3-a de aprilo
(Alidirektita el 3-an de aprilo)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 3-a de aprilo estas la 93-a tago de la jaro(la 94-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 272 tagoj restas.
Je la 3-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 1043: Eduardo la Konfesanto kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1254: En Buda estis subskribita packontrakto inter reĝo de Hungario Béla la 4-a kaj reĝo de Ĉeĥio Přemysl Otakar la 2-a
- 1347: Dekreto de la reĝo de Ĉeĥio Krolo la 4-a pri konstruo de la Nova Urbo de Prago - la plej granda urboplanado en mezepoko
- 1493: Kristoforo Kolumbo alvenis en triumfa marŝo al reĝa kortego en Barcelono, por raporti al gereĝoj Fernando la 2-a kaj Isabel la 1-a pri sia unua ekspedicio al Nova Mondo
- 1507: Marteno Lutero ordiniĝis
- 1702: Granda Nordia Milito: litova armeo entreprenis sensukcesan provon rekonkeri aneksitan de svedoj Vilnon
- 1764: Jozefo la 2-a kroniĝis kiel romgermana reĝo
- 1800: En preĝejo en Norrköping Gustavo la 4-a Adolfo kroniĝis kiel reĝo de Svedio
- 1802: Pollando: Izabela Branicka vendis Bjalistokon al prusaj regopovoj kontraŭ 270 mil talerojn
- 1814: Konservisma Senato voĉdonis pri faligo de Napoleono Bonaparte
- 1833: En Frankfurto ĉe Majno oni fiaskigis provon revoluciigi Germanan Federacion
- 1860: Ekfunkciis Poneo-Ekspreso, la usona transkontinenta poŝtservo, de Misurio ĝis Sakramento en Kalifornio
- 1867: Malkovro de la kometo Tempel 1
- 1872: Kanada astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Alteo
- 1881: En forta tertremo sur greka insulo Ĥio pereis sur ĝi kaj proksima turka marbordo 7866 personojn
- 1882: En Misurio eksterleĝulo Jesse James estis mortpafita dedorse de ano de lia propra bando
- 1895: Komenciĝis proceso pri misfamigo, iniciatita de la irlanda verkisto Oscar Wilde, kiu alkondukis al lia aresto, proceso kaj malliberigo sub la riproĉo de granda maldeco
- 1886: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Valpurgo
- 1897: Societo Viena secesio fondiĝis
- 1898: Klondike: 88 orserĉistojn pereis sub lavango dum la Alaska orimpetego
- 1905: Futbalklubo Club Atlético Boca Juniors fondiĝis en Bonaero (Argentino)
- 1918: Unua mondmilito: Ferdinand Foch iĝis ĉefkomandanto de la armeoj de Entento
- 1919: Aŭstra parlamento akceptis konstitucion pri falo de dinastio de Habsburgoj kaj konfisko de iliaj riĉajoj
- 1922: Josif Stalin iĝis Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (pro malsano de Lenin)
- 1929: La plej granda inundo en historio de Tasmanio komenciĝis
- 1933: Brita ekspedicio kiel la unua flugis per aviadilo super Ĉomolungmo
- 1936: Bruno Hauptmann, kondamnita pro la kidnapo kaj murdo de la apenaŭ dujara Charles Lindbergh la 3-a, estis ekzekutita sur elektra seĝo. Ĝis nun ekzistas duboj pri lia kulpo.
