per sia granda flavonoid-enhavo ĝi malhelpas la liberiĝon de histamino, kiu ekfunkciigas alergian reagon, ĝi baras sur mukmembranoj la edemestiĝon (nazkataron, asfiksion).

Nonio subtenas la cirkuladon, reduktas la sangopremon/tension: skopoletino plivastigas vaskulojn, flavonoidoj baras permeablon de vaskulmembranoj, tio estas: estiĝon de edemo, kaj kun malsaturitaj gras-acidoj, vitaminoj kaj spurelementoj ili defendas kontraŭ aterosklerozo.

Nonio plibonigas laborkapablon kaj animstaton: kseronino helpas ligiĝon al ĉeloj de la humor-pliboniganta serotonino. Per tio ĝi kontribuas al ekvilibra dormado kaj harmonia animstato.

Nonio malhelpas reproduktiĝon de tumorĉeloj: damnakantalo baras efikon de tumorgenoj kaj helpas rapidan malkombiniĝon kaj forigon de fuŝaj ĉeloj. La laste menciitan funkcion subtenas ankaŭ la gama-interferono, tumornekroza faktoro (TNF) kaj interleukinoj, kiujn la imunsistemo produktas en pli granda kvanto. Tio ne signifas, ke nonio povas memstare neniigi ekzistantajn tumorojn, kancerojn, karcinomojn, skirojn kaj miksomatozojn, sed ĝi povas kontribui al pliboniĝo de sanstato.

Nonio stimulas digeston: danke al efiko de antrakinonoj.

Kiam estas proponata la konsumado de nonio? Nonio en niaj tagoj en multaj landoj estas uzata en kapsulformo, pulvorformo kaj en formo de fluidaĵo, por protekti la sanon kaj kompletigi kuracadon de malsanoj. Plej efikus memkompreneble la freŝa frukto, sed homoj, kiuj vivas ne en unu el la tropikaj landoj, devas kontentiĝi per la produkto el ĝi. Estas multaj diskutoj pri la efiko de la unuopaj produktaĵoj. Multaj homoj insistas pri la plej bona efiko de la fluidaĵo, aliuloj emfazas la stabilecon de la liofilizita pulvoro en kapsuloj. Estas ege malfacile prijuĝi kiu pravas, ĉar ni ne povas fari konfirmitajn mezurojn. Ni devas kalkuli ankaŭ pri militiroj kontraŭ la fidindeco fare de medikamentaj konzernoj. Pro tio restas nur la solvo: konsumi unu el la produktoj kaj kredi al siaj propraj spertoj. Estas certe, ke nonikonsumantoj estas multe pli energiaj, aktivaj kaj rezistopovaj, ili pli rapide saniĝas el malsanoj. Laŭ la fakliteraturo kaj esploroj rekomendindas nonikonsumado en la sekvaj kazoj:

  • Fortigo, roborigo, vitaliteckreskigo, senforteco, deprimo, dormembarasoj;
  • Reaperaj infektiĝoj, inflamoj (ekzemple spirvojaj, pelvetaj, dermito, artrito);
  • Problemoj de la imunsistemo (alergiaj procezoj, precipaj aŭtoimunaj malsanoj);
  • Alta tensio, aterosklerozo, precipaj metabolmalsanoj, ekz. diabeto;
  • Kompletiga kuracado de tumoraj malsanoj: por mildigi akcesorajn efikojn de klinikaj kuracadoj, por plibonigi dispozicion, aktivigi defendopotencojn de propra organismo.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Bjørn A. Bojesen en sia rakonto La suksavanto parolas pri nonio, nome la suko el la frukto de noniujo (Morinda citrifolia) kun mirindaj propraĵoj kaj ties entuziasma vendisto.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nelson, SC (2006-04-01). "Species Profiles for Pacific Island Agroforestry: Morinda citrifolia (noni)". Traditional Tree Initiative. [1] Alirita la 24an de Majo 2018.
  2. Nelson, Scot C (8a de Oktobro 2003). "Morinda citrifolia L" (PDF). Permanent Agriculture Resources, University of Hawaii. [2][rompita ligilo] Alirita la 24an de Majo 2018.
  3. Bjørn A. Bojesen: La suksavanto. Beletra Almanako (BA10|nº 10), februaro 2011. paĝoj 19-21.