Najrobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Najrobo)
Najrobio
angle Nairobi
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nairobi
Ŝtato Kenjo Kenjo
Provinco Provinco Najrobio
Regiono Regiono Najrobio
Distrikto Distrikto Najrobio
Historia regiono Orient-Afrika Protektorato
Monto Monto Ngong
Balotejoj
Memorindaĵo Moskeo Jamia
Konstruaĵoj Internacia konf. centro, Nacia Asembleo de Kenjo, Monumento Nyayo
Riveroj Athi-Galana-Sabaki, Najrobia Rivero
Situo Najrobio
 - alteco 1 661 m s. m.
 - koordinatoj 01° 17′ 00″ S 36° 49′ 00″ O / 1.28333 °S, 36.81667 °O / -1.28333; 36.81667 (mapo)
Areo 696,0 km² (69 600 ha)
Loĝantaro 3 138 295 (2009)
Denseco 4 509,04 loĝ./km²
Naturmemorindaĵoj Forsto Karura, Parko Uhuru, Nacia parko Najrobio
Fondo 1899
Horzono OAT (UTC+3)
Telefona antaŭkodo 020
Ladurbo Kibera
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Kenjo
Situo enkadre de Kenjo
Situo enkadre de Kenjo
Mapo de Najrobio
Mapo de Najrobio
Mapo de Najrobio
Vikimedia Komunejo: Nairobi
Retpaĝo: www.nairobicity.go.ke
Map

Najrobio[1]Najrobo (svahile Nairobi [nairoɓi], angle Nairobi [naɪˈɹoʊbi]) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Kenjo. En 2005 ĝi havis 2 750 561 loĝantojn kaj areon de 150 km². Ĝi formas kun la ĉirkaŭo la Najrobian kantonon. Najrobio estas la plej loĝata urbo en Orienta Afriko, kun aktuala ĉirkaŭata loĝantaro de 3 milionoj.[2] Laŭ la censo de 2009, en la administra areo de Najrobio, loĝis 3 138 295 da loĝantoj sur 696 km².[3] Najrobio estas nune la 14a plej loĝata urbo en Afriko, inkludante la loĝantaron de ĉeurboj.

La nomo de la urbo deriviĝas de Engare Njarobje, kiu en la masaja lingvo signifas "malvarma rivero" aŭ "malvarma akvo"; tiu nomo utilas ankaŭ por la Najrobia Rivero, kiu siavice donas la nomon al la ĉefurbo. La urbo situas ĉe rivero Atjo. La urbo estas populare konata kiel "Verda Urbo en la Suno" kaj estas ĉirkaŭata de kelkaj etendaj vilaaj ĉeurboj.[4]

Najrobio estas nune unu el plej elstaraj urboj en Afriko, kaj politike kaj finance.[5] Hejmas por miloj da kenjaj negocoj kaj ĉirkaŭ 100 grandaj internaciaj kompanioj kaj organizoj, kiaj la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (MUN aŭ UNEP) kaj la ĉefa kunordigejo kaj sidejo por UN en Afriko kaj Mezoriento, la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Najrobio (UNON), kaj tiele Najrobio estas jam establita loko por negocado kaj kulturo. La Najrobia Borso (NSE) estas unu el plej grandaj en Afriko kaj la dua plej antikva en la kontinento. Ĝi estas la kvara plej granda borso en Afriko laŭ terminoj de komerca volumo, kapabla fari 10 milionoj da operacoj ĉiutage.[6]

Geografio, situo, klimato[redakti | redakti fonton]

Urba mapo
Parko apud la urbocentro
Moskeo Jamia en Najrobio
Monumento Nyayo, Centra Parko, Najrobio
Ĝirafo en Nacia parko Najrobio

La urbo estas situanta ĉe 1° 17′ S 36° 49′ O / 1.283 °S, 36.817 °O / -1.283; 36.817 (Nairobi, Kenya) (mapo) kaj okupas 696 km².

