Tutmondaj Geoparkoj de Unesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geopark logo.png
Geopark logoo
Monda distribuo de Geoparkoj en 2014
Global Geoparks Network members.jpg
Global Geoparks Network members

La 195 membroŝtatoj de Unesko ratifis la kreadon de nova marko, la Tutmondaj Geoparkoj de Unesko, en la 17-a de novembro 2015[1][2]. Tio montris la registaran agnoskon pri la graveco administri elstarajn geologiajn lokojn kaj pejzaĝojn per integra maniero. Ĉi tiu nova marko formaligis la rilaton inter Unesko kaj la Reto de Tutmondaj Geoparkoj (RTG), kiu ricevis neformalan subtenon de Unesko ekde 2001. La reto estis starigita por konservi la geologian heredaĵon de Tero, kaj ankaŭ antaŭenigi daŭripovecon kaj evoluigo de la koncernaj komunumoj[3]. La membroj de RTG estas geoparkoj — lokoj kie oni protektas kaj celebras geologiajn trajtojn kaj la pli larĝan heredaĵon[4].

La unuaj membroj de RTG estis anoncitaj dum la unua Internacia Konferenco pri Geoparkoj en 2004. Ekde 2015, la aliĝa kaj akcepta procedo estas difinita de la Reguloj kaj Plenumaj Gvidlinioj de la Tutmondaj Geoparkoj de Unesko[5]. En julio 2020, estis 161 Tutmondaj Geoparkoj de Unesko en 44 landoj[6][7][8]. Estas membroj en 5 el la 7 kontinentoj sed neniu nuntempe en AntarktoAŭstralazio. Rimarkinde, estas ankoraŭ (2020) neniu tutmonda geoparko en UsonoSuda Azio kaj plejparto de Afriko (krom Maroko, Tanzanio kaj Kanarioj). Ĉinio estas la lando kun la plej granda nombro de tutmondaj geoparkoj[9].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Reto de Tutmondaj Geoparkoj (RTG) (ankaŭ konata kiel la Tutmonda Reto de Naciaj Geoparkoj) estas subtenata de Unesko kaj estis starigita en 1998. Administrita de la Sekcio pri Ekologiaj kaj Teraj Sciencoj, la RTG celas disvastigadon kaj konservadon de la geologia heredaĵo de la planedo, kaj ankaŭ instigas la daŭripovecon kaj evoluigon de la koncernaj komunumoj[10][11][12]. Ekde 2015, la membroj estas oficiale nomitaj kiel Tutmondaj Geoparkoj de Unesko.[13]

La reto[redakti | redakti fonton]

La internacia reto membrigas geoparkojn — geografiaj areoj kie geologia heredaĵo estas la fokuso de loka protekto, edukado kaj evoluigo.

La geoparko, post kreado de nacia registaro, devas plenumi postulojn de Unesko[14] por partopreni en la RTG:

  • ekzisto de administra plano por soci-ekonomia evoluigo kiu estas daŭripova (prefere bazita sur agroturismo kaj geoturismo);
  • metodoj por konservado kaj plibonigado de geologia heredaĵo kaj rimedoj por instruado de Tersciencoj kaj pli ampleksaj ekologiaj aferoj;
  • komunaj proponoj de publikaj aŭtoritatoj, lokaj komunumoj kaj la privata sektoro, kiuj montras la plej bonajn praktikojn rilate al Tera heredaĵo, konservado kaj integrado kun strategioj de daŭripova evoluigo.

Taksado de la geoparkoj okazas dum dujaraj renkontiĝoj de la Komitato pri Geoparkoj, konataj kiel la Internacia Konferenco pri Geoparkoj, kiu ankaŭ respondecas pri perioda revizio de projektoj rilataj al geologia konscio. La unuaj membroj de RTG estis nomitaj dum la unua konferenco en 2004 kaj la listo kreskis ekde tiam.

