Saltu al enhavo

Zigong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zigong
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 643000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 678 899  (2010) [+]
Loĝdenso 613 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 21′ N, 104° 46′ O (mapo)29.349842104.764514Koordinatoj: 29° 21′ N, 104° 46′ O (mapo) [+]
Areo 4372,46 km² ( 437 246 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Zigong (Ĉinio)
Zigong (Ĉinio)
DEC
Situo de Zigong

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zigong [+]
vdr

Zigong, ĉine 自贡 / 自貢 estas prefektujnivela urbego, ankaŭ universitata urbo en Siĉuano, Ĉina Popola Respubliko.

La urbo estas konata, kiel urbo de salo. Tiu loknomo uziĝas ekde 1939. Tiu nomo estas kombinaĵo de ambaŭ pli malnovaj urbonomoj Ziliujing kaj Gongjing. La municipo administras ankaŭ la najbarecon.

Laŭ la stato de 2010 en la urbo Zigong vivis 2 678 899 loĝantoj sur areo de 4 372,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 613 loĝantoj/km².

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Zigong etendiĝas en baseno en norda parto de la lando.

Laŭ la enkonduka frazo Zigong havas historion nur de 1939. Pli frue la salo iĝis motoro de komerco kaj riĉaĵo por la nuna Zigong. La fervojo atingis la urbon en la 1950-aj jaroj. En la 1970-aj jaroj la urbo moderniĝis.

En tiu loko dum miljaroj oni okupiĝis pri salo, kies kvalito estis la plej bona en Ĉinio.

En Zigong dum someroj la temperaturoj atingas 40 °C. Dum vintro tio estas 15 °C.

Zigong havas plurajn kvar-bendajn aŭtovojojn kaj fervojajn liniojn.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • muzeo pri salo de 1736
  • teotrinkejo
  • malnova urbokvartalo
  • Dinosaŭro-Muzeo (自貢恐龍博物館) de 1987
  • domego (西秦会馆) de 1800
  • templo Vangje Miao (王爷庙)
  • templo Henghou Ci (桓侯祠) de 1875 por buĉistoj
  • fortikaĵo San Duo Zhai (三多寨) de 1859 fare de tri riĉaj familioj sur la pinto de kruta monto, por protekti sin kontraŭ la banditoj
  • unika Fuŝun Konfucea templo (富顺文庙) de 1044
Muzeo pri salo en Zigong

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • Angla Vikipedio