Kulturpomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kulturpomo
Pom-kultivaro ‘Alkmene’
Pom-kultivaro ‘Alkmene’
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: Maluso Malus
Malus domestica
Borkh.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Floranta arbo.

La kulturpomo (Malus domestica Borkh., sin. Pyrus malus L.) estas konata specio el la genro maluso el la familio de Rozacoj (Rosaceae). Ĝi estas komerce tre signifa frukto. La frukto de la malusarbo nomiĝas pomo. Pomoj estas plantataj kaj kiel nutraĵo kaj kiel ornamplanto. La pomo ankaŭ havas sanigan reputacion. La pomo kaj la pomarbo simbolas la temojn sekseco, fertileco kaj vivo ĝenerale. Pomo jam de antikva tempo signifas konsciiĝon por decido kaj riĉecon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pomarbo en la germana regiono Altes Land.
Malus domestica[1]
Maturaj pomoj.

Habito kaj foliaro[redakti | redakti fonton]

La kulturpomo estas somerverda arbo, kiu kreskas de 8 ĝis 15 metroj alta kaj havas larĝan kronon. Fakte la habito de la kulturplanto nur malofte estas observebla, ĉar la unuopaj kultivaroj en kombino kun la baztrunko kreskas diversforte. La ekstremoj estas alttrunka arbo kaj malalta arbedeto. Ofte la arbo ne atingas sian kreskopotencialon pro la regula pritranĉado.

Ligno[redakti | redakti fonton]

La ligno de la kulturpomarbo similas al tiu de la sovaĝa maluso. Ĝi havas helruĝecan alburnon kaj ruĝe brunan kernlignon. Ĝi estas dura kaj peza.

Infloreskoj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

floroj de la kultivaro Holsteiner Cox

La floroj staras unuope aŭ en umbelaj panikloj. La floroj estas radioformaj. Ĉe kelkaj kulturvarioj ili estas duone plenaj aŭ plenaj. Ili estas malprofunde kalikoformaj kaj ofte odoras. Ili havas diametron de 2 ĝis 5 centimetroj. La kvin petaloj estas blankaj, sed kiel burĝono ĉiam ruĝecaj. Depende de la floro ekzistas multaj stamenoj kaj kvin karpeloj.

La pomarbo floras en majo kaj junio. La komenco de la florado de la pomo markas en la fenologia kalendaro la komencon de la meza printempo.[2][3]

La pomfloro estas tipa abelfloro. Sufiĉas ke 5 % de la floroj estu polenigitaj por ricevi plenan rikolton.[4]

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

matura pomo

La karneca histo (fruktkarno) de pomo, ĝenerale nomata frukto, ne evoluiĝas el la ovario, sed el la pedunklo. Biologie oni nomas tion ŝajnfrukto. La pomofrukto – kio estas karakteriza por pomo – estas speciala formo de plurfolikla frukto[de]. Foliklo konsistas el unu ovario, kiu ĉe suturo kunkreskas kun si mem. Ene de la fruktkarno kreskas el la folikla ovario pergameneca ujo. Ene de la fruktkarno eventuale restas nur unuopaj sklerenkimecaj nestoj[de].

Pomoj postrikolte plumaturiĝas. Ili estas la klimakteraj fruktoj. Pomo, metita kune kun bananoj aŭ aliaj fruktoj, rapidigas ilian maturiĝon. Tion kaŭzas la gasa planthormono eteno, kiu estas produktata de la pomo dum postmaturiĝo.