- 1939: Komandantaro de germanaj armitaj fortoj prezentis al Hitler projekton de direktivo pri batalpreteco de la armeo kun eventuala atako al Pollando - la dokumento estis subskribita la 11-an de aprilo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germana polico arestis en distrikto Ostrów Wielkopolski ĉ. 400 polojn, revenĝe pro flamigo de kelkaj incendioj fare de nekonataj kaŭzintoj; en Lublin 29 poloj fuĝis de kunvenejo por trudlaboristoj en Nazia Germanio; en Krakovo finiĝis la tritaga konspira Dua Granda Kongreso de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, kunvokita de banderanoj, kiu oficiale dissplitiĝis al du kontraŭbatalantaj frakcioj
- Masakro de Katin: komenciĝis soveta genocido de pli ol 4000 polaj militkaptitaj oficiroj el internigejoj en Kozelsk, de kie foriris la unua transporto - ĝis duono de majo per pafo al kapo oni murdis ilin en Katin enterigante en 8 amasaj tomboj: inter ili estis 4 generaloj, 1 vicadmiralo, ĉ. 100 koloneloj, 300 majoroj, ĉ. 1000 kapitanoj kaj rotestroj, pli ol 2000 leŭtenantoj kaj substandardistoj. Nur aprile 1990 regopovoj de Sovetunio konfesis sian krimon; Riond Bosson (Morges): Ignacy Jan Paderewski laŭ privata vojo sendis al okupata Pollando memorialon, en kiu emfazis gravan rolon de Vatikano, kiu informas pri kruelaĵoj de sovetoj kaj germanoj; unua grupo de germanaj ŝipoj por partopreni operacon "Weserubung" elnavigis de Hamburgo direkte al Narvik, Trondheim kaj Stavanger
- 1941: Gestapo malpermesis en Varto-Lando kolportadon de gazeto el Olsztyn; Radoma geto establiĝis - funkcianta ĝis somero 1944, pro malsanoj, malsato kaj perforto mortis en ĝi kelkaj miloj de personoj (preskaŭ 30 mil judojn, loĝantaj en la geto germanoj murdis en koncentrejo Treblinka)
- Mediteraneo: germanaj aviadiloj de 10-a Aviada Korpuso atakis la 2-an ĝis la 3-a de aprilo konvojojn AS-23 kaj AFN-23 sinkigante 3 ŝipojn; ĉefministro de Hungario Pál Teleki sinmortiĝis ne volante cedi antaŭ postulo de Germanio pri atako al Jugoslavio - nova ĉefministro iĝis László Bárdossy; pola generalo Władysław Sikorski parolis en Kanado kun ties ĉefministro; laŭ soveta-hungara interkompreno oni renovigis fervojan trafikon inter Lvovo kaj Budapeŝto; Nord-Afrika kampanjo: generalo Archibald Wavell decidis evakui trupojn de Bengazo por defendi Tobruk - sekvan tagon la urbo estis okupita de germanoj
- 1942: Pola Armeo en Sovetunio finis la unuan etapon de sia evakuo - Sovetunion forlasis 1603 oficiroj, 24 427 suboficiroj kun soldatoj, 1159 volontulinoj kaj 1880 junuloj, krome kun la armeo 10 789 civiluloj evakuiĝis; Holokaŭsto: germana polico forveturigis de Munkeno al Lublinio 776 judojn; en Glasgow aperis pola dusemajnrevuo en la agla lingvo "The Voice of Poland" (anstataŭ ĝis nun eldonata en Skotlando "Ogniwo Przyjaźni" (Ĉenero de Amikeco))
- En Teherano fondiĝis Delegitaro de Ministerio de Laboro kaj Socia Protekto ĉe la pola registaro en ekzilo, kies celo estis helpo interalie al polaj rifuĝintoj el Sovetunio, kiuj evakuiĝis kune kun la Pola Armeo en Sovetunio; Filipina Fronto: japana 14-a Armeo ekatakis al usonaj-filipinaj trupoj defendantaj sin en la duoninsulo Bataan (parto de Luzono)
