Kakinoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kakinoko
Kakinoko
Kakinoko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Embriofitoj Embryophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Ebonacoj Ebenaceae
Genro: Diospiro Diospyros
Diospyros kaki
Thunb. 1780
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kakinoko aŭ Azia persimono, aŭ Japania persimono [1][2] (japane 柿の木, kakinoki, science Diospyros kaki) estas la ekonomie plej grava Diospiro, kiu estas kultivata por siaj fruktoj. Kvankam ĝia unua botanika priskribo estis publikigita nur en 1780[3][4], la kakinokarbo estas inter la plej maljunaj plantoj en kultivado, konata pro sia uzo en Ĉinio dum pli ol 2000 jaroj.

La kakinoko estas dolĉa, iomete pika frukto kun mola ĝis foje fibreca teksturo. Tiu specio, indiĝena al Ĉinio, estas falfolia, kun larĝaj, rigidaj folioj. En multaj kulturvarioj, konataj kiel la akraj specoj, la frukto havas altan taninenhavon kiu igas la frukton adstringa kaj amara. La taninniveloj estas reduktitaj kiam la frukto postmaturiĝas.

Tuj post la rikolto, en sia krispa firma stato la frukto ne estas manĝebla, sed ĝi akiras bonan dolĉan guston, kiam permesite al ripozo ĝi moliĝas. Tiam ĝi havas bongustan molan ĵeleecan konsiston. Alia ebla uzo estas la sekigado de la malmolaj distranĉitaj fruktoj. La sekigitaj tranĉoj estas bona dolĉaĵo.

La kakinokarbo estas ĝis 15 m alta, foliperdanta, monoikadioika arbo kun rondigita, malfermita supro. La alterne lokitaj, ledecaj folioj estas ovalaj kaj ĝis 25 x 10 cm grandaj. Supre ili estas malhelverdaj kaj malsupre kovritaj per arĝentbrunaj haroj. Kiam ili defalas en la aŭtuno la koloro estas flava aŭ ruĝa. La viraj floroj staras triope en la foliakseloj. La inaj floroj staras solaj en la foliakseloj. La ligno de la kakinokarbo estas kiel la tre parenca ebono tre malmola kaj uzata por la fabrikado de mebloj.

Nature la kakinoko troviĝas en la Himalajo kaj en la montoj de Mjanmaro, Tajlando, Hindoĉinio, Koreio kaj Japanio.

La kultivado de la frukto estis etendita de Ĉinio unue al aliaj partoj de Orienta Azio, kaj poste al Kalifornio kaj suda Eŭropo en la 19-a jarcento kaj al Brazilo en la 1890-aj jaroj. La japana kakinoko unue estis enkondukita en la ŝtato de San-Paŭlo, poste disetendiĝis al la tuta Brazilo per japanaj enmigrintoj. La ŝtato de San-Paŭlo daŭre estas la plej granda produktanto, kun areo de 3,610 hektaroj dediĉitaj al japana-kakinoko-kulturo en 2003.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

100 g da freŝa frukto:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2005
  2. Sonja's English-Esperanto Dictionary[rompita ligilo]
  3. Publikita en Nova Acta Soc. Sc. Upsal. iii. 208, aŭtoro Carl Peter Thunberg, [Thunb.] (1780); poste en Fl. Jap. 157, author Thunb. (1784). Plant Name Details for Diospyros kaki. IPNI. Alirita 2009-10-12.
  4. Diospyros kaki Thunb.. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (2007-01-28). Alirita 2009-04-09.