Glacimonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flosanta glacimonto
Kia la glacimonto povus esti sub akvo

Glacimonto estas tre granda glacia aĵo, konsistanta el glaĉerglacio, libere flosanta kaj drivanta en oceanolago. Glacimontoj estiĝas per forrompiĝo de glaĉersokloj (glacitavoloj naĝantaj en maro aŭ lago, ligitaj kun glaĉeroj aŭ glaĉerŝildoj) ekzemple en Antarkto aŭ per deidiĝo de glaĉerblokoj de glaĉerlangoj, kiuj fluas al la maro aŭ al lago.

Glacimonto drivas sur akvo. La rusa verkisto kaj sciencisto Miĥail Lomonosov estis la unua por science kompreni tion (ĉ. 1750): ĉar la denseco de glacio estas nur 0,920 kilogram per litro, dum tiu de mar-akvo estas 1,025 kg/l[1] kaj rezultiĝas ke 90 % de la volumeno de glacimonto troviĝas sub la akvosurfaco.

Flosanta glacimonto estas speco de flosglacio.

La plej granda flosglacio deiĝis en 1956 ĉe Antarkto, ĝi longis 335 km, larĝis 97 km kaj la surfaco estis 31.000 km².

Glacimontoj prezentas grandan danĝeron al ŝipoj. Plej fame, la vaporŝipo RMS Titanic trafis glacimonton 14an de aprilo, 1912, kaj rezultis pereo de la ŝipo kaj de ĉ. 1500 ŝipanoj.

Interesa fakto[redakti | redakti fonton]

Pseŭdonomo de rusa-franca esperantisto Eŭgeno Aisberg estas Glacimonto. Tiu vorto estas la traduko de lia familia nomo el la rusa.

Fontoj kaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. La eksterordinara fenomeno, ke solida materio estas malpli densa ol la sama materio en sia likva fazo, estas trafa por nur kelkaj substancoj, plej grava inter ili: H2O. Pro tio oni parolas pri la "densanomalio de akvo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]