- 1943: Germana polico pafekzekutis en koncentrejo Płaszów (nun ene de Krakovo) pli ol 200 personojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Przemyśl kun fervojaj laboristoj en stacidomo Żurawica forprenis de vagono 6 fusilojn, 8 mitralojn kaj multe da municio; distrikto Hrubieszowski: bataliono de "Ryś" en Prehoryłe frakasis bandon de Ukraina Ribela Armeo, kiu rabis polojn, ekbruligante parton de la vilaĝo loĝatan de ukrainoj - la rabaĵojn redonis al poloj
- Sovetunio: 100 flankatakaj partizanaj grupoj sur la fervojlinio Brjansko-Roslavl damaĝis relojn en 100 lokoj - sovetoj elreligis 4 trajnojn kaj detruis viadukton super Desna, sekvis 2-taga trafikpaŭzo; Bomba Korpuso de RAF nokte atakis Essen - seriozaj damaĝoj en Friedrich Krupp AG
- 1944: Orienta Fronto: trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis Ĥotin kaj Łopatyn, kaj de la 2-a Ukraina Fronto atingis nordon de la urbo Iași; Pola Rezistomovado: partizana taĉmento inter Płochocin kaj Błonie devojigis germanan trajnon kun libertempantaj soldatoj; taĉmento de KB malarmigis apud Pionki 3 soldatojn de Wehrmacht, en tio oficiron
- Usono retirigis rajton al militara helpo por Turkio
- 1945: En Varsovio okazis granda manifestacio okaze de la reveno de Gdańsk kune kun la marbordo al Pollando
- 1946: La unuaj polaj militŝipoj alnavigis al milita haveno en Świnoujście
- 1946: Oficiro de Japana Imperia Armeo Masaharu Homma estis ekzekutita pro militkrimoj rilate al la marŝo de morto de filipinaj kaj usonaj militkaptitoj al duoninsulo Bataan (parto de la insulo Luzono) - 8 mil personoj mortfalis
- 1948: Prezidento Harry S. Truman subskribis leĝon voĉdonitan de la Usona Kongreso pri la Plano Marshall - la programo de ekonomia helpo al postmilita Eŭropo
- 1948: Sur la sud-korea insulo Jeju-do komenciĝis komunista ribelo
- 1966: La sovetia kosmosondilo Luna 10 unua ĉirkaŭas la lunon kaj tiel donas novan avantaĝon al Sovetunio en la kosmokonkuro.
- 1968 : Martin Luther King predikis Mi estis ĉe la Montopinto
- 1971: La 16-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Dublino
- 1973: Usona sciencisto Martin Cooper unuafoje parolis pere de poŝtelefono
- 1974: Usono: dum la plej grava serio de tornadoj iam spertita, estis dum tiu kaj la sekva tago nombritaj entute 148 tornadoj en 13 subŝtatoj - la katastrofo mortigis 315 homojn kaj kreis damaĝojn de 600 milionoj da usonaj dolaroj.
- 1975: Ruso Anatolij Karpov estis agnoskita ŝakmonĉampiono de FIDE, post kiam usonano Bobby Fischer ne alpaŝis al finala matĉo
- 1976: La 21-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Hago
- 1981: San-Francisko: La unua portebla persona komputilo Osborne 1 enmerkatiĝis
- 1981: Semajnrevuo "Solidareco" kun politik-ekonomi-socia ĉefaspekto, redaktita de Tadeusz Mazowiecki, aperis en eldonkvanto de 500 mil ekzempleroj - ĝis enkonduko de la milita stato en Pollando oni eldonis 37 numeroj (la revuo reaperis en 1989); en Krakovo komenciĝis La Una Tutpollanda Kunveno de la Sendependa Asocio de Studentoj, kiu elektis regopovojn de la organizaĵo
- 1981: En Bresto apud Okcidenta Bugo pola generalo Wojciech Jaruzelski renkontiĝis kun sovetaj gvidantoj
- 1982: Pollando: batita en enketa arestejo Mieczysław Rokitowski mortis - arestita en Przemyśl kun riproĉo pri disvastigo de samizdatoj
- 1984: Lansana Conté iĝis prezidento de Gvineo
