Yakima (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Denorda rigardo suden al Jakimao
Situo de Jakimao en Kantono Yakima, kaj de la kantono en Vaŝingtonio

Yakima (esperante, Jakimao) estas la plej granda urbo kaj la administra sidejo de Kantono Yakima, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi situas ĉe 46°36′N 120°30′W  /  46.6°N, 120.5°U / 46.6; -120.5 (Yakima (Vaŝingtonio)), ĉ. 90 km sudoriente de Monto Rajnera. Laŭ loĝantnombro Jakimao rangas naŭa inter la urboj de Vaŝingtonio, havinte laŭ la censo de 2010 en la urbo mem 91 067 loĝantojn, kun entute 243 231 en la tuta ĉirkaŭurba regiono. La urbo situas en la valo de la Jakamaa Rivero, en riĉa agrikultura regiono produktanta interalie multege da pomoj, vino, kaj lupoloj (en 2011, tiu valo produktis entute 77% el la tuta usona lupola rikolto).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo baziĝas sur la responda artikolo en la angla Vikipedio.