Nicolas Léonard Sadi Carnot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nicolas Léonard Sadi Carnot
Sadi Carnot.jpeg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1796 (1796-06-01)
en Parizo
Morto 24-an de aŭgusto 1832 (1832-08-24) (36-jara)
en Parizo
Mortokialo ĥolero
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika LernejoConservatoire national des Arts et Métiers • Lycée Condorcet
Familio
Patro Lazare Nicolas Marguerite Carnot
Frat(in)o Hippolyte Carnot
Profesio
Profesio matematikisto • fizikisto • militinĝeniero • sciencistoinĝeniero
Information icon.svg
vdr

Nicolas Léonard Sadi Carnot [karNO] naskiĝis la 1-an de junio 1796 en Parizo kaj mortis tie pro ĥolero la 24-an de aŭgusto 1832. Li estis fizikisto. Lia patro estis Lazare Carnot (1753-1823)[1], sciencisto, oficiro kaj politikisto; kaj nimis lin Sadi por la Persa poeto Sadio de Ŝirazo (Carnot, Sadi, Reflection on the Motive Power of Fire, Dover, 1960, p. xi), kaj li ĉiam estis vokata per tiu ĉi tria sia nomo.

Lia nevo Marie François Sadi Carnot (1837-1894)[2] estis la prezidento de Francio (1887-1894).

Carnot trovis kaj formulis la duan leĝon de termodinamiko kaj priskribis universalan modelon de varmomaŝino, t. e maŝino, kiu transformas varmo-energion en alian formon de energio, ekz. movo-energion (komparu ciklo de Carnot). Lia ĉefverko tiutema estas "Réflexions sur la puissance motrice du feu" (pensoj pri la mova povo de la fajro); ĝi aperis en 1824. En ĝi li demonstris, ke por la efikeco de varmo-maŝino gravas nur la temperaturoj komenca (enira) kaj fina (elira), sed ne iuj detaloj de la procezo.

La laboro de Carnot estis bazo por la laboroj de Benoît Paul Émile Clapeyron (1799-1864)[3], kiu donis al ĝi ekzaktan matematikan formon, kaj de Rudolf Clausius (1822-1888)[4], kiu kompletigis kaj perfektigis ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]