Topeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Topeko
Topeka, Kansas.JPG

Flago

Flago
Administrado
Retpaĝaro www.topeka.org [+]
Demografio
Loĝantaro 127 473  (2010) [+]
Loĝdenso 801 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 3′ N, 95° 41′ U39.04833-95.67804Koordinatoj: 39° 3′ N, 95° 41′ U [+]
Alto 288 m [+]
Areo 159,21 km² (15 921 ha) [+]
Situo de Topeko en Kansaso
Situo de Topeko en Usono
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Topeka, Kansas [+]
v  d  r
Information icon.svg

Topeko (angle Topeka) estas urbego, la ĉefurbo de la usona ŝtato de Kansaso, kaj ankaŭ la ĉefurbo de Kantono Shawnee. Ĝi estas la ĉefa urbo en urbaro de Topeko.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Topeko

Topeko situas sur montetaro laŭ Kansaso (rivero) en la meza landparto de Usono, en la nordorienta parto de la subŝtato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Topeko unuafoje menciiĝis en 1826. En la 1840-aj jaroj en tiu loko pramo ekfunkciis. Topeko estis fondita en 1854, ĝi urbiĝis post 3 jaroj. En la sekva jardeko Topeko fariĝis komerca nabo, en la rivero jam vaporŝipoj trafikis. La urbo estis grava sklava fuĝotrairejo al la libereco. En 1869 la unua trajno alvenis. En 1966 granda ŝtormo trafis la urbon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Topeko aŭtovojoj kuras al Kansasurbo (Kansaso), Wichita (Kansaso) kaj Koloradio. En la proksimo 2 flughavenoj funkcias. La urbego estas nodo de fervojoj, ene de la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Topeko situas en limoj de mediteranea klimato kaj kontinenta klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 7-19 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 32 °C, rekorde 46 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe -7 °C. Jare pluvas po 926 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (vintre ankaŭ neĝas). La pluvo kulminas en junio kaj malkulminas januare.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapitolio de Topeko

Nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Tri ŝipoj de la Usona Mararmeo estis nomitaj USS Topeka en honoro de la grandurbo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de Wiki-Trans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio