Klimaktero (botaniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉe plantoj la klimaktero estas proceso, kiun iniciatis duoblan aŭ trioblan kreskon de la spirado (oksigeno-enigo kaj karbonduoksido-eligo). En la fruktoj okazas biokemiaj ŝanĝoj, ekzemple la dekombinado de ĉelvanda pektino kaj la hidrolizo de amelo. Tio havas seniliĝan (maljuniĝan) efikon sur la frukto. Dum tiu proceso la gasan fitohormono eteno efikas memkatalizante. Ĝi estas enigita de la frukto kiel eteno kaj la enfrukta etensintezo akceleriĝas. la eteno denove eligas la fruktonn kaj denove stimulas aliajn fruktojn produkti la seniiligan gason. La seniligo pli kaj pli akceleriĝas.

Postmaturiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉu fruktoj povas maturiĝi post la rikolto dependas unuflanke de la rikoltostato, kaj aliflanke de la spirado de la frukto, do la oksigenenigo kaj eligo de karbnduoksido. Fruktoj, kies karbonduoksida eligo kreskas post la ekmaturiĝa proseco, do havas klimakteron, estas nomataj klimakteraj fruktoj: ili plumaturiĝas post la rikolto. Tiuj fruktoj, kiuj ne plumaturiĝas estas nomataj neklakteraj fruktoj.

Por plumaturiĝo post la rikolto la fruktoj devas havi „minimuman maturecon“, kiun la fruktkultivisto nomas rikoltmatureconplukmaturecon. Dum la posta stokado la frukto evoluiĝas al manĝmatureco.

La postmaturiĝo interalie estas forte dependa de la memkataliza fitohormono etileno ( eteno). Tial oni ne stoku bananoj ne kune kun tomatoj. La alta eligo de etileno fare de la tomatoj lasas pli rapide maturigi la bananojn. La samon validas por la stokado de fruktoj kaj legomoj.

Klimakteraj fruktoj[redakti | redakti fonton]

pomo, abrikoto, avokado, banano, piro, ĉerimolio, sorpo, figo, plumo, gujavo, mirtelo, kakinoko, kivo, mango, nektarino, olivo, papajo, pasifrukto, pepino, persiko, tomato

Neklimakteraj fruktoj[redakti | redakti fonton]

ananaso, rubuso, frago, granato, frambo, perua fizalido, ĉerizo, kokoso, liĉio, kapsiko, vinbero, akvomelono, citruso

Literaturo[redakti | redakti fonton]