Polusa glacikovro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Polusa kaloto)
Polusa glacikovro ĉe Marso, vidita per la Kosmoteleskopo Hubble.

Polusa glacikovro, polusa glacikovrejo aŭ pli simple polusa kovro estas alt-latituda regiono de planedo, nana planedo, aŭ natura satelito kiu estas kovrita per glacio.[1]

Ne estas postuloj pri grando aŭ kompono de glaciejo por esti terminigita kiel polusa glacikovro, nek ajna geologia postulo por ke ĝi estu sur tero; nur ke ĝi estu korpo de solida materialo en la polusa regiono. Tio okazigas ke la termino "polusa glacikovro" estas kvazaŭ misnomo, ĉar la termino glacikovro mem estas aplikata pli mallarĝe al korpoj kiuj estas sur tero, kaj kovras malpli ol 50,000 km²: pli grandaj korpoj estas referencataj kiel glacitavoloj.

La kompono de glacio varias. Por ekzemplo, la polusaj kovroj de Tero estas ĉefe akva glacio, dum la polusaj kovroj de Marso estas miksaĵo de solida karbondioksido kaj akva glacio.

Polusaj glacikovroj formiĝas ĉar alt-latitudaj regionoj ricevas malpli da energio en la formo de radiado el la Suno ol la ekvatoraj regionoj, rezulte en pli malaltaj surfacaj temperaturoj.

La polusaj kovroj de la Tero ŝanĝiĝis spektakle dum la lastaj 12,000 jaroj. Variadoj laŭ sezonoj ĉe la glacikovroj okazas pro la varia sunenergia sorbado ĉar la planedo aŭ luno ĉirkaŭas la Sunon. Aldone, en geologiaj temposkaloj, la glacitavoloj povas pliiĝi aŭ malpliiĝi pro variado de la klimato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The National Snow and Ice Data Center Glossary. Arkivita el la originalo je 2009-07-10. Alirita 2016-05-29.