Arbara fragujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fragaria vesca)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara fragujo

Arbara fragujo
Arbara fragujo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: Fragujo Fragaria
Fragaria vesca
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Fragaria vesca Sturm21
Fragaria vesca (41503723130).jpg
Fragaria vesca (41503723130)

La arbara fragujoarbarfragujo (Fragaria vesca)[1] estas planto kiu komune vegetas tra la norda duonglobo kvankam ĝi origine estis palearktisa specio el tuta Eŭropo kaj la nordo de Azio. La kultivata tipo ĝenerale estas tut-jare fruktoportanta kaj produktas malmulte da stolonoj.

Kromosomaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj fragujaj specioj havas bazan haploidan nombron de sep kromosomoj. Arbarfragujo estas diploida, havante du parojn de tiuj kromosomoj por totalo de 14.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Somere erinacoj manĝas la fruktojn de la arbara fragujo kaj tiamaniere kunhelpas por la disvastigo de la planto.

Tipa vivejo troviĝas laŭlonge de padoj kaj vojflankoj, riverdigoj, montetoflankoj, ŝtono- kaj gruz-kovritaj padoj kaj vojoj, herbejoj, junaj duonarbaroj, kriplarbaro, duonarbarorandoj kaj senarbejoj. Ofte plantoj povas esti trovataj kie ili ne ricevas sufiĉan lumon por fruktiĝado. En la suda parto de sia arealo, ĝi povas nur kreski en ombraj areoj; pli norde ĝi toleras pli da suno [2]. Ĝi estas tolerema por gamo da malsekeconiveloj ( krom tre malsekaj aŭ sekaj cirkonstancoj )[2]. Ĝi povas postvivi mildajn arbarajn incendiojn kaj/aŭ establi sin post fajroj [2].

Kvankam la arbara fragujo ĉefe disvastiĝas per stolonoj, vivipovaj semoj ankaŭ estas trovitaj en grundaj semobankoj kaj ŝajnas ĝermi kiam la grundo estas perturbita (fore de ekzistantaj plantoj de arbara fragujo) [2].

Ĝiaj folioj funkcias kiel signifa nutraĵfonto por gamo da hufuloj, kiaj ekzemple hemionaj cervoj kaj alkoj, kaj la frukto estas manĝita de gamo da mamuloj kaj birdoj kiuj ankaŭ helpas distribui la semojn en iliaj fekaĵoj [2].

Kultivado kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Arbara fragujo laŭlonge de vojeto apud Elvha-Rivero en Olimpia Nacia Parko, Usono.

Pruviloj el arkeologiaj elfosaĵoj indikas ke arbara fragujo estis konsumita fare de homoj ekde la Ŝtonepoko [3]. La arbara fragujo unue estis kultivata en antikva Irano kie terkultivistoj konis la frukton kiel "tut farangi". Ĝiaj semoj poste estis transportitaj laŭlonge de la Silka Vojo direkte al la Mezoriento kaj al Eŭropo kie ĝi estis vaste kultivita ĝis la 18-a jarcento, kiam ĝi komencis esti anstataŭigita per la ĝardenofrago, (Fragaria × ananassa), kiu havas multe pli grandajn fruktojn

kaj montris pli da variaĵo. Tial tiu ĉi iĝis pli taŭga poptalua genetikaatalektado.

La frago de Fragaria vesca estas aroma. Ĝi estas daŭre rikoltita kaj kreskigita por hejma uzo kaj komerce sur malgranda skalo por uzo kiel frandaĵo kaj kiel ingredienco por komercaj konfitaĵoj, saŭcoj, likvoroj, kosmetikaĵoj kaj alternativaj kuraciloj. En Turkujo centoj da tunoj da sovaĝaj fragoj estas rikoltitaj ĉiujare, plejparte por eksporto [4].

La plej multaj el la kultivaroj havas longan florantan periodon (kaj estis pripensitaj de botanikistoj kiel apartenantaj al Fragaria vesca var. vesca ssp. semperflorens). Ili estas kutime nomitaj "alpaj fragujoj". Ili aŭ formas stolonojn aŭ multoblajn kronojn en areto, fruktas dum tre longa periodo kun pli grandaj fruktoj ol la ordinaraj arbaraj fragujoj, kaj estas kutime reproduktitaj per semoj aŭ per fragmentado de la plantoj. Grand-fruktantaj formoj estas konataj ekde la 18-a jarcento kaj estis nomitaj "Fressant" en Francujo [5]. Kelkaj kultivaroj havas frukton kiu estas blanka aŭ flava kiam plenmatura, anstataŭ la kutima ruĝeco.

