Ventumilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dancistinoj de Flamenko kun ventumiloj
Infanino kun ventumilo, Pierre-Auguste Renoir.
Japana ventumilo

Ventumilo estas proksimume folioforma ilo, kiun oni uzas por produkti freŝigan venteton per mana tien-reen-movo. Ventumilo konsistas el du partoj: maldika materio (kiel tolaĵo, paperoplumo) kaj faldeblaj bastonetoj.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Kiam varmas, ŝvito algluas al la haŭto kaj formas filmon de malseka aero kiu malhelpas transpiradon. Ventumilo, same kiel ventolilo, movigas la aeron kaj forigas la filmon, tiele ŝvito povas vaporiĝi kaj oni povas refreŝiĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Altaj ventumiloj estis uzitaj en antikvecoj kaj egipta kaj azia laŭ pentraĵoj el 19a dinastio egipta, sed tamen nur por ceremonioj. Grekoj adoptis ventumilon por hejma uzado ekde 5a jarcento a.K. Kaj ili estis imititaj de etruskoj kaj romianoj, kaj de tie alpaŝis al la mezepoko. Estis ventumiloj de diversaj formoj kaj materialoj, ĉefe tolaĵoj kaj plumoj.

Faldebla ventumilo estis inventata en Ĉinio en la 7a jarcento laŭ ekzemplo de flugilo de vesperto. En Eŭropo ĝi estis konata ekde fino de 15a jarcento, kiam portugalaj marŝipistoj alportis ilin ekde Ĉinio. Rapide populariĝis tra la tuta Eŭropo, unue por altrangaj damoj, poste por la tuta socio. En la 17a jarcento adoptis la aktualan formon kaj pli kaj pli aldonis ornamaĵojn ĉiuspecajn.

En la 18a jarcento instaliĝis en Hispanio la franca manartisto Eŭgenio Prost sub protektado de grafo Floridablanca kaj de tiam Hispanio estis unu el la ĉefaj produktantoj kune kun Francio kaj Italio. Tiame ventumilo estis ilo uzata same de virinoj kiel de viroj, kiuj kunportis etajn poŝventumilojn. Tamen komence de la 20a jarcento estis uzata preskaŭ nur de virinoj ĝis la fino de tiu jarcento, kiam viro reekuzis ilin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faldita kaj malfermita ventumiloj