Lau Insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lau)
Lau Insularo
insularo [+]

Koordinatoj17° 50′ 0″ S, 178° 40′ 0″ O (mapo)-17.833333333333178.66666666667Koordinatoj: 17° 50′ 0″ S, 178° 40′ 0″ O (mapo)

Areo487 km² (48 700 ha) [+]
Nombro de insuloj100
Ĉefa insuloLakeba

Lau Insularo (Fiĝio)
Lau Insularo (Fiĝio)
DEC
Lau Insularo
Lau Insularo
Map
Lau Insularo
Vikimedia Komunejo:  Lau Islands [+]
vdr
Lau Insularo.

La Lau Insularo (nomata ankaŭ Lau Grupo, Orienta Grupo, Orienta Arkipelago) de Fiĝio estas situa en suda Pacifika Oceano, ĝuste oriente de la Maro Koro. El tiu ĉeno de ĉirkaŭ cento da insuloj kaj insuletoj, nur ĉirkaŭ 30 estas loĝataj, La Lau Insularo kovras areon de 188 487 km², kaj havis populacion de 10,683 je plej ĵusa censo en 2007. Dum plej el la nordaj insuloj de la Lau Grupo estas altaj insuloj de origino de vulkanoj, tiuj sudaj estas ĉefe malaltaj insuloj de karbonato.

Administre tiuj insuloj konsistigas la samnoman provincon Lau. Inter ili estas Lakeba kaj Mago.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[1] Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenaj komunumoj frontas la minacojn de la klimata ŝanĝo pere de tradicia sciaro. Tiukadre la artikolo Reveno al la insuloj Lau kun ĉiuj veloj hisitaj, de Fuluna Tikoidelaimakotu Tuimoce, temas pri la ekologiismaj konceptoj de indiĝenoj de Fiĝioj, nome pri la minacoj kiuj endanĝerigas la medion de la Pacifika Oceano kaj la nepre necesa reago fare de la indiĝenaj velboatistoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
  2. Reveno al la insuloj Lau kun ĉiuj veloj hisitaj, de Fuluna Tikoidelaimakotu Tuimoce, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝoj 28-29. Tradukis el la franca lingvo Maria Butan (Rumanujo).