Mars 3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mars 3.

Mars 3 estis robota kosmoveturilo de soveta Mars programo al Marso, lanĉita la 28an de Majo, 1971, naŭ tagojn post ties ĝemela kosmoveturilo Mars 2. Tiuj klopodoj estis identaj robotaj kosmoveturiloj lanĉitaj per raketoj Proton-K kun supra etaĝo Blok D, ĉiuj konsistanta el orbitilo kaj el ligita surterigilo. Post la surterigilo Mars 2 koliziis kontraŭ la Marsa surfaco, la surterigilo Mars 3 iĝis la unua kosmoveturilo kiu atingos mildan surterigon sur Marso, la 2an de Decembro, 1971. Ĝi paneis 110 sekundojn post surterigo, elsendinta nur unu grizan foton sen detaloj.[1] La orbitiloj Mars 2 kaj Mars 3 plue ĉirkaŭis Marson kaj elsendis fotojn reen al la Tero dum aliaj ok monatoj.

Teknikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lanĉomomento:
    • Mars 3: 28a de Majo, 1971 je 15:26:30 UTC
  • Lanĉomaso (inklude brulaĵon):
    • Kombine: 4,650 kg
    • Orbitilo: 3,440 kg
    • Surterigilo: 1,210 kg
  • Orbite seka maso: 2,265 kg
  • Dimensioj: 4.1 m alta, 2 m larĝa (5.9 m larĝa kun sunpaneloj deplojitaj)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Perminov, V.G. (Julio 1999). The Difficult Road to Mars - A Brief History of Mars Exploration in the Soviet Union. NASA Headquarters History Division. pp. 34–60. ISBN 0-16-058859-6.