UNESCO-CEPES

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UNESCO-CEPES
Komenco 21-a de septembro 1972 vd
vdr

UNESCO-CEPES (france Centre Européen pour l’Enseignement Supérieur) establiĝis je 1972 ĉe Bukareŝto, Rumanio, kiel elcentrigita oficejo por la Eŭropa Centro por Alta Eduko. La Centro fermiĝis je 2011 pro manko de mono. La centro antaŭenigis internacian kunlaboron pri alta edukado inter la membraj ŝtatoj de Unesko en centra, orienta, kaj sudorienta Eŭropo, kaj ankaŭ servis Kanadon, Usonon, kaj Israelon. Higher Education in Europe (Alta Eduko en Eŭropo), scienca eldono pri gravaj problemoj kaj tendencoj en alta eduko, estis la oficiala revuo de UNESCO-CEPES.

La sidejo de CEPES estis en Palaco Kretzulescu en Bukareŝto.

La membraj ŝtatoj de CEPES[redakti | redakti fonton]

Centra Eŭropo Orienta Eŭropo Sudorienta Eŭropo Aliaj regionoj
Aŭstrio Estonio Albanio Belgio
Ĉeĥio Latvio Bosnio kaj Hercegovino Danio
Kroatio Litovio Bulgario Finnlando
Francio Moldavio Kipro Vatikano
Germanio Ukrainio Makedonio Irlando
Hungario Montenegro Malto
Italio Turkio Nederlando
Liĥtenŝtejno Norvegio
Pollando Portugalio
Rumanio Hispanio
Serbia Svedio
Slovakio Britio
Slovenio Kanado
Svislando Usono
Israelo

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo UNESCO-CEPES en la angla Vikipedio.