Saltu al enhavo

Konvencio de Unesko pri la Protekto kaj Progresigo de la Diverseco de Kulturaj Esprimoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtatoj kiuj ratifikis la konvencion en blue

La Konvencio de Unesko pri la Progresigo kaj Antaŭenigo de la Diverseco de Kulturaj Esprimoj estas deviga internacia jura ilo[1] kaj konvencio de Unesko akceptita de de la Ĝenerala Konferenco de Unesko je la 20a de oktobro 2005, dum la 33a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo, Francio, je la 3a ĝis 21a de oktobro 2005. La kongreso kompletigas antaŭajn establitaĵojn de Unesko inkluzive la Universalan Deklaron de Unesko pri Kultura Diverseco de 2001. "La konvencio agnoskas la rajtojn de subskribintoj agi por protekti kaj progresigi la diversecon de kulturaj esprimoj kaj elstari devigojn al subskribintoj je kaj landaj kaj internaciaj niveloj."[2] La konvencio estas havebla en ses aŭtoritataj tekstoj: arabe, ĉine, angle, france, ruse, kaj hispane.[3]

Je oktobro 2023, 153 ŝtatoj kaj la eŭropa Unio ratifis aŭ konsentis la konvencion.[4]

La Konvencio pri la Protekto kaj Progresigo de la Diverseco de Kulturaj Esprimoj estas antaŭirinto de sep konvencioj de Unesko kiuj traktas la kvar kernaj areoj de kreema diverseco: kultura kaj natura heredaĵo, movebla kultura havaĵo, nemateriala kultura heredaĵo, kaj nuntempa kreemo.[5] Ĉi tiuj sep konvencioj de Unesko inkluzivas la Konvencion pri Universala Kopirajto (1952, reviziite je 1971), la Konvencion pri la Protekto de Kulturaj Havaĵoj Kaze de Armila Konflikto (1954/1999), la Konvencion pri la Rimedoj por Malpermesi kaj Eviti la Kontraŭleĝan Importadon, Eksportadon, kaj Transdonadon de Posedo de Kulturaj Havaĵoj (1970), la Konvencion pri la Proktekto de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj (1972), la Konvencion pri la Protekto de Submaraj Kulturaj Heredaĵoj (1972), la Konvencion pri la Sekurigo de Nematerialaj Kulturaj Heredaĵoj (2003), kaj la Konvencion pri la Protekto kaj Progresigo de la Diverseco de Kulturaj Esprimoj (2005).[5]

La Konvencio pri la Protekto kaj Progresigo de la Diverseco de Kulturaj Esprimoj traktas specifajn artikolojn en la Universala Deklaro pri Kultura Diverseco de Unesko, Artikoloj 8 ĝis 11. Ĉi tiuj artikoloj klarigas tri aferojn. Unue, la interrilaton ke identeco havas kun kulturaj varoj kaj servoj, kiujn valorojn kaj signifon oni ne konsideru kiel ekonomiaj varoj. Due, la ŝtatoj havas la respondecon protekti kaj progresigi la "diversecon de kulturaj esprimoj kaj sekurigi la liberan fluon de ideoj kaj verkaĵoj".[5] Trie, necesas internacia kunlaboro.[5]

La Konvencio estas leĝe deviga internacia interkonsento kiu certigas, ke artistoj, kulturaj profesiuloj, praktikistoj, kaj civitanoj tutmonde povas krei, produkti, disdoni, kaj ĝui multajn kulturajn varojn, servojn, kaj agadojn, inkluzive siajn proprajn.[6] Kulturaj esprimoj okaziĝas per agadoj, varoj, kaj servoj, kiuj rezultas je ekonomia kaj kultura eco. Pro ĉi tiu duflankeco, oni ne povas konsideri kulturajn esprimojn nur komercaĵoj.[5]

La ĉefa celo de la konvencio estas plifortigi la kreadon, produktadon, disdonadon, haveblecon, kaj ĝuadon de kulturaj esprimoj elsenditaj per kulturaj agadoj, varoj, kaj servoj, kun forta fokuso al disvolviĝantaj landoj.[5] La progresigo de dialogo kaj kreemo de kultura diverseco estas necesa parto de la celo atingi pacon kaj daŭrigeblan disvolviĝon.[5] La konvencio akceptiĝis responde al "kreskanta premo al landoj, ke ili rezignu sian rajton efektivigi kulturajn politikojn kaj inkluzivi ĉiujn kulturajn aferojn dum duskutoj pri internaciaj komercaj interkonsentoj."[7] "La internacia komunumo signalis la urĝecon efektivigi internacian leĝon, kiu agnoskas la apartan naturon de kulturaj varoj, servoj kaj agadoj kiel ilojn de identeco, valoroj, kaj signifo, kaj ke kvankam kulturaj varoj, servoj, kaj agadoj havas gravan ekonomian valoron, ili ne estas nur komercaĵoj aŭ konsumataj varoj kiujn oni povas trakti kiel komercaĵojn."[6]

