Mineolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
frukto de mineolo
frukto de mineolo
senŝeligita mineolo

Minneola estas citrushibrido el grapfruktujo 'Duncan' kaj mandarinujo 'Dancy' kiel gepatroj. Tiuj hibridoj el grapfruktujo kaj mandarinujo havas la nomon tangelo. La Mineolo estis enkodukita en la jaro 1931 fare de United States Department of Agriculture Horticultural Research Station (“Usona Agrikultura Departemento Hortikultura Esplorstacio”) en la urbo Orlando.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La arbo estas alta kompare al aliaj citrusoj. La folioj estas grandaj kun rimarkeble longaj pintoj.

La frukto estas 8 – 10 cm granda. La ŝelo estas glata kun fajnaj cikatroj, malheloranĝkolora. La frukto estas facile senŝeligebla. Interne la frukto havas 10 ĝis 12 segmentoj. La centra akso estas mallarĝa kaj kava. La oranĝkolora karno estas tre suka kaj dolĉa kun amareta acido. Enestas 7 – 12 semoj, kiuj interne estas verdaj.

Mineolo bezonas polonadon, alikaze ĝi produktas nur malmultajn fruktojn. Rikolttempo estas inter decembro kaj februaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]