Bimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kvin fratoj Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo; dekstre, la komuna edzino, Draŭpadio. Foto de altreliefo en templo en Deogarh.
Bimo
legenda figuro
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Patro Panduo
Patrino Kunti
Gefratoj Arĵuno • Karna • JudiŝtiroNakuloSahadevo
Edzo/Edzino Hidimba • Draŭpadi
Infanoj Gatotkaĉo • Sutasoma
vdr

BimoBhima estas rolulo de la Mahabarato (religia eposa teksto de la 3-a jarcento a.n.e.). Li estis la dua el la kvin fratoj Pandavoj (‘filoj de [la reĝo] Panduo’ kaj la reĝino Kuntio). Li distingiĝis el siaj fratoj pro sia enorma alto kaj forto. Tiu legenda fortego estas troigita laŭlonge de la tuta verko. Ekzemple oni diras, ke li havis la forton de mil elefantoj.

La nomoj de la kvin fratoj estas Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo. Ĉiuj kvin fratoj estis edziĝintaj al la sama virino, nome Draŭpadio. Kune, la fratoj luktis kaj venkis en granda milito kontraŭ siaj kuzoj la Kaŭravoj, kio iĝis konata kiel Milito de Kurukŝetro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Chakravarti V. Narasimhan; The Mahabharata. Columbia University Press, 1965.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • The Mahābhārata de Vyasa, tradukita el sanskrito en anglan fare de Kisari Mohan Ganguli kaj publikigita rete ĉe sacred-texts.com.