Egido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La egido de Lemnia Atena de Fidiaso, reprezentita ĉe la Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin.

En la Helena mitologio, la Egido (αἰγίς = aigis) estas magia armilo havata de Atena aŭ de Zeŭso, kaj simbolo de la dia suverena povo.

Mito[redakti | redakti fonton]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Etimologie, ĝia signifo estas "Kapra haŭto", kiu pensigas pri ŝildo tegata per kapra haŭto. Laŭ la romia aŭtoro Gaius Julius Hyginus (-64 - 17) estus la haŭto de la kaprino Amaltejo. Por Homero, estas ŝildo forĝita de Hefesto. Por Eŭripido estus kiraso kovrata per la haŭto de Gorgono, kiun Atena mortigis dum la Gigantomakio[1]. Sed ankaŭ povus esti la haŭto de la giganto Pallas, ankaŭ mortigita kaj senhaŭtigita de Atena dum la sama batalo.

Laŭ Francisko Azorín Egiso estas Protektilo formita per haŭto de kaprino ornamita de la Medusa kapo, uzata kiel atributo de Zeŭso k. de Minerva.[2] Kaj li indikas etimologion el greka aigis, el aix, aigos (kapro), kaj de tie la latina aegis, aegidis.[3]

Kvankam, en la Epopeoj, la egido estas la ĉefa atributo de Zeŭso, li estas malofte figurata kun ĝi en la artaĵoj. En la klasika epoko (5-a kaj 4-a jarcentoj a.K.), la egido estas bildata kiel kiraso ornamita per kapra haŭto, surmatita de Atena; laŭ Esĥilo, estas nur haŭto, ĉar la diino povas etendi ĝin kiel velon, por esti portata de la ventoj.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Skuante la egidon, Zeŭso estigas fulmojn kaj tondron, timigante la mortemulojn. Atena uzas ĝin pli por kuraĝigi ol timigi. Ŝi tiel protektas Aĥilon[4] , kiam li atakas la Trojanojn, dum ke la Grekoj rekuperas la korpon de Patroklo, aŭ kuraĝigas Heraklon, kiam li alfontas Ciknos.

Simbolo[redakti | redakti fonton]

La Egido restis, dum antikva epoko, simbolo de dia protekto. La romiaj imperiestroj estas ofte figurataj kun, kiel amuleto sur la brusto, miniatura ŝildo ornamita de meduza kapo.

Nuntempe, Egido signifas "protektado fare de potenculo aŭ potenca regno".

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Batalo kontraŭ la Gigantoj
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 63.
  3. Azorín, samloke.
  4. Iliado (dekoka kanto, 203-204).