Havajanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Havajanoj
etno • etnolingva grupo
Pacific Islander Americans • Polinezianoj • islanders
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Lernejanaj Indiĝenaj Havajanoj ĉ. 1900.

La indiĝenaj Havajanoj (en havaja: kānaka ʻōiwi, kānaka maoli, kaj Hawaiʻi maoli) estas la indiĝenaj Polinezianoj de la Havaja Insularo aŭ ties posteuloj.[1] Indiĝenaj Havajanoj havis siajn praulojn el la originaj Polineziaj setlantoj de Havajo. Totale, 527,000 usonanoj konsideras sin indiĝenaj Havajanoj.[2]

Laŭ la usona censo de 2010, estas 371,000 personoj kiuj identigis sin kiel "Indiĝenaj Havajanoj" pure aŭ kombine kun unu aŭ pliaj aliaj rasoj, etnoj aŭ grupoj de Pacifikaj Insulanoj. 156,000 personoj identigis sin kiel nur "Indiĝenaj Havajanoj".

La majoritato de Indiĝenaj Havajanoj loĝas en la usona ŝtato Havajo (du-trionoj), kaj la cetero estas disaj inter aliaj ŝtatoj, ĉefe en la Usona Sudokcidento, kaj kun alta koncentro en Kalifornio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "American Heritage Dictionary Entry: native hawaiian". The American Heritage Dictionary of the English Language (5a eld.). Alirita la 23an de Marto, 2015.
  2. Hixson, Linsday; Hepler, Bradford; Ouk Kim, Myoung (Majo 2012). 2010 Census Brief, The Native Hawaiian and Other Pacific Islander Population: 2010 (PDF) (Report). U.S. Census Bureau. C2010BR-12. Alirita la 26an de Oktobro, 2018.