Kunsidoj de la Internacia Konferenco pri Geoparkoj
Kunsidoj Jaroj Lokoj Datoj
1a 2004 Pekino, Ĉinio 27a junio – 7a julio
2a 2006 Belfasto, Unuiĝinta Reĝlando 17–21 septembro
3a 2008 Osnabrück, Germanio 22–26 junio
4a 2010 Langkawi, Malajzio 12–16 aprilo
5a 2012 Geoparko de la Vulkana Areo Unzen (Shimabara, Japanio) 12–15 majo
6a 2014 Geoparko Stonehammer (Saint John, Nov-Brunsviko, Kanado) 19–22 septembro
7a 2016 Geoparko English Riviera (Torquay, Devon, Anglio) 24–30 septembro
8a 2018 Tutmonda Geoparko de Unesko Adamello Brenta (Madonna di Campiglio, Trentino, Italio) 11–14 septembro
9a 2020 Tutmonda Geoparko de Unesko Insulo Ĉeĝu, Sud-Koreio 17–20 septembro[15]

La RTG laboras proksime kun alia projekto de Unesko, sub la Sekcio pri Ekologiaj kaj Teraj Sciencoj — la Monda Reto de Biosferaj Rezervejoj — por starigi malsamajn rimedojn por daŭripova evoluigo kaj antaŭenigo de rilatoj inter la lokaj komunumoj kaj la natura medio.

Listo laŭ kontinentoj kaj Unesko-regionoj[redakti | redakti fonton]

La suba tabelo montras la kvanton de Tutmondaj Geoparkoj de Unesko (TGU) laŭ kontinentoj kaj Unesko-regionoj, kaj ankaŭ la regionaj retoj de geoparkoj.

Listo laŭ kontinentoj kaj Unesko-regionoj
Kontinentoj Unesko-regionoj Regionaj retoj de geoparkoj Kvanto de TGU en la reto Kvanto de landoj en la reto
Afriko Afriko Afrika Reto de Geoparkoj 2 2
Azio
Azio Azio-Pacifika Reto de Geoparkoj 57 8
Oceanio
Oceanio
Eŭropo Eŭropo kaj Nordameriko Eŭropa Reto de Geoparkoj 75 26
Nordameriko 3 1
Mezameriko Latinameriko kaj Karibio Latinamerika kaj Karibia Reto de Geoparkoj 7 6
Sudameriko

Listo laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

Multaj nomoj en la suba listo aperas iomete malsamaj en malsamaj dokumentoj aŭ retejoj, precipe kie ili estis angligitaj[16]. Informoj prenitaj en la retejo de Unesko, krom aliaj referencoj[17].