Ĝenerale oni ne manĝas la malmolan kernetujon[de]. Ofte oni kredas, ke la kernetujo ne estas manĝebla, ĉar la kernetoj (semoj) enhavas cianidan acidon. La kvanto de cianida acido etas tre malalta kaj la formanĝo de la kompleta pomo ne estas risko.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Kulturpomarbo estas decidua foliarbo, kiu hodiaŭ nur estas kultivita kiel malgranda trunko. La radikoj surhavas mikorizon.[5]

Je la floroj la inaj partoj floras unue (“antaŭina floro”). La nektarriĉa floro altiras multajn abelojn. Fremda polenado estas nepra. Kelkaj kultivaroj estas intersterilaj. Ankaŭ polenmanĝantaj skaraboj vizitas la florojn. Pomofruktoj estas kunkreskaĵoj de kvin foliklofruktoj, plej ofte unusemaj, kiuj formas kaj la pergamenan kernetujon kaj florujon. La florujo kreskas, maturiĝinte, al grandega, sukerriĉa (ĝis ĉ. 13 %) „fruktkarno“. Do, la frukto de la pomo estas ŝajnfrukto. La konatan bruniĝon de la tranĉa surfaco de pomo kaŭzas la oksidado de la polifenolo klorogenacido[de]. Maturaj pomoj produktas la gason etilenon, kiu plirapidigas la maturiĝon de aliaj proksimaj fruktoj. La semoj de la pomo troviĝas normalkaze en semripozo[de], tio signifas, ke ili ekburĝonas, nur kiam la inhibiciiloj sub la semŝelo estas reduktitaj dum stokado de la semoj en humidaj kondiĉoj.[5]

Deveno[redakti | redakti fonton]

La kulturpomo estas bredadformo, supozeble el la krucigado de la hodiaŭ ankoraŭ sovaĝe en Eŭropo kreskanta arbara pomo[de] (Malus sylvestris) kun Malus praecox kaj/aŭ Malus dasyphylia. Pli novaj genetikaj esploroj montras devenon de la azia sovaĝpomo[de] (Malus sieversii) kun enkruciĝoj de la kaŭkaza pomo[de] (Malus orientalis). La enkruciĝo de la tri sovaĝaj pomspecioj verŝajne okazis tre frue.

La origina deveno de la kulturpomo verŝajne estas Azio. Kiel kaj kiam ĝi venis al Mezeŭropo, ne estas konata. La plej verŝajnaj disvastiĝeblecoj estas la komercaj vojoj, ĉar la fruktoj en fruaj tempoj havis la reputacion esti vivplilongigaj kuraciloj.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

100 g da freŝa produkto:

Ora
Energia valoro 217–228 kJ (52–55 kcal)
Karbonhidrato 11,4 g
el tio sukero 10,3 g
Proteino 0,3 g
Graso 0,4 g
Fibro 1 g
akvo 85 g
Vitamino C 12 mg
magnezio 6 mg
kalio 144 mg

La kompleksa aromo de la kulturpomo konsistas el multaj substancoj. La diversaj kulivvarioj malsimilas ankaŭ laŭ la kvanto de la diversaj aromaj substancoj. Precipe estas esteroj, aldehidoj kaj alkoholoj. La plej gravaj esteroj de la pomo estas etil-2-metilbutirato, etilbutirato, 2-metilbutilacetato, butilacetato kaj heksilacetato. Al la aldehidoj, kiuj parte nur ekestas dum la maĉado en la buŝo pere de enzima transformiĝo el grasacidoj kaj kiuj ofte donas al la pomo la tiel nomata „verdnotoj“ (gusto al verdaj pomoj kiel „Granny Smith“), apartenas heksanalo kaj 2-heksenalo. La alkoholoj estas 1-butanolo, 2-metilbutanolo, 1-heksanolo kaj 2-heksenolo. Pliaj gravaj aromaĵoj en la pomo estas β-damascenono kaj α-farneseno.

La aromo dependas forte de la kultivvario, la klimataj faktoroj, la rikolttempo kaj la stokdaŭro. Dum la stato de frumaturiĝo apenaŭ troviĝas esterojn.Dum pli longa stokado la esterenhavo povas altiĝi draste..

Uzado[redakti | redakti fonton]

Jam la keltoj kaj ĝermanoj prilabaris la tiam ankoraŭ etaj kaj malmolaj fruktoj de la indiĝena pomo. Ili kuirigas la pomojn kaj gajnis el la pomkaĉon sukon. La fruktsukon oni fermentas kune kun mielo al medo. Hodiaŭ oni konsumas la kulturpomon krude aŭ prilaboras ĝin industrie al pomsuko, pomvino, pomkaĉo, al sekigitaj pomĉipsoj kaj konfitaĵo. La uzebleco de la pomo aŭ de pomaj produktoj en la kuirejo estas multspeca.

Kultivaroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ĉefartikolo listo de pomkultivaroj

fruktoj de diversaj kulturpomvarioj

Eble la plej malnova dokumentita kultivaro de la kulturpomo estas Borsdorfer Apfel, kiu jam etas menciita 1170 de la cistercianoj.

Ĉirkaŭ la jaro 1880 estis kultivataj tutmonde pli ol 20.000 pomkultivaroj. Sole en Prusio estis pli ol 2.300. Hodiaŭ ekzistas en Germanujo ĉirkaŭ 1.500 kultivaroj, el kiuj nur 60 havas komercan signifon. En la fruktvendejoj kaj direktvendejoj ekzistas nuntempe nur 30 ĝis 40 kulltivaroj kun sinkanta tendenco. En supermerkatoj la oferto de pomoj reduktiĝas al 5 ĝis 6 mondvaste kultivataj varioj. Nuntempe pli kaj pli gravas la tiel nomataj „markopomoj“ aŭ klubkultivaroj, ekzemple 'Pink Lady'. La fruktkultivisto devas pagi por tiuj kulurvarioj lincencon al la bredisto de tiu nova kulturvario. Oni distingas la kultivarojn de la kulturpomo en somerpomol-kultivaroj, aŭtunpomo- kultivaroj kaj vintropomo- kultivaroj.

Pomkultivaroj en la moderna fruktkultivado[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo nur tri pomkultivaroj dividas inter si 70 % de la tuta merkato por freeŝaj pomoj: Golden Delicious, Jonagold, Red Delicious Kromaj komerce gravaj kultivaroj estas:

Malnovaj pomkultivaroj[redakti | redakti fonton]

la pomo kiel nutraĵo, ekzemple pomkuko

malnovaj pomkultivaroj estas kultivaroj, kiuj hodiaŭ ne au nur tre malofte plu estas kultivataj

Kuracplanto[redakti | redakti fonton]

La kulturpomo jam estas rigardata kuracplanton en la malnova babilonai skribot el la oka jarcento antaŭ kristo. tiu skribaĵo listigas la plantojn de la kuracherbas ĝardeno de la reĝo Mardukapalidina. Ankaŭ laŭ mezepoka medicino la pomo havas multajn kuracajn efikojn. La plej multaj tiamaj pomkultivaroj verŝajne estis tro acidaj, taninriĉa kaj lignecaj por la hodiaŭa gusto.

Pomfibro estas fibro, kion oni gajnas el la elsukigitaj kaj sekigitaj pomoj. Ĝi entenas altan kvanton de pektinoj.

Regula konsumado de pomoj reduktas la riskon malsanigi je kor- kaj vaskulaj malsanoj astmo kaj polmofunkciaj perturboj, Diabetes mellitus kaj kancero. [7]


Pomkultivado[redakti | redakti fonton]

pomkultivado en Périgord, Francujo
pomplantejo en Altes Land

La pomkultivado laŭ la hodiaŭaj metodoj, komenciĝis en Mezeŭropo kun la romianoj. Ili komenciĝis per la bredado de la kulturpomo kaj inventis la greftadonaj la klonigado en iliaj kolonioj kaj provincoj. Ekde la 6a jarcento oni kultivis la pomon en Mezeŭropo. Ekde la 16a jarcento la pomo estas komercaĵo.

La unua pomplantejo plantis la pompioniro Otto Schmitz-Hübsch en la jaro 1896 . Li ankaŭ enkondukis la densplantado kun malalttrunkaj arboj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Lakultivado sukcesas plej bone en nutraĵriĉaj, humidaj kaj bone drenitaj grundojka en plena suno aŭ duonombro. Pomarboj estas frostrezistaj.