Najrobio estas situanta inter la urboj Kampala kaj Mombasa. Ĉar Najrobio estas apuda al la orienta bordo de la Kenja Rifta Valo, foje okazas malgrandaj tertremoj. La montetoj Ngong, situantaj okcidente de la urbo, estas la plej elstara geografia karaktero de la Najrobia areo. La Monto Kenja estas situanta norde de Najrobio, kaj la monto Kilimanĝaro estas al sudoriento. Ambaŭ montoj estas videblaj el Najrobio dum helaj tagoj.[7]

Najrobio situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La meza jara temperaturo estas ĉ. 19,5 , la meza jara kvanto de precipitaĵoj estas 889 mm.

La Najrobia Rivero kaj ties alfluantoj trapasas tra la Najrobia Kantono. La Nobel-premiito Wangari Maathai multe luktis por savi la indiĝena Arbaron Karura en norda Najrobio kiu estis sub minaco esti anstataŭata per loĝejaroj kaj aliaj infrastrukturoj.[8]

La okcidentaj ĉeurboj de Najrobio etendas la tutan vojon el la Kenyatta Nacia Hospitalo suden al la sidejo de UN ĉe la ĉeurbo Gigiri norde, je distanco de ĉirkaŭ 20 km. La urbo estas centritaj ĉe la City Square (urba placo), kiu situantas ĉe la Centra Negoca Distrikto. La Kenja Parlamento, la Katolika Katedralo, urbodomo kaj ĵuĝejoj, kaj la Kenyatta Internacia Konferencejo estas ĉirkaŭ la placo.

Najrobio estas dividata en serio de distriktoj, kiuj estas la jenaj Makadara, Kamukunji, Starehe, Langata, Dagoretti, Okcidentaj Teroj, Kasarani, kaj Embakasi.[9] La ĉefaj administraj dividoj de Najrobio estas Centra, Dagoretti, Embakasi, Kasarani, Kibera, Makadara, Pumwani, kaj Okcidentaj Teroj. Plej el la merkataj ĉeurboj estas situantaj ĉe okcidento kaj nord-centro de Najrobio, kie plej eŭropaj setlantoj loĝis dum la kolonia epoko.[10] Tiuj estas Karen, Langata, Lavington, Gigiri, Muthaiga, Brookside, Spring Valley, Loresho, Kilimani, Kileleshwa, Hurlingham, Runda, Kitisuru, Nyari, Kyuna, Lower Kabete, Okcidentaj Teroj kaj Highridge, kvankam Kangemi, Kawangware, kaj Dagoretti estas pli malriĉaj areoj ol tiuj kreskantaj ĉeurboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Najrobio estis fondita de britoj fine de la 1890-aj jaroj por loĝigi fervojajn laboristojn de la linio inter Mombasa kaj Ugando. Inter 1899 kaj 1905 ĝi estis provinca ĉefurbo de la brita administrantaro. En 1905 ĝi iĝis ĉefurbo de la brita "protektorato Orienta Afriko", kiu de 1920 portis la nomon "kolonio Kenjo". De 1963 ĝi estas ĉefurbo de la sendependa ŝtato Kenjo.

Post sendependeco[redakti | redakti fonton]

Najrobio en 1973. Fone kaj dekstre la Kenjatta Internacia Kunvenejo KICC.

Najrobio restis ĉefurbo de Kenjo post la sendependigo, kaj ĝia kontinue rapida kresko metis premon al la infrastrukturo de la urbo. Ofte okazis senliverigon de akvo kaj de elektro.