La ĉefa celo de la konvencio estas provizori leĝe devigan internacian interkonsenton, kiu reasertas la suverenan rajton de ŝtatoj starigi kulturajn politikojn kiuj subtenas siajn kulturajn industriojn.[7] La konvencio ne deziras direkti kaj limigi kulturajn esprimojn, ĝi deziras progresigi kaj protekti ilin.[5] Agnoskante, ke la diverseco de kulturaj esprimoj estas "riĉa valoraĵo por individuoj kaj socioj, la protekto, progresigo, kaj daŭrigo de kultura diverseco estas havenda necesaĵo por daŭripova disvolviĝo por la utilo de estantaj kaj estontaj generacioj."[8] La konvencio ankaŭ difinas la vortojn kulturindustrio kaj interkultureco.[9]

Ekde la finaj 1980aj jaroj, pli kaj pli da landoj zorgis, ke "la multiĝo de komercaj interkonsentoj progresigantaj absolutan merkatan liberaligon ege pliigis la minacon kontraŭ kulturindustrio. Landoj, kiuj deziras reteni sian rajton efektivigi kulturajn politikojn, riskis aliflankiĝon kaj ne povi daŭrigi sian pozicion."[10] Civila socio havis gravan rolon en la akceptiĝon de la konvencio de 2005.[11] La Koalicio por Kultura Diverseco estis unu el la plej aktivaj organizaĵoj de civila socio en la debatoj kaj poste en la ratifa procedo de la konvencio. La organizaĵo ankaŭ laboris kune kun la registaroj de Kebekio kaj Kanado por prepari por la efektivigo de la konvencio.[12]

Civila socio havis gravan rolon en la akceptiĝon de la konvencio de 2005.[13] La Koalicio por Kultura Diverseco estis unu el la plej aktivaj organizaĵoj de civila socio en la debatoj kaj poste en la ratifa procedo de la konvencio. La organizaĵo ankaŭ laboris kune kun la registaroj de Kebekio kaj Kanado por prepari por la efektivigo de la konvencio.[14]

Por fariĝi subskribanto de la konvencio, membroŝtatoj de Unesko devas sekvi la tradician procedon: submeti la ilon de ratifiko, akcepti, aprobi aŭ aliĝi kun la Ĝenerala Direktoro de Unesko. Invititaj nemembraj ŝtatoj kaj regionaj ekonomiaj integrigaj organizaĵoj ankaŭ povas konsenti al la konvencio. La konvencio efektiviĝis je la 18a de marto 2007 post kiam ratifikis ĝin 30 ŝtatoj.

Je januaro 2020, la konvencio havas 149 subskribintojn:[15] 148 ŝtatojn kaj la eŭropan union.

Eksteraj ligoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 30 frequently asked questions concerning the Convention and Promotion of the Diversity of Cultural Expressions
  2. United Kingdom Foreign and Commonwealth Office
  3. Convention on the Protection and Promotion of the Diversity of Cultural Expressions 2005
  4. UNESCO Convention Member States
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 Ten Keys to the Convention on the Protection and Promotion of the Diversity of Cultural Expressions
  6. 6,0 6,1 UNESCO 2005 Convention
  7. 7,0 7,1 Coalition for Cultural Diversity. Arkivita el la originalo je 5 March 2016. Alirita 15 April 2011. Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2021-06-13.
  8. UNESCO Convention on the Protection and Promotion of the Diversity of Cultural Expressions, Article 2 Paragraph 6
  9. UNESCO Convention on the Protection and Promotion of the Diversity of Cultural Expressions, Article 4 Paragraph 8
  10. Coalition for Cultural Diversity. Arkivita el la originalo je 5 March 2016. Alirita 15 April 2011. Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2021-06-13.
  11. The Work of Other Institutions on a New Legal Instrument on Cultural Diversity (angle) (2015-10-12). Alirita 2020-06-18.
  12. . Governments of Canada and Quebec Meet with the Canadian Coalition for Cultural Diversity to Prepare for Implementation of the Convention (2007-02-13). Alirita 2020-06-18.
  13. The Work of Other Institutions on a New Legal Instrument on Cultural Diversity (angle) (2015-10-12). Alirita 2020-06-18.
  14. . Governments of Canada and Quebec Meet with the Canadian Coalition for Cultural Diversity to Prepare for Implementation of the Convention (2007-02-13). Alirita 2020-06-18.
  15. Conventions. Alirita 2018-02-20.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Convention on the Protection and Promotion of the Diversity of Cultural Expressions en la angla Vikipedio.