Ebonacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ebonacoj
Kakinoko (Diospyros kaki), arbo kunmaturaj fruktoj
Kakinoko (Diospyros kaki),
arbo kunmaturaj fruktoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Ebenaceae
Gürke 1891
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ebonacoj (Ebenaceae) estas plantfamilio en la ordo de la Erikaloj (Ericales) ene de la angiospermaj plantoj (Magnoliopsida). La familio havas kvar genrojn kun ĉ. 490 specioj. Plej konata estas la diospiro (Diospyros), kiu emiĝas en la tropikoj de orienta Azio kaj Afriko kun 475 ĝis 485 specioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de lotusdiospiro (Diospyros lotus).
Kakinoko (Diospyros kaki).
ilustraĵo de Diospyros blancoi.


Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas lignecaj plantoj: plej ofte arboj, kelkfoje arbustoj. La ekstera ŝelode la trunko, la radikoj kaj ofte ankaŭ la branĉoj estas nigraj. Ankaŭ la sekaj folioj fariĝas nigraj, la interna flanko de la arboŝelo estas flava. La durligno havas tipe nigra koloro. Kelkaj specioj havas branĉojn, kiuj finiĝas en akraj pintoj.

La plej ofte alterne starantaj duvicaj, malofte kontraŭstarantaj folioj estas gladrandaj kaj havas malhelaj glandoj je la supra folisurfaco. Stipuloj mankas.

hela ebonousona diospiro (Diospyros virginiana): floroj

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La floro estas kelkfoje duseksaj; plej ofte ili estas unuseksaj, tiuj specioj estas dioikaj. La viraj floroj staras malofte solaj aŭ en malgrandaj grupoj. Plej ofte ili staras en cumoj. La ina floroj staras plej ofte unuope en la foliakseloj. La radioforme simetriaj tri- ĝis sepnombraj floroj havas duoblan perianton. la tri ĝis sep sepaloj estas kunkreskintaj. La tri ĝis sep petaloj estas kunkreskinta kaj la florkorono estas tordita. En viraj kaj inaj floroj estas unu, du aŭ pluraj cirkloj kun entute tri ĝis 28 anteroj. La filamentoj estas liberaj aŭ duope kunkreskintaj. En viraj floroj gineceo povas ekzisti rudimente aŭ ĝi tute mankas. Di ĝis kvin (malofte ĝis 16) karpeloj estas kunkreskintaj alepigea aŭ hipogea sinkarpa ovario kun same multaj kameroj kiel karpeloj. Po ovario estas plej ofte nur unu aŭ pli malofte du ovoloj. La inaj floroj povas enteni rudementan stamenon. Du ĝis ok pistiloj estas liberaj aŭ nur je la bazo kunkreskintaj kunsimpla aŭ duloba stigmo.

Kelkaj specioj havas manĝeblajn, grandajn pli aŭ malpli karnecajn berojn kiuj entenas nur malmultajn semojn. La ofte ĝis la fruktmaturiĝo pligrandiĝintaj sepaloj estas bone videblaj sur la frukto. La ruĝece ĝis nigraj semoj havas oleecajn endospermojn.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj liveras valoran lignon. Ekzistas diversajn ebonlignaj-specioj. Ekzistas pluraj gravaj manĝeblaj fruktoj. Plej grava estas la kakinoko.

fosilio de frukto de Royena graeca.

Disvastigado[redakti | redakti fonton]

La familio originas en la okcidenta gondvano. la plej multaj specioj kreskas en la tropikoj, sed kelkaj specioj ankaŭ kreskas ĝis la moderaj klimatoj. La disvastigejo estas tuttropika kun la disvastigcentro en Hindujo-Malajujo

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La plantfamilo Ebonacoj (Ebenaceae) estis unuafoje priskribita en 1891 fare de Robert Louis August Maximilian Gürke en Die Natürlichen Pflanzenfamilien, 4(1), p. 153. tipogenro estas Ebenus Kuntze, aŭ Ebono en Esperanto. Hodiaŭ ĝi estas sinonimo de Diospyros L.( diospiro en Esperanto). La botanika genra nomo Ebenus rilatas al antikva nomo por ebono. La vorto venas DE la araba abanus. Sinonimoj por „Ebenaceae Gürke“ estas: Diospyraceae Vest, Guaiacanaceae Juss., nom. illeg., Lissocarpaceae Gilg. La familio Ebonacoj estis pli frue en la ordo „Ebenaloj Engler“ . Hodiaŭ ĝi apartenis al la ordo Erikaloj. La plej proksimaj parencoj estas la primolacoj (Primulaceae).