- 1984: Kosmodromo Bajkonur: lanĉo de soveta misio, kadre de la programo Salut, kun unua kosmonaŭto el Barato – Rakeŝ Ŝarma
- 1990: Petar Mladenov iĝis prezidento de Bulgario
- 1990: Super la urbodomo de Lvovo oficiale estis hisita la flago de Ukrainio
- 1992: Ramiz Alia demisiis kiel prezidento de Albanio
- 1996: Oni arestis usonan teroriston Theodore Kaczynski
- 2004: Invado de Irako: batalo de City Hall (urbodomo en Karbalo) komenciĝis
- 2004: En Britio mortis lasta veterano de la krimea milito
- 2005: Vatikano: en Baziliko Sankta Petro de Romo oni publike montris la korpon de papo Johano Paŭlo la 2-a kaj en Pollando komenciĝis semajna nacia funebro, kiu daŭris ĝis la tago de entombigo
- 2009: Naĝib Razak iĝis ĉefministro de Malajzio
- 2009: En Pollando oni malpermesis vendi likvajn termometrojn kun hidrargo
- 2011: Pakistano: ne malpli ol 50 personoj pereis kaj 120 vundiĝis en duobla bomba atenco de sinmortigintoj en la urbo Dera Gazi Ĥano
- 2016: Germana taggazeto „Süddeutsche Zeitung” malkaŝis aferon Panama Papers, pri konfidencaj dokumentoj rilate al impostparadizoj
- 2017: Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo okazis
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1369: Henriko la 4-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (m. 1423)
- 1395: Georgo de Trebizondo, bizanca humanisto, filozofo, teologo, filologo (m. 1486)
- 1508: Jean Dorat, franca klasika filologo, poeto, erudiciulo, helenisto kaj humanisto (m. 1588)
- 1581: Johannes Rudbeckius, sveda episkopo, profesoro pri matematiko kaj teologio de la Universitato de Upsalo (m. 1646)
- 1593: George Herbert, angla poeto apartenanta al metafizikaj poetoj; enestanta en esperantlingva Angla Antologio (m. 1633)
- 1639: Alessandro Stradella, itala komponisto, violonisto kaj kantisto (m. 1682)
- 1660: Daniel Defoe, angla verkisto, konsiderata iniciatinto de la anglalingva romano, mondfama pro sia romano Robinsono Kruso (m. 1791)
- 1682: Valentin Rathgeber, germana benediktano kaj komponisto (m. 1750)
- 1757: Ferenc Verseghy, hungara poeto, lingvisto, komponisto (m. 1822)
- 1770: Teodoros Kolokotronis, greka generalo, estro de la Greka milito de sendependiĝo kontraŭ Otomana Imperio (m. 1843)
- 1778: Carl Ludwig Engel, germana arkitekto, reprezentanto de empiro (m. 1840)
- 1781: Svaminarajan, barata guruo, viŝnuisto el Utar-Pradeŝo (m. 1830)
- 1783: Washington Irving, usona verkisto kaj ambasadoro, kies esperantigitaj verkoj atingeblas rete (m. 1859)
- 1798: Charles Wilkes, usona ŝipa kapitano, estro de scienca Usona Esplorekspedicio ĉirkaŭ la mondo, konata de la Wilkes-tero, masakristo de preskaŭ 80 fiĝianoj (m. 1877)
- 1808: Franz Ferdinand Greiner, germana termometra faristo (m. 1855)
- 1814: Lorenzo Snow, usona religiulo, reprezentanto de restaŭrisma eklezio (m. 1901)
- 1843: Knut Ekwall, sveda pentristo kaj gravuristo (m. 1912)
- 1851: Carl Domanig, aŭstra verkistoj kaj numismatikisto (m. 1913)
- 1860: Frederik van Eeden, nederlanda psikiatro kaj verkisto, kies romano La Malgranda Johano estis dufoje esperantigita (m. 1932)
- 1863: Henry Van de Velde, belga artisto, dezajnisto, fasonisto kaj arkitekto, reprezentanto de Novarto (m. 1957)
- 1876: Tomáš Baťa, cxeĥa entreprenisto, ŝu-produktanto, konata de la konzerno Bata (m. 1932)
