Amazona epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amazonis Planitia en blua koloro, plej supre kaj maldekstre.

La Amazona epoko (laŭ la nomo de la Amazonis Planitia) estas geologia sistemo kaj frua tempoperiodo sur la planedo Marso kiu daŭris ekde antaŭ ĉirkaŭ 3 miliardoj da jaroj ĝis nun. Ĝi estas karakterizita per malaltaj indicoj de alfrapoj de meteoritoj kaj asteroidoj kaj per malvarmaj, hiperaridaj kondiĉoj ege similaj al tiuj de la nuntempa Marso.[1][2] La transiro el la antaŭa Hesperia epoko estas iom malbone difinita. La Amazona estas konsiderita kiel komencinta antaŭ ĉirkaŭ 3 mil milionoj da jaroj, kvankam gameraroj pri tiu dato estas tre grandaj (~500 milionoj da jaroj).[3] La epoko estas foje subdividata en Frua, Meza kaj Malfrua Amazona. La Amazona epoko pluas ĝis nun.

La Amazona epoko estis dominata de la kreado de alfrapaj krateroj kaj de venta erozio kun pliiĝanta izola vulkanismo okazanta en Tharsis kaj Cerberus Fossae, inklude signojn de aktiveco tiom ĵusaj kiom ĝis antaŭ dekoj da miloj de jaroj en la laste menciita[4] kaj en la pasintaj kelkaj milionoj da jaroj en Olympus Mons, kio sugestas, ke tio povas esti ankoraŭ aktiva sed dormanta en la nuntempo.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tanaka, K.L. (1986). The Stratigraphy of Mars. J. Geophys. Res., Seventeenth Lunar and Planetary Science Conference Part 1, 91(B13), E139–E158.
  2. Carr, M.H. (2006), The Surface of Mars. Cambridge Planetary Science Series, Cambridge University Press.
  3. Werner, S. C., kaj K. L. Tanaka (2011), Redefinition of the crater-density and absolute-age boundaries for the chronostratigraphic system of Mars, Icarus, 215(2), 603–607, doi:10.1016/j.icarus.2011.07.024.
  4. Horvath, David G.; et al. (11 November 2020). "Evidence for geologically recent explosive volcanism in Elysium Planitia, Mars". arXiv:2011.05956v1 [astro-ph.EP].
  5. Martel, Linda M. V. (2005-01-31). "Recent Activity on Mars: Fire and Ice". Planetary Science Research Discoveries. Alirita la 31an de Julio 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]