La 11an de Septembro 1973, la Kenjatta Internacia Kunvenejo KICC estis malfermita al la publiko. La 28-etaĝa konstruaĵo tiam estis desegnita de la norvega arkitekto Karl Henrik Nøstvik kaj de la kenjana David Mutiso. Ĝi estas la nura konstruaĵo en la urbo kiu havas havenon por helikopteroj kiu estas malferma al la publiko. El la konstruaĵoj konstruitaj en la 1970-aj jaroj, la KICC estis la plej ekologie amikema kaj kun plej medikonscia strukturo; ties ĉefa kadro estis konstruita el surloke disponeblaj materialoj, nome gruzo, sablo, cemento kaj ligno, kaj ĝi havis grandajn malfermajn spacojn kiuj ebligis naturan aerumadon kaj naturan lumon. Kuboj formis la ĉefan kunsidejon, la turo konsistis el cilindro komponita de kelkaj kuboj, kaj la amfiteatro kaj la haveno por helikopteroj similis al konusoj. La turo estis konstruita ĉirkaŭ betona kerno kaj ĝi ne havis murojn sed vitrajn fenestrojn, kiu ebligas maksimumom de natura lumo. Ĝi havis la plej grandajn halojn en orienta kaj centra Afriko.[11]

Kelkajn jarojn antaŭe, nome en 1972, la Monda Banko aprobis financon por plua ekspansio de la tiama Najrobia Flughaveno (nune Jomo Kenyatta Internacia Flughaveno), inkludante novan terminalon por internaciaj kaj naciaj pasaĝeroj, la unuan terminalon por kargo, novajn taksivojojn, aŭtoparkejojn, internajn ŝoseojn, policajn kaj fajrestingistajn staciojn, Ŝtatan Pavilionon, alterigejan kaj ŝosean lumsistemojn, sistemojn por fajrestingado kaj liverado de akvo, elektro, telekomunikado kaj akvoforigado, duoblan alirejon por pasaĝeroj, sekurecon, drenadon kaj ĉefe konstruadon de la ĉefa ŝosea alirejo al la flughaveno (Airport South Road, Flughavena Suda Vojo). La totala kosto de la projekto estis pli ol 29 milionoj da usonaj dolaroj (111.8 milionoj en dolaroj de 2013).[12] La 14an de Marto 1978, la konstruado de la terminala konstruaĵo estis finkompletigita ĉe la alia flanko de la nura ŝoseo de la flughaveno kaj inaŭgurita de la Prezidento Jomo Kenyatta malpli ol kvin monatojn antaŭ lia morto. La flughaveno estis renomita Jomo Kenyatta Internacia Flughaveno memore de la unua kenja prezidento.

La Usona Ambasadejo, tiam en la urbocentro de Najrobio, estis bombita en Aŭgusto 1998 fare de Al-Kaida kaj la Egiptia Islama Ĝihado, kiel unu el serio de atakoj al usonaj ambasadejoj. Ĝi estas nun la loko de memorparko.[13]

21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Najrobio kun Turoj Fedha, Konstruaĵo ICEA, Najrobia Safariklubo kaj Turoj de Datreveno.
Woodvale Grove, Westlands.

La 9an de Novembro 2012, Prezidento Mwai Kibaki inaŭguris la Thika Superaŭtovojo KES kiu kostis 31 mil milionoj da dolaroj. Tiu mega-projekto de Kenjo startis en 2009 kaj finiĝis en 2011. Ĝi konsistis en etendo de la kvarvoja aŭtoŝoseo ĝis okvoja, konstruante subterajn trapasejojn, havigante interŝanĝejojn ĉe la trafikcirkloj, starigante superpasejojn kaj konstruante subterajn trapasejojn por eviti trafikkongeston. La 50.4-kilometra ŝoseo estis konstruita en tri fazoj: Uhuru Aŭtoŝoseo ĝis Muthaiga Trafikcirklo; Muthaiga Trafikcirklo ĝis Kenyatta Universitato kaj Kenyatta Universitato ĝis Thika.[14]

La 31an de Majo 2017, la tiama prezidento Uhuru Kenyatta inaŭguris la Normolarĝan Fervojon (Standard Gauge Railway) kiu iras el Najrobio ĝis Mombasa kaj reen. Ĝi estis dekomence konstruita de ĉina firmao per ĉirkaŭ 90% el la totala financo el Ĉinio kaj ĉirkaŭ 10% el la registaro de Kenjo. Ankaŭ dua fazo estis konstruita kiu ligas Najvaŝon al ekzistanta vojo kaj ankaŭ al la landlimo kun Ugando.

