Provinco Korunjo
La Provinco Korunjo aŭ Koruno (galege kaj oficiale A Coruña) troviĝas en la nordoriento de Hispanio, kaj ĝi apartenas al la Aŭtonoma Komunumo Galegio. Ĝi estas el la aŭtonoma komunulo (regiono) la provinco plej loĝata, kies ĉefurbo estas Korunjo (aŭ Koruno). Ĝi limas norde kaj okcidente kun la Atlantiko, oriente kun la provinco Lugo kaj sude kun la provinco Pontevedro.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Plej loĝataj municipoj (2007)[1] | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Pozicio | Municipo | Loĝantaro | |||||
1ª | Korunjo | 245.164 | |||||
2ª | Santiago de Compostela | 93.712 | |||||
3ª | Ferrol | 75.181 | |||||
4ª | Narón | 36.245 | |||||
5ª | Oleiros | 31.694 | |||||
6ª | Carballo | 30.091 | |||||
7ª | Arteixo | 27.713 | |||||
8ª | Ribeira | 27.181 | |||||
9ª | Culleredo | 26.707 | |||||
10ª | Ames | 24.553 | |||||
11ª | Cambre | 22.513 |
La provinco Korunjo havas 1.139.121 loĝantojn (2008), la plej loĝata provinco de Galegio. Ĉ. 36,5% el ili loĝas en unu el la tri plej grandaj municipoj de la provinco (Korunjo, Santiago kaj Ferrol).
Regionoj[redakti | redakti fonton]
Komarkoj de la provinco Korunjo | ||
Graveco[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas la plej grava el la kvar provincoj de Galegio pro loĝantaro, pro riĉeco, pro kultura historio (pilgrimadoj al Santiago), pro kultura aktualo (Universitato de Santiago), pro la regiona ĉefurbo (denove Santiago), pro la historia rilato al Ameriko (19a kaj 20a jarcentoj) ktp. Ĝi estas ankaŭ la plej nordokcidenta kaj plej situpreta al la maro.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retpaĝo de Korunjo
- Retpaĝaro de la Universitato de Korunjo Arkivigite je 2010-08-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Retpaĝo pri Turismo en Galegio
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Fonto: Censo a 01-01-2007 de la Nacia Instituto de Statistiko (Hispanio). Series de población de los municipios de España Arkivigite je 2010-04-18 per la retarkivo Wayback Machine