Diskuto:Najrobio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Najrob(i)o[redakti fonton]

La formo preferata de NPIV estas Najrobi/o [1]. La Reta Vortaro (laŭ stato de aprilo 2019) ne enhavas tiun urbonomon. Kaj alilingvanoj rigardus la pli longan formon kiel pli similan al la originan formon (Nairobi) el la svahila.

La kontraŭa argumento (por ia formo Najrob/o) estus ke tio eble konfuziĝas kun la duonoficiala landnoma sufikso -io. Sed aliaj urbonomoj jam havas tiun ŝajnsufikson — ekz. Konakrio (tiel literumita en NPIV). Osteologia (diskuto) 04:46, 1 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Plej forta argumento kontraŭ invento de nova alternativa esperantlingva urbonomo "Najrobo" estas, ke ĝis nun eĉ ne eblis citi unu referencon pri tio, ke la alternativa nomo estus entute uzata ekster vikipedio kaj eventuale ekster personaj notetoj de sociaj retejoj. Ĉiu esploro ĝis nun indikas, ke la alternativa nomo estus simple fantazia meminventaĵo de iu esperantisto. Se alporteblos fidindaj referencoj pri uzo de ia vorto "Najrobo" en esperantlingvaj vortaroj, gazetaro, literaturo, eblos mencii la duan vorton kiel alternativon, sed paĝo nur el la vikipediaj projektoj, kiuj estas ĉiusekunde ŝanĝeblaj per iu ajn homo, ne validas - tiel ankaŭ la mencio de kaj Najrobi/o kaj Najrob/o en la nuna Reta Vortaro (laŭ stato de marto 2024) ne konvinkas, ĉar la sola referenco pri la vorto Najrob/o tie estas vikipedio, sed en vikipedio la vorto Najrob/o estas nur teknika alidirektilo al la paĝo Najrobi/o. ThomasPusch (diskuto) 14:58, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Cetere notindas, ke la referenca vortaro esperanto-svahila de Jan Knappert el 1983 entute nur nomas la urbegon en esperanta teksto "Nairobi" (p. 14, vortaro esperanto-svahila de Jan Knappert, 1983). Do ankaŭ de tie neniu subteno por alternativa esperantlingva urbonoma propono "Najrobo". ThomasPusch (diskuto) 14:58, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kaj ankoraŭ pri la argumento ke la vokaloj i kaj o en Najrobi/o estus "ŝajnsufikso": neniel ĉiuj kombinoj de du vokaloj aŭ de du literoj tuj konsistigas sufikson aŭ ŝajnsufikson. Ekzemple rigardu la vortojn NagarioOrigamio, kiuj tute ne rilatas al geografio kaj simple hazarde havas vortradikon kun fina vokalo i kaj poste sekvas la substantiva vokalo o. Esperantistoj ĉiam faris stultetejn ŝercojn pri tio, ekzemple miskomprenigas la vorton "insekto" kun komenca afikso -in- en signifo "sekto por pli fortaj rajtoj de virinoj", sed tiaj miskomprenigoj estas tute neseriozaj... ThomasPusch (diskuto) 15:42, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@User:ThomasPusch:
> Ne estas eĉ unu funkcianta referenco pri fantazia formo "Najrobo" sen "i"
Ĉu? https://bertilow.com/lanlin/afriko.html#KE
Taylor 49 (diskuto) 21:14, 26 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@Taylor 49: Mi ne skribis, "estas eĉ unu funkcianta referenco pri", sed "ĝis nun eĉ ne eblis citi unu referencon pri" Najrobo. bertilow.com/lanlin estas valida referenco. Kaj krome ... mi antaŭ iom pli ol tri semajnoj mendis la referencan verkon "Poŝaltaso de la mondo" (Prago, 1971), baze por testi ĉu ĝi ankoraŭ aĉeteblas kaj haveblas al ĉiu en 2024. Ĝi ĵus alvenis hodiaŭ, do ankoraŭ senprobleme haveblas, kaj ĝi en mapo 29 same konfirmas la nomon "Najrobo". La punkto nur estis, ke tiuj referencoj ne estis ĝis nun, kaj per simpla guglo-serĉo mi ankaŭ ne povis havigi ilin rete. ThomasPusch (diskuto) 21:36, 26 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Vi skribis tion en vikivortaro. Sed ne gravas, problemo estas solvita. Taylor 49 (diskuto) 21:38, 26 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Senespere morta ligilo[redakti fonton]

La referencan retpaĝon • "United States Embassy. Quiet Memorials Mark Fourth Anniversary of Embassy Bombing. usembassy.gov. Alirita 17a de Junio 2007." [rompita ligilo] la Interreta Arkivo provis arkivigi entute 21 fojojn inter julio 2011 kaj majo 2023, ĉiam sensukcese. Ĝin necesas konsideri definitive morta, kaj ĉar ĝi estis angla, fremdlingva, ĝi ne malhaveblas... ThomasPusch (diskuto) 22:26, 26 mar. 2024 (UTC)[Respondi]