La 11an de Aŭgusto 2020, la prezidanto de la Najrobia Kantonasembleo nome Beatrice Elachi rezignis.[15] La 21a de Decembro 2020, ĵus elektita[16] la prezidanto de la Najrobia Kantonasembleo nome Benson Mutura ĵuris sian postenon por agadi kiel Najrobia Guberniestro kvar tagojn post la antaŭa Najrobia Guberniestro nome Mike Sonko estis procesita kaj elpostenigita.[17] En la momento de la ĵuro de Mutura kiel funkcianta Najrobia Guberniestro, kies postenon li tenos dum almenaŭ 60 tagoj, Najrobio ankaŭ ne havis Deputita Guberniestron.[17]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Najrobio (svahile Chuo Kikuu cha Nairobi; angle University of Nairobi; mallongigite uonbiUoN) estas kolegia esplora universitato bazita en Najrobio. Ĝi estas la plej granda universitato en Kenjo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de la urbo kreskis per naskoj, sed precipe per almigrado kaj per pligrandigo de la teritorio. Jenaj tabeloj montras la oficialajn nombrojn.

Rubejo de Dandora - la plej granda rubejo en Orienta Afriko.
Jaro Loĝantoj
1906 11 500
1911 14 000
1921 24 300
1926 29 900
1929 32 900
1931 47 800
1939 61 300
1944 108 900
1948 119 000
1955 186 000
1957 221 700
Jaro Loĝantoj
1960 251 000
1962 266 800
1965 380 000
1969 509 300
1979 827 775
1989 1 324 570
1995 1 810 000
1999 2 143 254
2005 2 750 561
2009 3 138 369
2019 4 397 073

Najrobio spertis unu el la plej altaj kreskindicojn inter urboj de Afriko. Ekde ties fondo en 1899, Najrobio kreskiĝis ĝis iĝis la dua plej granda urbo en la mondoregiono de la Afrikaj Grandaj Lagoj, spite esti unu el plej novaj urboj en la regiono. La kreskindico de Najrobio estas de 4.1% jare.[18] Oni ĉirkaŭkalkulis, ke la loĝantaro de Najrobio atingos 5 milionojn en 2025.[19]

Tiu informo rimarkinde kongruas (r^2 = 0.9994) kun logistika kurbo de t(0) = 1900, P(0)=8500, r = 0.059 kaj K = 8,000,000. Tio sugestas kreskindicon de 2011 de 3.5% (la ĉirkaŭkalkulo fare de CIA de 4.5% estus estinta prava en 2005). Laŭ tiu kurbo, la loĝantaro de la urbo estus sub 4 milionoj en 2015, kaj atingos 5 milionojn en 2025.

Pro tiu alta kreskindico, okazigita kaj de alurba migrado kaj de altaj naskindicoj, la ekonomio devas ankoraŭ ĝisdatiĝi. Sendungado estas ĉirkaŭkalkulita je 40% ene de la urbo, ĉefe en la alt-densaj, malriĉaj areoj de la urbo, kio povas fari ilin aspekti eĉ pli densaj ol la riĉaj kvartaloj.[20]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Najrobio estas grava financa ĉefurbo de Afriko, kaj unu el la plej modernaj urboj en Afriko.
Sidejo de Banko I&M en Najrobio.

