Absoluta kronologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La absoluta kronologio estas faktermino de la arkeologio. Ĝi signifas, kontraŭe al la relativa kronologio, kronologion rilatantan al kalendaro.

La relativa kronologio respondas la demandon, ĉu certa objekto estas antaŭa aŭ posta ol alia. La absoluta kronologio respondas la demandon, el kiu jarcento antaŭ aŭ post la naskiĝo de Kristo iu objekto datiĝas (Oscar Montelius).

Metodoj, kiuj transformas relativan kronologion en absolutan kronologion, estas ekzemple la rilatigo al historie dateblaj eventoj (ekzemple en la kazo de Pompeji aŭ de la tombo de Kilderiko la 1-a), la permonera datado, la dendrokronologio aŭ, kun certa ebla devio, la radiokarbonmetodo.