Pollino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pollino
Alteco 2 267 m
Elstareco 1715 mfd2
Geografia situo 39° 54′ N, 16° 13′ O (mapo)39.89472222222216.2175Koordinatoj: 39° 54′ N, 16° 13′ O (mapo) f3
Situo de Pollino
Information icon.svg
vdr
Monto La Mula, plej suda parto de Pollino, superrigardas la gorĝo de la rivero Rosa.

Pollino (itale Massiccio del Pollino, "montarmasivo Pollino") estas montaro de suda Italio inter la regionoj Basilikato kaj Kalabrio. Geologie ĝi apartenas al la Apeninoj.

Ĝi inkludas plurajn monto-pintoj, kiuj superas 2.000 metrojn s.m.n. alteco: Serra Dolcedorme (2.267 m), Monte Pollino (2.248 m), Serra del Prete (2.181 m), Serra delle Ciavole (2.130 m) kaj Serra di Crispo (2.054 m). Ĝia teritorio plejparte apartenas al samnoma Nacian Parkon Pollino (Pollino Geopark), la plej grandan italan nacian parkon.

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

Ne estas certa la origino de la nomo "Pollino"; Por iuj ĝi devenas de la latina pullus, (juna besto), de kiu mons Pullinus, monto de junaj bestoj. Ĉi tio derivus el la antikva kutimo konduki, ekde la fino de la printempa sezono, la bestojn paŝti sur la verdaj herbejoj de la pli altaj altebenaĵoj. Sed aliaj derivas la nomon de la latina "mons Apollineus", (monto de Apollo), probable, oni diras, ĉar Monto Pollino eble havis kultodomo por la lokaj loĝantoj de Granda Grekio.

Karsto kaj hidrografio[redakti | redakti fonton]

Monumenta skeleto de pino sur la kresto de Serra delle Ciavole.

La kalkŝtonaj rokoj formas la veran spinon de la montarmasivo. Ĉiuj plej altaj pintoj kaj la ĉefaj krestoj do forte submetiĝas al erozio kaj al fenomenoj de la karsto, kiuj kontinue forĝas ĝian aspekton. En la teritorio estas multajn kavernojn, kiel tiu de la Romito, en kiuj troviĝis grafitioj de ŝtongravuraĵoj devenantaj de la Paleolitiko, kaj kanjonoj, inter kiuj sensaciaj estas tiuj elfositaj de la torento Raganello kaj de la rivero Lao.

Aliaj gravaj karstaj fenomenoj konsistigas la dolinon nomatan "Abisso del Bifurto" - la plej profunda kaj plej impona abismo en suda Italujo, kiu malsupreniras en la profundegaĵojn de la Sellaro dum pli ol 650 metroj; la kavernoj de Serra del Gufo; la sugestiaj ebenaĵoj de Pollino, Ruggio kaj Iannace, plenaj de dolinoj. Proksime de la ĉefaj pintoj (precipe sur la pintoj de Pollino, Serra del Prete kaj Serra di Mauro), dolino, ekzistas grandegaj dolinoj, veraj kolektantoj - transportiloj de meteologiaj akvoj, kiuj helpas nutri la abundajn fontojn disigitajn tra la teritorio.

La Pollino (2.248 m) kiel ĝi aperas de la supraj herbejoj de Serra del Prete (2.181 m).

Kampoj formitaj de la miljara agado de la akvoj estas videblaj sur la pintaj areoj de la Timpa di San Lorenzo same kiel sur la spino de la Madono del Pollino. Fine, bizaraj formoj de roko ĉizita de la karsto leviĝas proksime al la ebenaĵo Iannace.

Ankaŭ la altebenaĵo nomita "Piano Ruggio" (1.500 - 1.600 metroj), sugestie metita inter Timpone della Capanna, Coppola di Paola, Serra del Prete kaj Monto Grattaculo (ĉi-lasta kun sufiĉe kurioza nomo), estas ekipita per pluraj dolinoj kiuj malhelpas la inundadon. Ideala por mallongaj ekskursoj, same kiel por skikurado, ĉi tiu agrabla loko tiel fascinis la grandan italan ŝtatiston de Trentina origino Alcide De Gasperi, ke li volis krei tie rifuĝejon, kiu nun portas lian nomon). Fontoj de karsta origino estas tiuj de Frida, en la loko Mezzana kaj tiuj de Mercure, proksime de Viggianello.


Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]