Multigado[redakti | redakti fonton]

pomsdxosetoj sur nutraĵtavolo en laboratorio

La ĝerplantoj (el la kernetoj= semoj) de pomo preskaŭ neniam liverras la deziritan kulivaron. Por multigi la kultivaroj nur taŭgas la diversajn teknikojn de la vegetativa multigado.

Oni reproduktas nur la baztrunkojn pere de semado. La semoj nur ekĝermas post periode de malvarmo. Dum la stratifikado la ĝerinhibitatoroj en la semoj foriĝas La malgrandoj semplantoj oni povas uzi por greftado en la sekvanta jaro.


Kultivaj Regionoj[redakti | redakti fonton]

herbeja fruktoĝardeno en Siebengebirge
pomrikolto en Stirio, Aŭstrio
pomplantejo en Usono, Yakima, Vaŝingtono

En kelka regionoj nur ekzistas malintennsivaj herbejaj fruktĝardenojpomarbaj aleoj.

La ekonomie plaj gravaj reggionoj, kie la kulturpomo estas kultivata en Eŭropo estas Normandio kaj la Pada ebenaĵo. En la tuta Mediteraneo Regiono la kulturpomo estas kultivata por eksporti la fruktojn. Tradiciaj pomkultivregionoj en Mezeŭropo estas:

En la suda hemisfero precipe Nov-Zelando, Ĉilio kaj Argentino. La pomoj venas sur la norhemisfera merkato en la tieaj vintro kaj printempo.

La plej Grandaj Pomproduktantaj Landoj[redakti | redakti fonton]

La plej granda pomproduktantas lando estas Ĉinio kaj je la dua loko Usono. Turkio kaj Italio sekvas. La jena tabelo montras la plej grandaj pomproduktantaj landoj:

La tutmonde plej granda produktantj de pomoj 2004[8] – 2010[9] – kvanto en mil t
 rango  Lando  2004   2010 
   1 Ĉinio 20.503 33.265
   2 Usono 4.290 4.212
   3 Turkio 2.300 2.600
   4 Italio 2.012 2.205
   5 Hindio 1.470 2.163
   6 Polio 2.500 1.859
   7 Francio 2.400 1.711
   8 Irano 2.350 1.662
   9 Brazilo 978 1.276
   10 Ĉilio 1.100 1.300
 rango  Lando  2004   2010 
   11 Rusio 1.900 986
   12 Ukraino 850 897
   13 Argentino 1.262 851
   14 Germanio 1.600 835
   15 Japanio 881 798
   16 Nordkoreio n.i. 752
   17 Sudafriko 701 740
   18 Uzbekio n.i. 712
   19 Hispanio n.i. 596
   20 Meksikio n.i. 586

Simboliko[redakti | redakti fonton]

La pomo ludas rolon en ĉiuj eŭraziaj kulturoj. Ĝi simbolas amo, sekseco, fertileco kaj vivo, rekono kaj decido, riĉeco. Pro ĝia disvastigo ĝi ankaŭ aperas en multnombraj fabeloj kaj ludas rolon en la mitologio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Otto Wilhelm Thomé: Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz. Gera 1885.
  2. [1]
  3. [2]
  4. http://steiermark.orf.at/news/stories/2585857/ Fruchtfall: Apfelbauern fürchten um Ernte, ORF.at, 25. Mai 2013.
  5. 5,0 5,1 DÜLL, Ruprecht; KUTZELNIGG, Herfried. (2011) Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder. Die häufigsten mitteleuropäischen Arten im Porträt, 7‑a eldono (germane), Wiebelsheim: Quelle & Meyer. ISBN 978-3-494-01424-1.
  6. 6,0 6,1 Eintrag Malus domestica Borkh. im Liber herbarum II (30. September 2006).
  7. M. Fix: „An Apple A Day“ – warum Äpfel nie Krebs bekommen. (PDF; 3,6 MB) In: Einblick. 1, 2009, S. 22–23.
  8. Quelle: Handelsblatt Die Welt in Zahlen (2005).
  9. FAOSTAT Countries by commodity – Apples