Lycium barbarum
ordinara licio, goji-bero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
'Lycium barbarum' L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La ordinara licio aŭ goji-bero (Lycium barbarum, sinonimo: L. halimifolium[1]) estas planto el la familio de la Solanacoj (Solanaceae) kaj genro licio (Lycium). La planto estas novplanto en Eŭropo kaj oni nomas ĝin, inter alie, ankaŭ ’’’ĉina lupobero aŭ goji-bero. [2]. En Ĉinio ĝi nomiĝas Nínĝià gǒuqǐ ( 宁夏枸杞 ). Ĝi estas uzata en la ĉina kuirarto kaj la tradicia ĉina medicino.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ordinara licio estas somerverda arbedo, kiu kreskas ĝis kvar metrojn. Ĝiaj maldikaj vergecaj branĉoj havas pikilojn, pendas kaj portas longecajn lancetformaj, glatrandaj, grize verdaj alternaj folioj, kiuj fariĝas 2 ĝis 3 cm larĝaj kaj 3 ĝi 10 cm longaj.[3][4] La arbedo floras de junio ĝis aŭgusto, part ĝis septembro.[2] La floraro konsistas el unu aŭ pluraj duseksaj (hermafroditaj) floro, kiu sidas ĉe 1 ĝi 2 cm longaj tigoj. La florkaliko estas 4 ĝis 5 mm granda, sonorilforma kaj dulaba. La florkorono estas violkolora kaj funelforma. Ĝi havas 5 ĝis 6 mm longaj petaloj, kiuj ĉe la rando preskau ne havas harojn. La kaliko havas longecon de 8 ĝis 10 mm, la stamenoj kaj pistilo antauen staras iomete.[3][4] La polenado okazas per insektoj (abeloj) aŭ memfertiligado. La brile ruĝaj aŭ oranĝkoloraj-flavaj , longecaj ĝis ovoformaj 0,4 ĝis 2 mm larĝaj kaj 5 ĝi 12 mm longaj fruktoj maturiĝas de aŭgusto ĝis oktobro. La frukto entenas 4 ĝi 20 brun-flavaj rondaj semoj, kiuj havas diametron de 2 mm.[3][4][5] La planto estas vintrorezista kaj toleras froston ĝis -25 °C. La planto disvastiĝas pere de siaj rizomoj. En ĝardeno oni povas limigi la disvastiĝon per rozombaraĵo.[6]
Deveno kaj historio
[redakti | redakti fonton]Oni ne konas la originan devenregionon.Oni trovas la planton de sudorienta Eŭropo ĝis Ĉinio . Tipa kreskoregiono de la ordinara licio estas Ninĝio en Ĉinio. Verŝajne la planto disvastiĝis de tie tra Azio, Eŭropo, Nordameriko, Nordafriko kaj Aŭstralio/Novzelando. Parencaj specioj estas L. chinense, L. ruthenicum kaj L. turcomanicum en Azio kaj L. pallidum en Mezameriko kaj L. europaeum en la mediteranea regiono ĝis Portugalio.[1]
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]Ekzistas du varioj de la ordinara licio
- L. barbarum var. auranticarpum K.F.Ching: tiu vario nur ekzistas en Ĉinio. La folioj esta mallarĝaj kaj iom pli dikaj. En la oranĝkoloraj aŭ flavaj fruktoj estas nur 4 ĝis 8 semoj.
- L. barbarum var. barbarum L.: la folioj estas pli larĝaj, maldikaj kaj paperecaj. Estas pli ol 15 semoj po frukto. La fruktoj estas ruĝaj.[4]
Sinonimoj de Lycium barbarum estas Lycium halimifolium Miller kaj Lycium vulgare Dunal.[7]
Utiligado
[redakti | redakti fonton]Kuirejo
[redakti | redakti fonton]La goji-beroj estas uzataj en Ĉinio ĉe kuirado kaj naturkuracado.[8] La fruktojn oni povas manĝi krudaj aŭ kuiritaj. Kelkaj variantoj estas tro acidaj por esti manĝataj krudaj. [6]
Ornamplanto
[redakti | redakti fonton]La goji-bero estas plantata ankaŭ kiel ornamplanto. [9]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 L. Roth, M. Daunderer, K. Kornmann und M. Grünsfelder: Giftpflanzen + Pflanzengifte - Vorkommen, Wirkung, Therapie und allergische und phototoxische Reaktionen, 5. erweiterte Auflage, NIKOL Verlag, ISBN 978-3-86820-009-6, 2008, S. 475.
- ↑ 2,0 2,1 H. Jäger: Die Ziergehölze der Gärten- und Parkanlagen: alphabetisch geordnete Beschreibung, Kultur und Verwendung aller bis jetzt bekannter Holzpflanzen und ihrer Abarten, die in Deutschland von gleichem Klima im Freien gezogen werden können., Weimar, 1865, S. 299.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajfw
; $2 - ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Flora Of China Project, Flora Of China. Vol. 17. S.~303, auf http://www.efloras.org/florataxon.aspx?flora_id=2&taxon_id=200020536.
- ↑ K. Lauber und G. Wagner: Flora Helvetica - Nr. 1546 Lycium barbarum L., 4. Auflage, 2007, ISBN 978-3-258-07205-0, S. 812-813.
- ↑ 6,0 6,1 E. Toensmeier: Perennial vegetables: from artichoke to zuiki taro, a gardener's guide to over 100 delicious, easy-to-grow edibles, Chelsea Green Publishing, 2007, ISBN 978-1-931498-40-1, S. 186-187.
- ↑ [Lycium barbarum en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. GRIN Taxonomie] (Engl.).
- ↑ J. P. Hou: The Healing Power of Chinese Herbs and Medicinal Recipes. ISBN 0-7890-2202-8, Haworth Integrative Healing Press, 2005, S. 152 ff.
- ↑ A.D. Webster: Hardy Ornamental Flowering Trees and Shrubs. Kessinger Publishing 2004. ISBN 1-4191-2283-5. S. 87.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Wissenschaftliche Studien Arkivigite je 2014-10-18 per la retarkivo Wayback Machine