Najrobio estas hejmo de la Najrobia Borso (Nairobi Securities Exchange, NSE), unu el plej grandaj borsoj de Afriko. La NSE estis oficiale agnoskita kiel transmara borso fare de la Londona Borso (London Stock Exchange) en 1953. La Najrobia Borso estas la kvara plej granda de Afriko laŭ kriterioj de komercaj volumoj, kaj kvina plej granda de Afriko laŭ kriterioj de Merkata Kapitaligo en la procento de MEP.[21]

Najrobio estas la mondoregiona sidejo de kelkaj internaciaj kompanioj kaj organizaĵoj. En 2007, General Electric, Young & Rubicam, Google, Coca-Cola, IBM Services, kaj Cisco Systems relokigis siajn afrikajn sidejojn en la urbo.[22][23] La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Najrobio gastigas la sidejojn de la UN Mediprogramo kaj de la UN-Loĝigprogramo.

Kelkaj el plej grandaj kompanioj de Afriko havas sidejojn en Najrobio. Safaricom, entrepreno pri poŝtelefonoj kaj komunikado, nome la plej granda kompanio en Kenjo laŭ havaĵoj kaj profitgajno, havas sidejon en Najrobio; ankaŭ KenGen, kiu estas la plej granda merkato en Afriko ekster Sudafriko,[24] havas sidejon en la urbo. Kenya Airways, la kvara plej granda flugentrepeno de Afriko, uzas la instalaĵojn de la Jomo Kenyatta International Airport kiel kerno.

Najrobio aliris al la "FinTech" fenomeno kiu okazas ĉie tra la tuta mondo. Ĝi rezultis en la kreado de kelkaj teknologiaj firmaoj kiel Craft Silicon,[25] Kangai Technologies,[26] kaj Jambo Pay[27] kiuj estis en la avangardo de la altnivela teknologio,[28] la plinovigo kaj la nubbazitak komputservoj. Iliaj produktoj estas amplekse uzataj kaj havas konsiderindajn merkatajn hegemoniojn kaj ene de Kenjo kaj eksterlande.[29]

Varoj fabrikitaj en Najrobio estas teksaĵoj, vestaĵoj, konstrumaterialoj, procezitaj manĝaĵoj, trinkaĵoj kaj cigaredoj.[30][31] Kelkaj eksterlandaj kompanioj havas fabrikojn en kaj ĉe la urbo. Inter tiuj menciindas Goodyear, General Motors, Toyota Motors, kaj Coca-Cola.

Najrobio havas grandaj turisman ekonomian sektoron, kaj kiel turisma celo kaj kiel kerno por la transportado de turistoj nkaj en la lando kaj eksterlande.[32]

Centra negocdistrikto kaj konturo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Kenyatta Avenue, ĉefa strato de la CND de Najrobio
Panoramo de Kenyatta Avenue, ĉefa strato de la CND de Najrobio

Najrobio kreskiĝis ĉirkaŭ sia centra negocdistrikto (CND). Tu havas ortangulan formon, ĉirkaŭ la Aŭtoŝoseo Uhuru, Avenuo Haille Selassie kaj Avenuo Moi, kaj Universitata Aŭtoŝoseo. Ĝi enhavas multajn el la plej gravaj konstruaĵoj de Najrobio, kiel la Urbodomo kaj la Parlamentejo. Ankaŭ la urba placo estas ene de tiu perimetro.

Plej el la nuboskrapuloj en tiu regiono estas la sidejoj de negocoj kaj korporacioj, kiel la I&M kaj la Kenjatta Internacia Kunvenejo. La atako al la usona ambasadejo en 1998 okazis en tiu distrikto, kio rezultis en la konstruado de nova ambasadejo en ĉeurbo.

En 2011, la urbo estis konsiderata hejmo de ĉirkaŭ 4 milionoj da loĝantoj. Granda plibeliga projekto okazis ĉe la Centra Negoca Distrikto, dum la urbo prepariĝis kiel gastiganto de la Pintokunveno de 2006 de Afrikaj Urboj. Ikonaj konstruaĵoj kiel la Kenjatta Internacia Kunvenejo pliboniĝis per purigado kaj refarbado de siaj eksteraĵoj.[33]

La urbocentra areo aŭ centra negoca distrikto de Najrobio estas limigita sudokcidente de la Parko Uhuru kaj de la Centra Parko. La fervojo de Mombasa ĝis Kampala iras sudoriente de la distrikto.

