Internacia konvencio kontraŭ drogstimulado en sporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia konvencio kontraŭ drogstimulado en sporto estas plurpartia traktato de Unesko, per kiu ŝtatoj konsentas efektivigi naciajn rimedojn por evitigi kaj elimini drogstimuladon en sporto.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Ŝtatoj, kiuj konsentas al la konvencio, kunordigas siajn landajn regulojn kun la Monda Kodo Kontraŭ Drogstimulado, eldonata de la Monda Agentejo Kontraŭ Drogstimulado. Tio inkluzivas faciligi kontrolojn pri drogstimulado kaj subteni landajn testajn programojn; instigi la establon de "plej bona praktiko" en la etikedumado, merkatumado, kaj disdonado de produktoj, kiuj povas enhavi malpermesitajn substancojn; deteni financan subtenon de tiuj, kiuj faras aŭ subtenas drogstimuladon; efektivigi rimedojn kontraŭ la fabrikado kaj komerco; instigi la establon de kodoj de konduko por profesioj rilataj al sporto kaj kontraŭado de drogstimulado; kaj financi edukon kaj esploron pri drogstimulado en sporto.

Fonduso por la Elimino de Drogstimulado en Sporto[redakti | redakti fonton]

La konvencio provizoras helpilon por ke ŝtatoj kreu kaj efektivigu specifajn kontraŭ-drogstimuladajn kapablokonstruadon, edukon, kaj projektojn de politiko pere de la Fonduso por la Elimino de Drogstimulado en Sporto.[1] Establita en 2008, ĝis junio 2021 ĝi estas finance helpinta 218 landajn kaj regionajn projektojn en 108 landoj.[2]

Kreo kaj ratifado[redakti | redakti fonton]

La Ĝenerala Konferenco de Unesko aprobis la konvencion en Parizo je la 19a de oktobro 2005, kaj ĝi efektiviĝis je la 1a de februaro 2007 post ĝia ratifiko de 30 ŝtataj partioj.[1] Ĝi estas la konvencio de Unesko kun la plej rapida ritmo de ratifado, kaj je junio 2021 ĝi estas la dua plej ratifita el la konvencioj de Unesko, kun 191 ŝtatoj ratifintaj la konvencion,[1] inkluzive 189 membroŝtatojn de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj Kukinsuloj kaj Palestino.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 International Convention against Doping in Sport, Unesco. Alirita 2021-06-18.
  2. Fund for the Elimination of Doping in Sport Unesko. Alirita 2021-06-18.
  3. Ratifoj. Unesco.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo International Convention against Doping in Sport en la angla Vikipedio.