Jusef Ŝahin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jussef Chahine)
Jusef Ŝahin
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1926 (1926-01-25)
en Aleksandrio
Morto 27-an de julio 2008 (2008-07-27) (82-jaraĝa)
en Kairo
Mortokialo cerba sangado
Lingvoj araba
Ŝtataneco Egiptio
Alma mater Collège Saint Marc, Alexandria • Victoria College
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • filma scenaristo • reĝisoro
TTT
Retejo http://www.youssefchahine.us/
vdr

Jusef Gebrielo ŜAHIN (naskiĝis 25-an de januaro 1925 en Aleksandrio, mortis 27-an de julio 2008 en Kairo) de patro siridevena advokato, kaj patrino grekdevena, ambaŭ kristanaj, estis egipta kinoreĝisoro.

Li mortis en Kairo je la 27-a de julio 2008 post cerba hemoragio.

Li ricevis anglalingvan instruadon en la Aleksandria kolegio Victoria College. Li pasiiĝas pri la kino kaj teatro, kaj fine iras usonon en la Pasadena Play House, kie li lernas la kinoreĝisoradon.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • 1950: Paĉjo Amin
  • 1951: Filo de Nilo (malfeliĉoj de kamparo fascinita de la urbo)
  • 1953: Virinoj senviraj (komedio samtempe advokado por la libereco de virinoj)
  • 1954: Infera ĉielo (kie debutas Omar Sharif, agroinĝeniero, batalas subtene al ekspluatitaj kampuloj)
  • 1958: Centra stacidomo ("novrealisma" filmo, rigardita kiel lia unua majstroverko)
  • 1958: Ĝamila, alĝerianino (homaĝo je aktivulino de la FLN toturita kaj murdita de la francaj soldatoj)
  • 1963: Saladin
  • 1963: Homoj de l' Nilo (filmo mendita de la Egipta registaro pri la Asŭana baraĝo, sed al la registaro ne plaĉis la filmo, kiu povis eliris nur en 1972)
  • 1965: La ringovendisto (muzika komedio)
  • 1969: La tero (pri la vivo de la egiptaj kampuloj)
  • 1970: La elekto (problemoj de la egiptaj intelektuloj)
  • 1973: La pasero (pri la egipta malvenko de 1967)
  • 1979: Aleksandrio kial? (membiografia)
  • 1984: Adiaŭ Bonaparte (pri la militiro al Egipto de Napoleono)
  • 1986: La sesa tago (kun la kantistino Dalida, pri ĥolero epidemio en 1942)
  • 1994: La elmigrinto (inspirita de vivo de la biblia rolulo Jozefo
  • 1997: La destino (inspirita la islama falsafisto Averoeso kontraŭ religia fanatikismo)
  • 1999: La aliulo (pri danĝeroj de la Tutmondiĝo)