- 1880: Otto Weininger, aŭstra filozofo juddevena, aŭtoro de la fama libro "Sekso kaj karaktero", sinmortiginto (m. 1903)
- 1881: Alcide De Gasperi, unua ĉefministro de la Itala Respubliko (m. 1954)
- 1886: Władysław Tatarkiewicz, pola filozofo, estetikisto, etikisto kaj historiisto pri arto, konata de la 3-voluma verko "Historio de filozofio" (eŭropa) kaj "Pri la feliĉo" (m. 1980)
- 1896: Józef Czapski, pola pentristo kaj verkisto, serĉisto de pereintaj polaj oficiroj, kuredaktoro de la pariza "Kultura", frato de Maria Czapska (m. 1993)
- 1903: Lajos Daróczi, rumania hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de la gazeto "Fáklya" (m. 1970)
- 1903: Peter Huchel, germana poeto, kies poemon esperantigis Richard Schulz (m. 1981)
- 1906: Ferenc Szemlér, hungara poeto, tradukisto (m. 1978)
- 1908: Ferenc Boros, hungara tradukisto, verkisto (m. 1963)
- 1909: Júlia Ferenczy, rumania hungara pentristino (m. 1999)
- 1910: Zoltán Andrásy, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 2006)
- 1912: Sándor Haáz, rumania hungara grafikisto, koreografo, etnografo (m. 2007)
- 1914: László Weith, hungara pentristo (m. 1973)
- 1918: Olesj Honĉar, ukraina verkisto kaj politika aktivulo, kies verkoj estis tradukitaj en 67 lingvojn kun esperanto (m. 1995)
- 1918: Miklós Hubay, hungara verkisto kaj tradukisto (m. 2011)
- 1920: Ivan Demjanjuk, ukraina militkrimulo priservanta gaspereigejojn en koncentrejoj (m. 2012)
- 1924: Marlon Brando, usona aktoro rolinta en la filmo A Streetcar Named Desire, La baptopatro, Apokalipso nun (m. 2004)
- 1925: Anthony Wedgwood Benn, brita socialisto, parlamentano por la Brita Laborista Partio, soleca kontraŭulo de NATO-interveno en Kosovo kaj Iraka milito (m. 2014)
- 1927: Vasile Albu, rumana kemiisto kaj inĝeniero, esperantisto, IKUE-aktivulo en diocezo Speyer (Germanio) (m. 1995)
- 1929: Tibor Lázár, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko
- 1930: Helmut Kohl, germana kristandemokrata politikisto, kanceliero de FRG rigardata kiel patro de la Germania reunuiĝo
- 1934: Jane Goodall, brita ekologino kaj antropologino, spertulino pri primatoj
- 1935: Endre Czeizel, hungara kuracisto kaj genetikisto, medicin-scienca doktoro de la Hungara Scienca Akademio
- 1944: Árpád Farkas, rumania hungara poeto, redaktoro, publicisto kaj tradukisto
- 1944: István Zsehránszky, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1945: István Sass, rumania hungara matematikisto, astronomo
- 1946: Hanna Suchocka, pola juristino, la unua ĉefministrino de Pollando, ambasadorino ĉe Apostola Seĝo, membrino de la Papa Akademio de Sociaj Sciencoj
- 1948: Carlos Salinas de Gortari, meksika ekonomikisto, prezidento de Meksiko, dum kies periodo eksplodis la ribelo de la Zapatista Armeo por Nacia Liberigo
- 1956: Miguel Bosé, hispana kantisto, komponisto, aktoro kaj reĝisoro italdevena
- 1958: Tibor Balázs, hungara poeto, verkisto, literaturhistoriisto, tradukisto kaj libroeldonisto
- 1961: Eddie Murphy, usona aktoro kaj ŝercisto, konata de la skeĉa televidserio Saturday Night Live
- 1964: Nigel Farage, brita politikisto, eŭorposkepta membro de la Eŭropa Parlamento
- 1969: Clotilde Courau, franca teatra komediistino kaj kina aktorino, itala princino
