Noachis Terra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noachis Terra
altaĵo • terra [+]
Koordinatoj50° 24′ 36″ S, 5° 9′ 36″ U -50.41-5.16Koordinatoj: 50° 24′ 36″ S, 5° 9′ 36″ U [+]
Vikimedia Komunejo:  Noachis Terra [+]
vdr
Noachis Terra en flava koloro, malsupre dekstre.

Noachis Terra ("Lando de Noa") estas etenda suda teramaso (terra) de la planedo Marso. Ĝi kuŝas okcidente de la giganta Hellas alfrapbaseno, iom inter latitudoj −20° kaj −80° kaj longitudoj 30° okcidente kaj 30° oriente, centrita sur 45°S 350°Or. Ĝi estas en la Noachis kvarangulo.

La termino "Noaa epoko" estis derivita el tiu regiono. Noa-epokaj terenoj en Marso estas unuarangaj dezirataj surterigejoj por kosmoŝipoj por serĉi fosilian pruvaron de vivo.[1][2]

Veterdisfalo de surfacaj rokoj produktis diversecon de argilaj mineraloj (filosilikatoj) kiuj formiĝis sub kemiaj kondiĉoj kondukaj al mikrobia vivo.[3][4] Ĉi-epokaj regionoj aparte riĉas je grandaj alfrapaj krateroj. La vulkana altebenaĵo Tharsis supozeble formiĝis dum tiu ĉi periodo kaj spertis abundajn inundojn de likva akvo dum la lasta parto de la epoko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grotzinger, J (2009). “Beyond Water on Mars”, Nature Geoscience 2 (4), p. 231–233. doi:10.1038/ngeo480. 
  2. (2010) “The Science Process for Selecting the Landing Site for the 2011 Mars Science Laboratory”, Planet. Space Sci. 59 (11–12), p. 1114–1127. doi:10.1016/j.pss.2010.06.016.  Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-29. Alirita 2021-07-31.
  3. (2006) “Global Mineralogical and Aqueous Mars History Derived from OMEGA/Mars Express Data”, Science 312 (5772), p. 400–404. doi:10.1126/science.1122659. 
  4. (2008) “Phyllosilicate Diversity and Past Aqueous Activity Revealed at Mawrth Vallis, Mars”, Science 321 (5890), p. 830–833. doi:10.1126/science.1159699. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]