Listo laŭ landoj aŭ teritorioj
Landoj aŭ Teritorioj Kontinentoj Geoparkoj Membriĝo
Aŭstrio Eŭropo Styrian Eisenwurzen 2004
Aŭstrio Eŭropo Ore of the Alps 2014
Aŭstrio / Slovenio Eŭropo Karawanken / Karavanke 2015
Belgio Eŭropo Famenne, Ardenoj[18] 2018[19]
Brazilo Sudameriko Araripe 2006
Kanado Nordameriko Cliffs of Fundy 2020[20]
Kanado Nordameriko Discovery 2020
Kanado Nordameriko Percé[21] 2018
Kanado Nordameriko Stonehammer 2010
Kanado Nordameriko Tumbler Ridge 2014
Ĉilio Sudameriko Kütralkura 2019[22]
Ĉinio Azio Alxa Desert 2009
Ĉinio Azio Arxan 2017
Ĉinio Azio Wangwushan-Daimeishan 2006
Ĉinio Azio Danxiashan 2004
Ĉinio Azio Fangshan[23] 2006
Ĉinio Azio Funiushan 2006
Ĉinio Azio Hexigten 2005
Ĉinio Azio Guangwushan-Nuoshuihe[24] 2018
Ĉinio Azio Huanggang Dabieshan[25] 2018
Ĉinio Azio Hong Kong 2011[26]
Ĉinio Azio Jiuhuashan 2019
Ĉinio Azio Huangshan 2004
Ĉinio Azio Jingpohu 2006
Ĉinio Azio Keketuohai 2017
Ĉinio Azio Leye-Fengshan 2010
Ĉinio Azio Longhushan 2007
Ĉinio Azio Lushan 2004
Ĉinio Azio Ningde 2010
Ĉinio Azio Qinling 2009
Ĉinio Azio Leiqiong 2006
Ĉinio Azio Sanqingshan, Ĝjangŝjio 2012[27]
Ĉinio Azio Shilin 2004
Ĉinio Azio Songshan 2004
Ĉinio Azio Taining 2005
Ĉinio Azio Taishan 2006
Ĉinio Azio Tianzhushan 2011
Ĉinio Azio Wudalianchi 2004
Ĉinio Azio Xiangxi 2020
Ĉinio Azio Xingwen 2005
Ĉinio Azio Yandangshan 2005
Ĉinio Azio Yimengshan 2019
Ĉinio Azio Yuntaishan 2004
Ĉinio Azio Zhangjiajie 2004
Ĉinio Azio Zhangye 2020
Ĉinio Azio Zigong 2008
Kroatio Eŭropo Papuk 2007
Kroatio Eŭropo Vis Archipelago 2019
Kipro Eŭropo Troodos 2015[28]
Ĉeĥio Eŭropo Bohemia Paradizo 2005
Danio Eŭropo Odsherred 2014
Ekvadoro Sudameriko Imbabura 2019
Finnlando Eŭropo Lauhanvuori-Hämeenkangas 2020[29]
Finnlando Eŭropo Rokua 2010
France Eŭropo Massif des Bauges 2011
Francio Eŭropo Beaujolais[30] 2018
Francio Eŭropo Causses du Quercy 2017
Francio Eŭropo Chablais 2012
Francio Eŭropo Haute Provence 2004
Francio Eŭropo Luberon 2005
Francio Eŭropo Montoj de Ardèche 2014
Germanio Eŭropo Bergstrasse-Odenwald 2004
Germanio Eŭropo TERRA.vita 2004
Germanio Eŭropo Harco, Braunschweiger Land 2005
Germanio Eŭropo Swabian Alb 2005
Germanio Eŭropo Vulkaneifel 2004
Germanio/Pollando Eŭropo Muskauer Faltenbogen / Łuk Mużakowa 2015
Grekio Eŭropo Lesvos 2004
Grekio Eŭropo Chelmos-Vouraikos 2009
Grekio Eŭropo Psiloritis 2004
Grekio Eŭropo Sitia 2015
Grekio Eŭropo Vikos-Aoos 2010
Hungario Eŭropo Bakony-Balaton 2012
Hungario/Slovakio Eŭropo Novohrad - Nograd 2010
Islando Eŭropo Katla 2011
Islando Eŭropo Reykjanes 2015
Indonezio Azio Monto Batur, Balio 2012
Indonezio Azio Rinjani Lombok[31][32] 2018
Indonezio Azio Gunung Sewu, Java 2015
Indonezio Azio Ciletuh-Palabuhanratu Geopark[33] 2018[34]
Indonezio Azio Toba Caldera[35] 2020
Irano Azio Keŝm 2017
Irlando Eŭropo Burren and Cliffs of Moher 2011
Irlando Eŭropo Copper Coast 2004
Irlando/Britio Eŭropo Marble Arch Caves 2004
Italio Eŭropo Apuanaj Alpoj 2011
Italio Eŭropo Cilento and Vallo di Diano 2010
Italio Eŭropo Madonie 2004
Italio Eŭropo Beigua 2005
Italio Eŭropo Parco Geominerario della Sardegna 2007
Italio Eŭropo Pollino 2007
Italio Eŭropo Adamello-Brenta 2008
Italio Eŭropo Rocca di Cerere 2008
Italio Eŭropo Sesia - Val Grande Geopark 2013
Italio Eŭropo Tuscan Mining Park 2010
Japanio Azio Itoigawa 2009
Japanio Azio Toya kaj Usuzan 2009
Japanio Azio Unzen Volcanic Area 2009
Japanio Azio San'in Kaigan 2010
Japanio Azio Muroto 2011
Japanio Azio Oki Islands 2013[36]
Japanio Azio Aso 2014[37]
Japanio Azio Mt. Apoi 2015
Japanio Azio Duoninsulo Izu[38] 2018
Malajzio Azio Langkawi 2007
Meksiko Nordameriko Comarca Minera, Hidalgo 2017
Meksiko Nordameriko Mixteca Alta, Oaxaca 2017
Maroko Afriko M'Goun 2014
Nederlando Eŭropo Hondsrug 2013
Nikaragvo Centra Ameriko Rio Coco 2020
Norvegio Eŭropo Gea Norvegica 2006
Norvegio Eŭropo Magma 2010
Norvegio Eŭropo Trollfjell 2019
Peruo Sudameriko Colca kaj Volcanoes de Andagua 2019
Pollando/Germanio Eŭropo Muskauer Faltenbogen / Łuk Mużakowa 2015
Portugalio Eŭropo Naturtejo da Meseta Meridional 2006
Portugalio Eŭropo/Afriko Azores 2013
Portugalio Eŭropo Arouca 2009
Portugalio Eŭropo Estrela 2020
Portugalio Eŭropo Terras de Cavaleiros 2015
Rumanio Eŭropo Hateg 2005
Rusio Azio Yangan Tau 2020
Serbio Eŭropo Đerdap (Fera Pordo) 2020
Slovakio/Hungario Eŭropo Novohrad-Nógrád 2010
Slovenio Eŭropo Idrija 2013
Slovenio/Aŭstrio Eŭropo Karawanken / Karavanke 2015
Sud-Koreio Azio Cheongsong 2017
Sud-Koreio Azio Hantangang 2020
Sud-Koreio Azio Insulo Ĉeĝu 2010
Sud-Koreio Azio Mudeungsan Area[39] 2018
Hispanio Eŭropo Geoparko de la Eŭska Marbordo 2010
Hispanio Eŭropo Natura Parko Cabo de Gata-Níjar 2006
Hispanio Eŭropo Centra Katalunio 2012
Hispanio Eŭropo Conca de Tremp-Montsec[40] 2018
Hispanio Eŭropo Montoj Courel 2019
Hispanio Eŭropo Granada 2020
Hispanio Eŭropo El Hierro 2015
Hispanio Eŭropo Las Loras 2017
Hispanio Eŭropo Maestrazgo 2020
Hispanio Eŭropo Sierra Norte de Sevilla, Andaluzio 2004
Hispanio Eŭropo Sobrarbe-Pirineos 2006
Hispanio Eŭropo Sierras Subbéticas 2006
Hispanio Eŭropo Villuercas Ibores Jara 2011
Hispanio Eŭropo Lanzarote kaj Chinijos 2015
Hispanio Eŭropo Molina & Alto Tajo 2014
Tanzanio Afriko Ngorongoro Lengai[41] 2018
Tajlando Azio Satun[42] 2018
Turkio Azio Kula-Salihli* 2013 (2020)
Britio/Irlando Eŭropo Marble Arch Caves 2004
Unuiĝinta Reĝlando Eŭropo North Pennines 2004
Unuiĝinta Reĝlando Eŭropo Forest Fawr 2005
Unuiĝinta Reĝlando Eŭropo North West Highlands 2005
Unuiĝinta Reĝlando Eŭropo English Riviera 2007
Unuiĝinta Reĝlando Eŭropo Shetland 2009
Unuiĝinta Reĝlando Eŭropo GeoMôn 2009
Unuiĝinta Reĝlando Eŭropo Black Country 2020
Urugvajo Sudameriko Grutas del Palacio 2013
Vjetnamio Azio Non nuocCao Bang[43] 2018
Vjetnamio Azio Dong Van Karsta Altebenaĵo 2010
Vjetnamio Azio Dak Nong 2020

Noto * Vulkana Geoparko Kula nomita en 2013 estis etendita kaj renomita kiel Kula Salihli en 2020.

Eksaj membroj de la RTG[redakti | redakti fonton]

Kvankam la listo kreskis jaron post jaro, kelkaj membroj eksmembriĝis ĉu pro memdecido ĉu pro decido de la Internacia Konferenco pri Geoparkoj. La marko Tutmonda Geoparko de Unesko validas dum kvar jaroj post kiam okazas taksado kaj revalidado[44].

Listo de eksaj membroj
Landoj aŭ Teritorioj Kontinentoj Geoparkoj Membriĝo Eksmembriĝo
Britio Eŭropo Lochaber 2007 2011[45]
Germanio Eŭropo Mecklenburg Glacia Aĝo Pejzaĝo 2005  ?
Aŭstralio Aŭstralazio Kanawinka ? ?
Aŭstrio Eŭropo Carnic Alpoj Geopark 2012 ?

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]