Hesperia epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfrapaj vulkanoj en foto el orbitilo Viking de fendaj krestoj en Hesperia Planum. Nordo estas supre maldekstre. Bildo estas ĉirkaŭ 107 km.[1]
Olympus Mons estis ekformita en la Hesperia epoko.

Hesperia estas geologia sistemo kaj tempoperiodo sur la planedo Marso karakterizita per ampleksa vulkaneca aktiveco kaj katastrofaj inundoj kiuj ĉizis enormajn elfluajn kanalojn tra la planeda surfaco. Hesperia estis intermeza kaj transira periodo de la Marsa historio. Dum la Hesperia, Mars ŝanĝiĝis el pli malseka kaj eble pli varma mondo de la Noaa epoko al la seka, malvarma, kaj polvoplena planedo vidata nuntempe.[2] La absolute aĝo de la Hesperia Periodo estas necerta. La komenco de la periodo sekvis la finon de la malfrua forta bombardado[3] kaj probable korespondas al la starto de la luna malfrua Imbria periodo,[4][5] antaŭ ĉirkaŭ 3 700 milionoj da jaroj (Mya). La fino de la Hesperia Periodo estas multe pli necerta kaj povus gami el 3200 ĝis 2000 Mya,[6] kaj 3000 Mya estas pli ofte citata. La Hesperia Periodo estas iom koincida kun la frua Arkeano, nome Eono de la Tero.[3]

Ĉe la malpliiĝo de fortaj frapoj fine de la Noaa epoko, vulkaneco estis la ĉefa geologia procezo sur Marso, kio produktis ampleksajn ebenaĵojn de tavoloj el bazalto kaj grandajn vulkanajn konstruaĵojn.[7] Ĉe Hesperia epoko, ĉiuj el la grandaj ŝildaj vulkanoj en Marso, kiel Olympus Mons, ekformiĝis.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boyce, 2008, p. 89.
  2. Hartmann, 2003, pp. 33–34.
  3. 3,0 3,1 (2010) “Geologic history of Mars”, Earth and Planetary Science Letters 294 (3–4), p. 185–203. doi:10.1016/j.epsl.2009.06.042. 
  4. (1986) “The stratigraphy of Mars”, Journal of Geophysical Research 91 (B13), p. E139–E158. doi:10.1029/JB091iB13p0E139. 
  5. (2001) “Cratering Chronology and the Evolution of Mars”, Space Science Reviews 96, p. 165–194. doi:10.1023/A:1011945222010. 
  6. (2005) “Martian cratering 8: Isochron refinement and the chronology of Mars”, Icarus 174, p. 294–320. doi:10.1016/j.icarus.2004.11.023. 
  7. Greeley, R.; Spudis, P. D. (1981). "Volcanism on Mars". Reviews of Geophysics. 19 (1): 13–41. doi:10.1029/RG019i001p00013.
  8. Werner, S. C. (2009). "The global martian volcanic evolutionary history". Icarus. 201 (1): 44–68. doi:10.1016/j.icarus.2008.12.019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]