Pasifloracoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pasifloracoj
Passiflora foetida
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: pasifloracoj Passifloraceae
Juss. ex Roussel [1]
pasifloro Passiflora
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pasifloracoj[2] (latine Passifloraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 35 genrojn kaj pli ol 930 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas pasifloro[2].

Al tiu familio apartenas ankaŭ la iama plantfamilioj de la Malesherbiaceae kaj Turneraceae. La anoj de la familio estas divastigitaj mondvaste en la Tropikoj kaj Subtropikoj kun la centroj en Afriko kaj la Neotropiso.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de Androsiphonia adenostegia.

La specioj de la subfamilio Passifloroideae estas lignaj plantoj: arboj, arbustoj kaj lianoj, aŭ grimpantaj herbaj plantoj. La grimpantaj varioj havas akselstarantaj ĉiro. La alternesidantaj kaj spirale sidantaj foliojestas simplaj aŭ kunmetitaj. Ekzistas eksterfloraj nektarglandoj ĉe la folitigoj. Stipulo ekzistas ofte.

La floroj staras unuope en la foliekseloj aŭ en cumoj kun malmultaj floroj; ofte kunbrakteoj. La floroj estas duseksaj. Se la floroj estas unuseksaj tiam la plantoj estas dioikaj . La grandaj, radiosimetriaj floroj estas tri- ĝis oknombraj, plej ofte kvinnombraj. La involukroj estas dividitaj en sepaloj kaj petaloj. Ofte formiĝas androginoforo. Ekzistas 5 aŭ 20 ĝis 60 stamenoj, kelkfoje nur parto estas fekundaj, 15 ĝis 50 povas esti Stamenodioj, ili povas havi havas intensan koloron. Plej ofte tri (du ĝi kvin) karpeloj estas kunkreskinta al epigina ovario. La poleligado okazas per insektoj (entomofilio).

Ili havas kapsulfruktojberoj. De kelkaj specioj la beroj estas manĝeblaj (marajujo, grenadilo, barbadino, kurubo).

subfamilio Passifloroideae: Adenia glauca
subfamilio Malesherbioideae: Malesherbia linearifolia
subfamilio Turneroideae: Piriqueta caroliniana
subfamilio Turneroideae: Turnera diffusa var. aphrodisiaca

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La plantfamilio Pasifloracoj estis priskribita unuafoje sub la nomo „Passifloreae“ en la jaro 1806 de Antoine Laurent de Jussieu en Roussel: Flore du Calvados, 2a eldono, 2, p. 334 kaj la nomo Passifloraceae de Antoine Laurent de Jussieu en Karl Sigismund Kunth: Nova genera et species plantarum quas in peregrinatione ad plagam aequinoctialem orbis novi collegerunt Bonpland et Humboldt nur jam 1817. Tipogenro estas Passiflora L..

Ĉe APG III okazas la engrupiĝo de la genroj de la iamaj familioj Malesherbiaceae kaj Turneraceae en la familio de la Passifloraceae s.l. [4] sinonimoj por Passifloraceae Juss. ex Roussel estas: Malesherbiaceae D.Don, Modeccaceae Horan., Paropsiaceae Dumort., Turneraceae Kunth ex DC.

La familio de la Passifloraceae konsistas hodiaŭ el tri subfamilioj kun entute 27 genroj [5]:

  • Subfamilio Passifloroideae Burnett: dividita een du triboj kaj kun 16 genroj kaj ĉirkaŭ 705 spcioj:
    • Tribo Paropsieae: ses genroj, kiuj disvastiĝas ĉefe en Afriko:
    • Tribo Passifloreae: kun 10 genroj, kiuj tre vaste disvastiĝas:
      • Adenia Forssk.: la 95 ĝis 100 specioj estas grandparte orientafrikaj sukulentoj.
      • Ancistrothyrsus Harms: kun nur du specioj en Sudameriko.
      • Basananthe Peyr.: kun ĉirkaŭ 37 specioj.
      • Crossostemma Planch. ex Benth.: kun nur unu specio:
      • Deidamia E.A.Noronha ex Thouars: kun ĉirkaŭ kvin specioj.
      • Dilkea Mast.: kun ĉ tri specioj.
      • Efulensia C.H.Wright: nur du specioj el Afriko.
      • Mitostemma Mast.: kun nur unu specio:
      • Pasifloro (Passiflora L., sin.: Anthactinia Bory ex M.Roem., Asephananthes Bory, Baldwinia Raf., Ceratosepalum Oerst., Cieca Medik., Decaloba M.Roem., Disemma Labill., Granadilla Mill., Hollrungia K.Schum., Monactineirma Bory, Murucuja Medik., Pentaria M.Roem., Poggendorffia H.Karst., Tacsonia Juss., Tetrapathea (DC.) Rchb., Tetrastylis Barb.Rodr.): Ĝi konsistas hodiaŭ el ĉirkaŭ 525 specioj.
      • Schlechterina Harms: kun nur unu specio:
  • Subfamilio Malesherbioideae Burnett (sin.: Malesherbiaceae D.Don): kun nur unu genro:
      • Malesherbia Ruiz & Pav. (sin.: Gynopleura Cav.): kun ĉirkaŭ 24 ĝis 27 specioj en Sudameriko kaj nur en la Andoj.
  • Subfamilio Turneroideae Eaton (sin.: Piriquetaceae Martynov, Turneraceae DC.): kun ĉirkaŭ dek genroj kaj pli ol 200 specioj. La plej multaj specioj el la Nova Mondo, sed la plej granda multeco de l genroj ekzistas en la Malnova Mondo:[6]
      • Arboa Thulin & Razafim.: nove ekde 2012. La kvar specioj nur troviĝas en Madagaskaro.
      • Adenoa Arbo: kun nur unu specio:
      • Afroqueta Thulin & Razafim.: nove ekde 2012 kaj nur havas unu specio:
        • Afroqueta capensis (Harv.) Thulin & Razafim. (sin.: Turnera capensis Harv., Piriqueta capensis (Harv.) Urb.): nur en suda-meza kaj suda Afriko.
      • Erblichia Seem.: de la ĉ kvin specioj unu nur indiĝenas en Mezameriko kaj kvar en Madagaskaro.
      • Hyalocalyx Rolfe: Ĝi nur konsistas el unu specio:
      • Loewia Urb.: nur unu specio:
      • Mathurina Balf. f.: nur unu specio:
      • Piriqueta Aubl.: la kromozomnombro estas x=7. De la ĉirkaŭ 45 specioj 44 venas el la Nova Mondo kaj nur un el Sudafriko.
      • Stapfiella Gilg: kun ĉ 6 specioj el la tropika Afriko.
      • Streptopetalum Hochst.: ĉirkaŭ 6 specioj el la tropika Afriko.
      • Tricliceras Thonn. ex DC.: La ĉirkaŭ 16 specioj el la tropika Afriko.
      • Turnera L.: De la ĉirkaŭ 140 specioj hejmiĝas 138 en la Nova Mondo kaj nur du en Afriko.

Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (29 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[8]:

*Genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**Genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Passifloraceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 pasifloro en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Passifloraceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-17. Alirita 2020-05-29.
  4. An update of the Angiosperm Phylogeny Group classification for the orders and families of flowering plants: APG III, in Botanical Journal of the Linnean Society, 2009, p. 105-121.
  5. Pasifloracoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  6. Mats Thulin, Sylvain G. Razafimandimbison, Paul Chafe, Nahid Heidari, Anneleen Kool & Joel S. Shore: Phylogeny of the Turneraceae clade (Passifloraceae s.l.): Trans-Atlantic disjunctions and two new genera in Africa, In: Taxon, Volume 61, Issue 2, 2012, S. 308–323. Volltext-PDF.
  7. Ana M. Gonzalez, Cristina R. Salgado & Aveliano Fernández, María M. Arbo: Anatomy, pollen, and chromosomes of Adenoa (Turneraceae), a monotypic genus endemic to Cuba, In: Brittonia, Volume 64, Issue 2, 2012, p. 208-225.
  8. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets