Mistralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deveno de la Mistralo

La mistralo (okcitan-provence: mistrau; okcitan-langvedoke: mistral; katalune: mestral; korsike: maestrale) estas denordokcidenta vento, kiu trablovas la mediteranean marbordon de Francio. Ĝi estas freŝa aŭ malvarma vento, ofte fortega, kiu troveblas en la norda parto de la okcidenta mediteranea baseno. Plej ofte ĝin akompanas seka kaj tre suna vetero. Ĝi estas grava ero de la klimato de la sudfranca regiono Provenco.

Mistralo povas blovi je pli ol 90 km/h, ĉefe en la rodana valo pro la kuvefiko de la Centra Masivo kaj de la Alpoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]