Upper Hill[redakti | redakti fonton]

Prisma Turo en Upper Hill.

Du areoj ekster la Centra Negoca Distrikto kiuj estas vidante kreskon en kompanioj kaj oficeja spaco estas Upper Hill (Supra Monteto), kiu estas proksimume je 4 km el la Centra Negoca Distrikto kaj Westlands (Okcidentaj Teroj), je ĉirkaŭ sama distanco el la urbocentro.

Kompanioj kiuj translokiĝis el la Centra Negoca Distrikto al Upper Hill estas Citibank, kaj en 2007 Coca-Cola ekkonstruis sian sidejon por Orienta kaj Centra Afriko en Upper Hill,[34] cementante la distrikton kiel preferata loko por oficejoj en Najrobio. La plej granda oficeja disvolvigo en tiu areo estas la Turo UAP, finkompletigita en 2015 kaj oficiale malfermita por negocoj en la 4a de Julio 2016.[35] Ĝi estas 33-etaĝa turo 163 metrojn alta. Ankaŭ la Monda Banko kaj la Internacia Financa Korporacio (parto de la Mondbanka Grupo) estas en Upper Hill ĉe la the Delta Centro, ĉe Menegai Vojo. Iam ili estis en la Hill Park Building kaj CBA Building respektive (ambaŭ ankaŭ en Upper Hill), kaj antaŭ tio en la turoj View Park en la Centra Negoca Distrikto.

Por kontentigi la grandan peton de spaco en Najrobio, variaj komercaj projektoj estas konstruataj. Novaj negocejoj estas konstruataj en la urbo, kiel la ikona Nairobi Business Park.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Najrobio posedas fervojajn ligojn al Mombasa, Kisumu, Nanjuki kaj Kampalo (Ugando). Ĝia internacia flughaveno situas sud-oriente; ĝi estas nomita laŭ Jomo Kenyatta. Flughaveno Wilson estas ĝeneralaviada flughaveno pritraktanta pli malgrandajn aviadilojn, plejparte helicmovitajn.

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Najrobio, vidata el Parko Uhuru
Panoramo de Najrobio, vidata el Parko Uhuru
Panoramo de Najrobio, vidata el Westlands
Panoramo de Najrobio, vidata el Westlands

