Magia realismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Magia realismo estas latinamerika literatura movado ĉefe manisfestiĝinta per la genro rakontado (kiu inkluzivas romanojn kaj novelojn, kaj do prozon). Kiel stilo (kaj etoso) magia realismo estas frato aŭ "kvazaŭĝemelo" de la tielnomata miriga realismo. Kompreneble, ankaŭ troviĝas poetoj en la magia realismo, sed ĝi ĉefe manifestiĝas en rakontado. La plej konata reprezentanto de la magia realismo estas Gabriel García Márquez; tiu de la miriga realismo estas Alejo Carpentier. En Flandrio ekzemplo estas la verkisto Johan Daisne. En Germanio ekzemlop estas la verkisto Ernst Jünger. Resume, magia realismo estas literatura movado kiu ĉefe entenis rakontistojn.

Aliflanke, oni ne devas redukti la magian realismon al stilo, ĉar temis, interalie, pri kunfandiĝo de formo kaj senco de la tekstoj, kaj per destrukturigo de la formo de la romano (eksplodo de linieco, ekzemple), kaj per forviŝado de limoj inter realo kaj fantazio (magio), kio produktis konfuzon aŭ miron en la leganto pro repensado de la funkcio kaj senco de literatura mimetismo (tradicia koncepto de literaturo: imitado de la realeco). Do, magia realismo estas kaj stilo, kaj etoso, kaj ankaŭ literatura movado (prave aŭ ne prave multaj latinamerikaj verkistoj estis konsiderataj kultivantoj de la magia realismo nur pro generacia kaj geografia aparteneco; tial, tiu ĉi termino ankaŭ priskribas latinamerikajn verkistojn de la literatura eksplodo de la 1960-aj jaroj, sendepende de la literaturaj konceptoj en iliaj verkoj), kaj literatura temaro alfrontata de latinamerikaj verkistoj dum granda parto de la dua duono de la dudeka jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]