Plantoj emas perdi viglecon post kelkaj jaroj [6] pro sia riĉa fruktado kaj florado kun fina malkresko kaŭzite per virusmalsanoj. Kultivaroj kiuj formas stolonojn ofte estas utiligitaj kiel grundkovraĵo, dum kultivaroj kiuj ne faras tion povas esti utiligitaj kiel randoplantoj. Kelkaj kulturvarioj estas kultivitaj por sia ornama valoro. Hibridoj, Fragaria × vescana, estis kreitaj per kruciĝo inter arbara fragujo kaj ĝardenfragujo. Hibridoj inter la arbara fragujo kaj la palearktisa specio Fragaria viridis estis en kultivado ĝis ĉirkaŭ 1850, sed estas nun perditaj [7].

Deproksimaĵo de floro.
Deproksimaĵo de folio.
Deproksimaĵo de frukto.

La alpa fragujo estas utiligita kiel indikplanto por malsanoj kiuj trafas la ĝardenfragujon. Ĝi ankaŭ estas utiligita kiel genetika modeloplanto por ĝardenfragujo kaj la rozacoj-familio ĝenerale, pro sia:

  • tre malgranda genomo-grandeco;
  • mallonga genera ciklo ( 14-15 semanoj en en klimato-kontrolitaj forcejoj );
  • facileco de propagado.

La arbara fragujo foje estas fitoterapie utiligata; oni kredas ke tizano farita de la folioj, tigoj, kaj floroj estas kuracilo por la traktado de diareo.

Ĝardenvarioj nuntempe kultivitaj[8][9][10][redakti | redakti fonton]

Seme propagite :

  • 'Rügen', la unua moderna kultivaro - ĝi estas senstolona, ĉiam frukto-portanta kaj grand-frukta – origine de Kastelo Putbus en Germanujo, unue ofertita en 1920 far la fragujo-kultivisto Emil Spangenberg el Morsleben.
  • 'Alexandria', unue ofertita en 1964 far George W. Park Seed Co, Usono.
  • 'Baron Solemacher', unue ofertita en 1935 far F. C. Heinemann, Germanujo
  • 'Weisse Solemacher' (kun blankaj fragoj) unue ofertita de F. C. Heinemann
  • 'Golden Alexandria' (kun orkolora foliaro).

Kulturvarioj: Formoj kun stolonoj daŭre estas trovataj en malnovaj ĝardenoj.

  • 'Quarantaine de Prin', Francujo; komerce grava antaŭ la unua mondmilito, sed nuntempe preskaŭ formortinta; eble identa al la vario 'Erigée de Poitou' kiu daŭre estis ofertita ĉirkaŭ 1960.
  • 'Blanc Amélioré', Britujo; blank-fruka; estas dubinda ĉu la klono en cirkulado nuntempe estas identa al la historia vario de proksimume 1900 pro ĝia ne-ĉiam-fruktanta karaktero; tamen bona vario kun sufiĉe granda, foje monstra frukto de la Fressant-speco.
  • 'Illa Martin', Germanujo; vendiĝas kiel ornamento, blank-frukta. Ruĝaj akenoj estis raportitaj sed ne estis trovitaj. La plej multaj plantoj en cirkulado ne respondas al la vario.
  • 'Gartenfreude', Germanujo; grand-frukta formo, foje tre granda monstra frukto de la Fressant-speco.

Rimarkindaj mutacioj ekestis kaj estas foje kreskigitaj fare de famaj hortikulturistoj :

  • 'Monophylla' ( "fragujo de Versailles"; ĝi havas unu grandan folieton anstataŭ la kutimajn tri folietojn ) – listigita de Vilmorin-Andrieux (1885) kiel estante kreskigita fare de Duchesne [11].
  • 'Multiplex' (kun duobla floro; ĝi produktas pli malgrandajn fruktojn kaj malpli da ili)
  • 'Muricata' (aŭ "Plymouth-fragujo"; la floroj konsistas el multaj foliaj brakteoj; simile la fruktoj estas kovritaj de akraj elkreskaĵoj).

