Diskuto:Cunamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Signifo de «meteora»[redakti fonton]

Kio estas "kaŭzita de nemeteora agado"? Ene de la artikolo jes menciatas prometeoraj cunamoj, do ĉu ne tiu "nemeteora" estas eraro? Bab 08:57, 5. Jan 2005 (UTC)

Eble "de nevetera agado", do ne de vento, varmo, malvarmo, tempesto ktp? --Umberto 09:22, 5. Jan 2005 (UTC)
Vi pravas, kaj mi ŝanĝos. Laŭ la Vikipediaj Angla kaj Germana ĝi estas tia inundondo ne kaŭzita de tajdo. La verkinto ŝajne retroderivis "meteora" el "meteorologio", sed neatendite kolizias kun kosmaĵo "meteoro". Bab 10:24, 5. Jan 2005 (UTC)
Mi samopinias kun la verkinto de la origina frazo kaj trovas ĝin tute en ordo. Mi citas la Retan Vortaron:
meteoro: Ĉia atmosfera fenomeno, precipe la nekutimaj. Ekz.: fulmo, pluvo, ĉielarko.
Laŭ mia kompreno, meteoroj estas la aferoj, pri kiu okupiĝas meteorologoj. Do ĝenerale ne temas pri dekosma ŝtono. Por specife paroli pri tia afero oni diru aerolito.
--VerdLanco (diskutu) 09:42, 6. Jan 2005 (UTC)
Ho, mi ne plu samopinias kun mi mem! Nun mi samopinias kun Bab; Hieraŭ mi estis forgesinta, ke tiu artikolo en ReVo troviĝas en mia jam longa listo de korektendaĵoj en tiu vortaro!
Mi ĵus kontrolis per PIV, kiu diras:
meteoro: Luma fenomeno, kaŭzata de la renkontiĝo de ĉiela korpo — veninta el la spaco — kun la Tera atmo­sfero.
meteorologo: Meteologo.
meteologo: Spertulo pri la meteologio.
vetero: Stato de la atmo­sfero en difinita punkto k por mallonga tempo.
La klarigo de PIV ŝajnas al mi pli bona ol tiu de ReVo. Do mi aprobas la jam faritan ŝanĝon al la artikolo.
--VerdLanco (diskutu) 08:45, 7. Jan 2005 (UTC)
Ŝajne la origina signifo de "meteoro" en Esperanto estis "ĉia atmosfera fenomeno" (laŭ diskuto en la diskutlisto Revuloj dum majo 2005), kaj ŝajne tiu difino neniam estis oficiale ŝanĝata al la pli moderna signifo "brulanta kosmoŝtono". Do kelkaj opinias, ke PIV eraras pri la senco de tiu vorto.
(Mi opinias, ke Esperanto estas vivanta lingvo, kaj la signifoj de vortoj povas ŝanĝiĝi.)
--VerdLanco\(diskutu) 12:22, 27. Maj 2005 (UTC)