La Ebonacoj dividiĝas en du sufamilioj kun kvar (tri ĝis ses) genroj kaj 490 specioj [1].:

  • Lissocarpoideae Wallnöfer: kunhipogea ovario kaj tre malvast korontubo. kunnur unu genro:
    • Lissocarpa Benth.: kunok specioj en la tropika Sudameriko.
  • Ebenoideae Thorne & Reveal: epigea ovario kunĉ. tri genroj:
    • ebonoj (Diospyros L., sin.: Cargillia R.Br., Cavanillea Desr., Ebenus Kuntze, Embryopteris Gaertn., Guaiacana Duhamel, Idesia Scop., Maba J.R.Forst. & G.Forst., Mabola Raf., Macreightia A.DC., Noltia Thonn., Paralea Aubl., Pimia Seem., Rhaphidanthe Hiern ex Gürke, Ropourea Aubl.,, Tetraclis Hiern): kun ĉ. 475 ĝi 485 specioj. tutmonde en la tropikoj kun kelkaj specioj kiuj ankaŭ hejmiĝas en la moderaj klimatoj. [2], [3], [4]
    • Euclea L.: kun 12 ĝi 20 specioj, indiĝenaj Afriko kaj la Araba Duoninsulo, Sokotro kaj Komoroj.
    • Royena L.: ofte ĝi estas sinonimo de Diospyros [5]). La hejmregiono estas Afriko kun la centro en la Sudafriko ( Capensis).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Familie der Ebenaceae bei der APWebsite. (Abschnitt Systematik und Beschreibung)
  • Die Familie der Ebenaceae bei DELTA. (englisch)
  • James E. Eckenwalder: Ebenaceae in der Flora of North America, Volume 8, S. 247: Online. (Abschnitt Beschreibung)
  • Shugang Li, Michael G. Gilbert & Frank White: Ebenaceae in der Flora of China, Volume 15, S. 215: Online. (Abschnitt Beschreibung)
  • Bruno Wallnöfer: A revision of Lissocarpa Benth. (Ebenaceae subfam. Lissocarpoideeae (Gilg in Engler) B. Walln.), in Annalen des Naturhistorischen Museums in Wien, Serie B, 2004, 105, S. 515-564.
  • Bruno Wallnöfer: Ebenaceae, in: O. Hokche, P. E. Berry & O. Huber (Herausgeber): Nuevo Catálogo de la Flora Vascular de Venezuela, 2008, S. 356-357.
  • Sutee Duangjai, Bruno Wallnöfer, Rosabelle Samuel, Jérôme Munzinger & Mark W. Chase: Generic delimitation and relationships in Ebenaceae sensu lato: evidence from six plastid DNA regions., in American Journal of Botany, 93 (12), 2006, S. 1808-1827: Online.
  • Anke Geeraerts, Joost A. M. Raeymaekers, S. Vinckier, A. Pletsers, E. Smets & S. Huysmans: Systematic palynology in Ebenaceae with focus on Ebenoideae: Morphological diversity and character evolution, in Review of Palaeobotany and Palynology, Volume 153, Issues 3-4, 2009, S. 336-353.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ebonacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  2. Bruno Wallnöfer: A revision of neotropical Diospyros (Ebenaceae): part 1, in Annalen des Naturhistorischen Museums in Wien, Serie B, 108, 2007, S. 207-247.
  3. Bruno Wallnöfer: A revision of neotropical Diospyros (Ebenaceae): part 2, in Annalen des Naturhistorischen Museums in Wien, Serie B, 2009, 110. S. 173-211.
  4. Sutee Duangjai, Rosabelle Samuel, Jérôme Munzinger, Felix Forest, Bruno Wallnöfer, Michael J. H. Barfuss, Gunter Fischer & Mark W. Chase: A multi-locus plastid phylogenetic analysis of the pantropical genus Diospyros (Ebenaceae), with an emphasis on the radiation and biogeographic origins of the New Caledonian endemic species., in Molecular Phylogenetics and Evolution, 52, Issue 3, 2009, S. 602-620.
  5. Sutee Duangjai, Bruno Wallnöfer, Rosabelle Samuela, Jérôme Munzinger & Mark W. Chase: Generic delimitation and relationships in Ebenaceae sensu lato: evidence from six plastid DNA regions., in American Journal of Botany, 93 (12), 2006, S. 1808-1827: Online.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]