Arbara & alpa fragujoj ĉe Vilmorin[redakti | redakti fonton]

Vilmorin-Andrieux (1885) diferencigis inter la arbara fragujo (Fragaria vesca) kaj la alpa fragujo (Fragaria alpina), diferenco kiu ne estas farita fare de la plej multaj semofirmaoj aŭ kultivistoj. Sub la "Sovaĝa aŭ arbara fragujo" li diras:

Citaĵo
 Ĝi malofte estis vidata en ĝardenoj ekde la enkonduko de la ruĝa alpa fragujo ... . La arbara fragujo posedas tre specialan aromon kaj saporon. Po 2 500 semoj la gramo. 

Sub la alpa fragujo li diras :

Citaĵo
 Tre malsama planto kompare kun la arbara fragujo, kaj diferenca kaŭze de la pli granda dimensio de ĉiuj ĝiaj partoj – speciale la frukto - kaj precipe kaŭze de la eco (kiu estas specifa por ĝi) de produkti florojn kaj fruktojn ade tra la tuta somero ... . La frukto havas preskaŭ la saman aspekton kaj guston kiel tiu de la arbara fragujo, sed laŭforme estas ĝenerale pli granda, pli longa, kaj pli pinta. La semo ankaŭ estas klare pli granda kaj pli longa. Gramo enhavas nur proksimume 1 500 da semoj. 

La alpa fragujo havas nemerititan reputacion ĉe hejmaj ĝardenistoj ke ĝi malfacile elseme kreskus, ofte kun onidiroj pri longaj kaj neregulaj ĝermadotempoj, pri postulo de antaŭa malvarmigado, ktp. En realeco, kun bonorda manipulado de la tre malgrandaj semoj (kiuj povas facile esti forlavataj kun kruda akvumado), 80%-ĝermadaj proporcioj ĉe 70  ene de 1-2 semajnoj estas facile atingeblaj.

Genaro[redakti | redakti fonton]

La genomo de la arbara fragujo estis deĉifrata en 2010 [12].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu "Fragujo" en Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo, Bernhard Eichkorn, Eld. Villingen-Schwenningen, 1995, (816 p.). Por detaloj, vidu Flaŭro.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 angle Munger, Gregory T. (2006). Fragaria vesca. Fire Effects Information System. U.S. Department of Agriculture, Forest Service, Rocky Mountain Research Station, Fire Sciences Laboratory. Alirita 2008-08-06.
  3. angle Internet Archaeol 1. Tomlinson & Hall. 7<
  4. angle Ece Turhan and Sevgi Paydas Kargi (June 2007), "Strawberry Production in Turkey" (full text PDF), Chronica Horticulturae 47 (2): 18–20, ISSN 0578-039X, archived from the original on 2019-01-20, https://web.archive.org/web/20190120020858/http://www.actahort.org/chronica/pdf/ch4702.pdf, retrieved 2012-01-03  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-20. Alirita 2012-01-03.
  5. france Staudt, Günter (2003), Les dessins d'A. N. Duchesne pour son Histoire naturelle des fraisiers., Muséum Nat. d'histoire Naturelle, Paris 
  6. angle Plants for a Future Arkivigite je 2011-07-01 per la retarkivo Wayback Machine database entry for Fragaria vesca 'Semperflorens' - L.
  7. angle Staudt, Günter; Dimeglio, Laura M.; Davis, Thomas M.; Gerstberger, Pedro (December 2003), "Fragaria × bifera Duch.: Origin and taxonomy", Botanische Jahrbücher 125 (1): 53–72 
  8. Wachsmuth, Brigitte (April 2009), "Von Monats-, Wald- und Moschuserdbeeren", Gartenpraxis 35 (4): 20–28 
  9. Brigitte Wachsmuth Annotated List Alpine, Wild, and Musk Strawberry Varieties Currently in Cultivation
  10. Wachsmuth, Brigitte (December 2010), "Wild, alpine and musk strawberries", The Plantsman 9: 245–249 
  11. angle Chest of Books: William Curtis, The Botanical Magazine, or, Flower-Garden Displayed, Vol. 1
  12. angle Shulaev, Vladimir; et al. (Dec. 2010), "The genome of woodland strawberry (Fragaria vesca)", Nature Genetics 43 (2): 109–116, http://www.nature.com/ng/journal/vaop/ncurrent/full/ng.740.html 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Turhan, Ece and Sevgi Paydas Kargi 2007 : Strawberry Production in Turkey, Chronica Horticulturae, International Society for Horticultural Science, 47 (2), 18-20.