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Najrobio
  2. The World Factbook. Cia.gov. Arkivita el la originalo je 2020-08-31. Alirita 2014-05-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-08-31. Alirita 2014-10-01.
  3. Population distribution by province/district and sex: 1979-199 censuses. Kenya Central Bureau of Statistics. Arkivita el la originalo je 2009-03-14. Alirita 2009-03-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-14. Alirita 2014-10-01.
  4. . Not to be Missed: Nairobi 'Green City in the Sun'. pulseafrica.com. Arkivita el la originalo je 2007-04-28. Alirita 2007-06-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-28. Alirita 2021-08-16.
  5. Bauck.com "City Guide to Nairobi - The Green City in the Sun". Konsultita 2007-06-17
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-03. Alirita 2014-10-01.
  7. Perceptive Travel. Nairobi by Degrees. perceptivetravel.com. Alirita 2007-06-14.
  8. The East African. Karura: Are We Missing the Trees for the Forest?. nationmedia.com (2-a de novembro 1998). Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-06-14.
  9. . Councillors, Wards & Constituencies. nairobicity.org. Arkivita el la originalo je 2007-03-27. Alirita 2007-06-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-27. Alirita 2014-10-01.
  10. . Living in Nairobi. nairobicity.org. Arkivita el la originalo je 2007-03-19. Alirita 2007-06-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-19. Alirita 2014-10-01.
  11. "Our History" Arkivigite je 2019-05-13 per la retarkivo Wayback Machine, The Kenyatta International Convention Centre.
  12. Nairobi Airport Project. The World Bank. Alirita 7a de Aŭgusto 2013.
  13. United States Embassy. Quiet Memorials Mark Fourth Anniversary of Embassy Bombing. usembassy.gov. Alirita 17a de Junio 2007.[rompita ligilo]
  14. "Kibaki to officially open Sh30bn Thika superhighway", The Nation, 5a de Novembro 2012.
  15. Bonface Otieno (11a de Aŭgusto 2020) Nairobi County Speaker Beatrice Elachi resigns. Alirita 22a de Decembro 2020.
  16. Kiruga, Morris, "Kenya: Can former Nairobi governor Mike Sonko make a comeback?", The Africa Report, 22a de Decembro 2020. Kontrolita 22a de Decembro 2020.
  17. 17,0 17,1 Omulo, Collins, "Assembly Speaker Benson Mutura sworn in as Acting Nairobi Governor – VIDEO", Nairobi News, 21a de Decembro, 2020.
  18. The World Factbook. Cia.gov. Alirita 28a de Marto 2011.
  19. Oronje, Rose, "Build cities to contain population explosion", The Standard, 27a de Julio, 2005.
  20. (2007) “Land use management challenges for the city of Nairobi”, Urban Forum (en) 18 (1), p. 94–113. doi:10.1007/BF02681232. 
  21. . Live Trading commences at Nairobi Securities Exchange. millenniumit.com. Arkivita el la originalo je 3a de Novembro 2006. Alirita 28a de Junio 2007. Arkivigite je 2008-12-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-03. Alirita 2014-10-01.
  22. . General Electric moves Africa's hub to Nairobi. bdafrica.com. Arkivita el la originalo je 28a de Septembro 2007. Alirita 18a de Junio 2007.
  23. . Cisco Inaugurates East African Headquarters in Nairobi. pressmediawire.com. Arkivita el la originalo je 11a de Januaro 2009. Alirita 20a de Julio 2008.
  24. KenGen Heads Index of Africa's Top 40 Stocks. nationmedia.com. Arkivita el la originalo je 30a de Septembro 2007. Alirita 15a de Oktobro 2006. Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2022-07-04.
  25. Craft Silicon Ltd.: Private Company Information – Bloomberg. bloomberg.com. Alirita 15a de Oktobro 2016.
  26. KANGAI technologies (Nairobi, Kenya). businesslist.co.ke. Alirita 31a de Majo 2017.
  27. The 31 Year-Old Entrepreneur Who Is Challenging PayPal in Kenya. forbes.com. Alirita 14a de Aprilo 2015.
  28. SaccoTek – Your Personal Sacco Manager. saccotek.co.ke. Arkivita el la originalo je 2017-07-07. Alirita 31a de Majo 2018.
  29. Craft Silicon revenue hits Sh5bn on pay platform use – Business Daily. businessdailyafrica.com. Alirita 31a de Majo 2017.
  30. Nairobi, Kenya - Image of the Week - Earth Watching. Alirita 2020-05-24.
  31. . Kenya, Nairobi Cost of Living April 2010 (angle) (2010-06-15). Alirita 2020-05-25.
  32. Kenya tackles multi-modal upgrades to remain East Africa's transit hub (angle) (2017-05-21). Arkivita el la originalo je 2021-04-26. Alirita 2021-04-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-04-26. Alirita 2022-07-04.
  33. . The Beautification of Nairobi City Project. nairobicity.org. Arkivita el la originalo je 27a de Januaro 2007. Alirita 28a de Junio 2007. Arkivigite je 2007-01-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-27. Alirita 2022-07-04.
  34. Kenya Broadcasting Corporation. Vice president Moody Awori urges investors to market the country. kbc.co.ke. Arkivita el la originalo je 26a de Junio 2007. Alirita 28a de Junio 2007.
  35. Kenya's highest building opens for business. Alirita 2019-03-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Najrobio en retgazeto Nia Mondo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nairobi en la angla Vikipedio.