Kastorokaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kastorokaŭdo, nome Castorocauda, estas formortinta, duon-akveca, supraĵe kastoro-forma genro de dokodontaj Mamuloformaj kun nur unu specio, nome C. lutrasimilis. Ĝi estas parto de la Yanliao Biota, trovita ĉe Daohugou en Interna Mongolio, Ĉinio, datitaj el la Meza ĝis la Fina Ĵurasio. Ĝi estis parto de eksploda radiado en Meza Ĵurasio de Mamuloformaj kiuj translokiĝis al diversaj habitatoj kaj niĉoj. Ties malkovro en 2006, kun la malkovro de aliaj raraj Mamuloformaj, malpravigis la antaŭan hipotezon de Mamuloformaj restantaj evolucie stagnantaj ĝis la formorto de la dinosaŭroj.

Kun pezo de ĉirkaŭkalkulitaj 500–800 g, Castorocauda estas la plej granda konata mamuloforma el la Ĵurasio. Ĝi estas la plej frua konata mamulformulo kun akvadapto aŭ felo. Ĝi estis adaptita ankaŭ por elfosado, kaj ties dentoj estas similaj al tiuj de fokoj kaj balenoj de Eoceno, kolektive sugestante, ke ĝi kondutis simile al la nuntempa ornitorinko kaj riveraj lutroj kaj manĝis ĉefe fiŝojn. Ĝi vivis en malseka, laŭsezona, malvarmeta medio de modera klimato – kiu eble havis averaĝan temperaturon ne superan al 15 °C – kun salamandroj, pterosaŭroj, birdecaj dinosaŭroj, kaj aliaj Mamuloformaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]