Sorpujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sorbus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sorbuso
Birdokaptista sorbuso kun sorpoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: MaloideaeSpiraeoideae[1]
Genro: Sorbus
L.
Subgenroj

Sorbus
Aria
Micromeles
Cormus
Torminaria
Chamaemespilus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La sorpujo, sorparbo, sorbuso[2] (Sorbus) estas holarktisa genro de ĉirkaŭ 100–200 specioj de arboj kaj arbedoj en la subfamilio Maloideae de la familio de rozacoj (Rosaceae).

La pomofrukton oni nomas sorpo, sed la frukto de Sorbus domestica nomiĝas kurmo kaj de Sorbus aria : alizo[3].

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La ekzakta nombro de specioj estas pridiskutata depende de la difino de la genro, kaj ankaŭ pro la nombro de subspecioj, kiujn iuj konsideras kiel diferencaj specioj sed kiujn aliaj arigas je pli malgranda nombro de variemaj specioj. Freŝdate[1][4][5][6] oni konsideras Sorbus je pli mallarĝa signifo por inkluzivi nur la pinat-foliajn speciojn de la subgenro Sorbus, plialtigante plurajn de la aliaj subgenroj al genra rango.

Kiel konsiderata en ĝia larĝa signifo, la genro estas subdividita en du ĉefajn kaj tri aŭ kvar malgrandajn subgenrojn (kun pli freŝdataj genraj indikoj interkrampe):

  • Sorbus subgenro Sorbus (genro Sorbus s.s.), troviĝas en la nearktiso kaj en la palearktiso. Ĝi havas kunmetitajn foliojn kiuj kutime estas senharaj aŭ iomete haraj subflanke; la fruktaj karpeloj ne estas kunfandigitaj; la tipa specio estas Sorbus aucuparia (Birdokaptista sorbuso). Tiu subgenro estas disvastigita en la malvarmet-moderaj regionoj de la Norda duonsfero.
  • Sorbus subgenro Aria (genro Aria), blanka sorbuso, kun simplaj folioj kutime forte blank-haraj subflanke (tie la nomo, kiel germane Weissbaum, 'blanka arbo'); la fruktaj karpeloj ne estas kunfandigitaj; la tipa specio estas Sorbus aria (Blanka sorbuso). Tiu palearkta subgenro estas disvastigita en la moderaj regionoj de Eŭropo kaj Azio.
    • Sorbus subgenro Micromeles (genro Aria), malklara grupo de kelkaj aziaj specioj (ekzemple Sorbus alnifolia, Korea blanka sorbuso) kun mallarĝaj folioj; dube diferenca de kaj ofte inkluzivita en la subgenro Aria. Ĝi troviĝas en modera nordorienta Azio.
Sorbus domestica
  • Sorbus subgenro Cormus (genro Cormus), plumfolia kiel subgenro Sorbus, sed kun diferencaj kunfandigitaj karpeloj en la frukto; la subgenro konsistas nur el unu specio, Sorbus domestica (Kurmujo aŭ Doma sorbuso). Estas palearkta subgenro el Nordafriko, varm-modera Eŭropo kaj Okcidenta Azio. Ĝia frukto nomiĝas kurmo.
  • Sorbus subgenro Torminaria (genro Torminalis), kun sufiĉe acerecaj folioj kun pintigitaj loboj; la fruktaj karpeloj ne estas kunfandigitaj; ekzistas nur unu specio, Sorbus torminalis (Adstringa sorbuso). Tiu ĉi estas disvastigita en modera Eŭropo, plej sude en la montaroj de Nordafriko kaj plej oriente en Kaŭkazo.
Sorbus chamaemespilus
  • Sorbus subgenro Chamaemespilus (genro Chamaemespilus), unu sola arbeda specio Sorbus chamaemespilus (ŝajna mespilujo) kun simplaj senharaj folioj kaj rozkoloraj floroj. Tiuj ĉi havas antaŭen pintintajn sepalojn kaj petalojn. Ŝajna mespilo estas disvastigita en la montaroj de suda Eŭropo.
Sorbus Burka - burĝonoj
  • Hibridoj estas kutimaj en la genro, inkluzive multaj inter la subgenroj; tre ofte tiuj hibridoj estas apomiksaj (mem-fertilaj sen polenado), do taŭgaj por klona reproduktado ekde semoj sen iu ajn variado. Tiu estas kondukinta al tre granda nombro de mikro-specioj, precipe en Okcidenta Eŭropo (inkluzive Britujo) kaj partoj de Ĉinujo.

Sorpospecioj estas uzataj kiel nutraĵaj plantoj fare de la raŭpoj de iuj noktpapiliaj specioj.

Vino[redakti | redakti fonton]

"Sorbus"[7] ankaŭ estas branda finnlanda frukta vino aromigita kun pomofruktoj de Sorbus aucuparia. Sorbus domestica estas uzata por aromigi cidron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Potter, D., T. Eriksson, R. C. Evans, S.-H. Oh, J. E. E. Smedmark, D.R. Morgan, M. S. Kerr, and C. S. Campbell. (2007). Phylogeny and classification of Rosaceae. Plant Systematics and Evolution. 266(1–2): 5–43.
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1065
  3. PIV2 p.72
  4. Robertson, K. R., J. B. Phipps, J. R. Rohrer, and P. G. Smith. 1991. A Synopsis of Genera in Maloideae (Rosaceae). Systematic Botany 16: 376–394.
  5. McAllister, H. 2005. The Genus Sorbus: Mountain Ash and Other Rowans. Richmond, Surrey, UK: Royal Botanic Gardens, Kew.
  6. Campbell C. S., R. C. Evans, D. R. Morgan, T. A. Dickinson, and M. P. Arsenault. 2007. Phylogeny of subtribe Pyrinae (formerly the Maloideae, Rosaceae): Limited resolution of a complex evolutionary history. Pl. Syst. Evol. 266: 119–145.
  7. Sorbusa brando angle

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • angle Price, D.T. 2007 : One-way introgressive hybridisation between Sorbus aria and S. torminalis (Rosaceae) in southern Britain. Watsonia. 26: 419–431.