Deneb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Denebo)
Deneb en la konstelacio Cigno.
Deneb estas la plej brila stelo en la konstelacio Cigno (tie en la pinto, kiel vosto de cigno fluganta al la Tero).

Deneb (aŭ Denebo) estas unua-magnituda stelo en la konstelacio Cigno. Deneb estas unu el la vertoj de la stelfiguro konata kiel Somera trilatero kaj la "kapo" de la Norda Kruco. Ĝi estas la plej brila stelo en Cigno kaj la 19a plej brila stelo en la nokta ĉielo, kun averaĝa ŝajna magnitudo de +1.25. Blublanka supergiganta, Deneb rivalas kun Riĝelo kiel la plej luma unua-magnituda stelo. Tamen, ties distanco, kaj tiel ties vera lumeco, estas malmulte konata; ties vera lumeco estas iom inter 55 000 kaj 196 000 fojojn tiu de la Suno. Ties Bayer-nomo estas α Cygni, kio estas latinigita al Alpha Cygni, mallongige al Alpha Cygα Cyg. La nomo Deneb derivas el la araba lingvo, kaj signifas "vosto".

La norda poluso de Marso indikas al la meza punkto de la linio kiu konektas Deneb kaj la stelon Alderamin.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barlow, N. G. (2008). Mars: An introduction to its interior, surface and atmosphere. Cambridge University Press. p. 21. ISBN 978-0-521-85226-5.