Julian Sorell Huxley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Julian Huxley)
Jump to navigation Jump to search
Julian Sorell Huxley
Hux-Oxon-72.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1887 (1887-06-22)
en Londono
Morto 14-an de februaro 1975 (1975-02-14) (87-jara)
en Londono
Tombo Golders Green Crematorium [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj angla lingvo [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater Balliol CollegeEton College [#]
Familio
Patro Leonard Huxley [#]
Patrino Mary Augusta Ward [#]
Gefratoj Aldous HuxleyAndrew Huxley [#]
Idoj Anthony Huxley [#]
Profesio
Profesio evolutionary biologist • etologiisto • verkistoprofesorofilozofo [#]
Premioj Fellow of the Royal Society • Humanisto de la Jaro • Kalinga Prize • Darwin Medal • Darwin–Wallace Medal • Frink Medal • Godman-Salvin Medal • Anisfield-Wolf Book Awards • Albert Lasker Award for Basic Medical Research [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Julian Sorell Huxley

Kavaliro Julian Sorell HUXLEY, FRS (22 Junio 1887 – 14 Februaro 1975) estis angla evoluada biologo, humanisto kaj internaciisto. Li estis la unua uzanto/elpensinto de la vorto transhumanismo.

Li estis por la natura selektado, kaj ĉefrolulo pri la evoluada sintezado en la meza 20a jarcento. Li estis la unua Ĝenerala Direktoro de Unesko, sekretario de la Zoologia Societo de Londono, kaj fondanta membro de la Monda Sovaĝviva Fonduso (World Wildlife Fund).

Huxley estis membro de la fama familio Huxley. Lia frato estis la konata verkisto Aldous Huxley, lia duonfrato Andrew Huxley estis biologo kaj ricevinto de Nobelpremio; lia patro Leonard Huxley estis verkisto kaj redaktisto; kaj lia patra avo Thomas Henry Huxley estis amiko kaj subtenanto de Charles Darwin kaj propagandanto de evoluado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]