- 1980: Dewi Sandra, indonezia aktorino, prezentistino kaj kantistino
- 1985: Orsolya Jakab, rumania hungara aktorino, membrino de la Teatro Tomcsa Sándor
- 1985: Leona Lewis, angla popmuzika kantistino, komponistino kaj tekstistino de furorkanto
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 1203: Arturo la 1-a, duko de Bretonio (n. 1187)
- 1287: Honorio la 4-a, papo, kiu privilegiigis ordenojn kaj apogis instruadon de orientaj lingvoj por evangeliigi Proksiman Orienton (n. 1210)
- 1473: Aleksandro Sforza, itala kondotiero kaj la unua princo de Pesaro (n. 1409)
- 1549: Matsudaira Hirotada, japana daimio (n. 1526)
- 1582: Takeda Katsuyori, japana samurajo (n. 1546)
- 1680: Ŝivaĝi, fondinto de Maratha Imperio en Barato, kiun grandparte liberigis de Mogola Imperio (n. 1627)
- 1682: Bartolomé Esteban Murillo, hispana pentristo, reprezentanto de barokstila pentrado (n. 1617)
- 1761: Christian Ferdinand Abel, germana basviolonisto kaj gambovjola virtuozo (n. 1682)
- 1762: Thomas Frye, anglo-irlanda pentristo kaj inventisto (n. ĉ. 1710)
- 1822: Friedrich Justin Bertuch, germana eldonisto kaj tradukisto, en kies domo estas urbomuzeo de Vajmaro (n. 1747)
- 1826: Reginald Heber, angla pastro kaj verkisto, anglikana episkopo de Kolkato, kies himnoj estis eserantigitaj (n. 1783)
- 1827: Ernst Chladni, germana fizikisto, geologo, muzikisto, la patro de akustiko (n. 1758)
- 1849: Juliusz Słowacki, pola dramisto kaj mistikulo armendevena, poeto-profeto de romantikismo kune kun Adam Mickiewicz, Zygmunt Krasiński kaj Cyprian Norwid (n. 1809)
- 1862: James Clark Ross, brita vojaĝisto kaj esploristo de Antarkto (n. 1800)
- 1868: Franz Berwald, sveda komponisto kaj violonisto (n. 1796)
- 1882: Jesse James, usona eksterleĝulo de la sovaĝa okcidento (n. 1847)
- 1897: Johannes Brahms, germana komponisto, pianisto kaj dirigento (n. 1833)
- 1915: Jizchok Leib Perez, pola, hebrea kaj juda verkisto, advokato, socia aganto, kunkreinto de la juda literaturo en la jida lingvo (n. 1852)
- 1916: Ferenc Veress, hungara fotografisto kaj fakverkisto (n. 1832)
- 1922: István Berkeszi, hungara historiisto kaj instruisto (m. 1853)
- 1929: József Geml, hungara, rumania hungara memuristo, lokhistoriisto, urbestro de Temeŝvaro (n.1858)
- 1932: Wilhelm Ostwald, germana balto, Nobelpremiita kemiisto pro la laboroj pri katalizo, kemia ekvilibro kaj reakcia rapido (n. 1853)
- 1940: Peter Wust, germana filozofo de ekzistadismo (n. 1884)
- 1941: Pál Teleki, hungara geografo, ĉefministro de Hungario rifuzinta ataki Pollandon sub premo de Germanio, sinmortiginto (n. 1879)
- 1945: Ernő Grünbaum, rumania hungara pentristo (n. 1908)
- 1945: Emma Ritoók, hungara verkistino, tradukistino (n. 1868)
- 1950: Kurt Weill, germana komponisto juddevena vivnta en Usono, kontraŭkomunisto (n. 1900)
- 1986: Sajid Mohammad Kazem Ŝariatmadari, irana ajatolo azerbajĝandevena (n. 1905)
- 1990: Sarah Vaughn, usona ĵaza kantistino kaj pianistino, konsiderata kune kun Billie Holiday kaj Ella Fitzgerald unu el la plej elstaraj kantistoj de ĵazo (n. 1924)
- 1991: Graham Green, brita verkisto de psikologiaj romanoj, dramisto (n. 1904)
- 1994: Jérôme Lejeune, franca kuracisto, genetikisto, servisto de Dio, malkovrinto de Down-sindromo (n. 1926)
- 1995: Ferenc Szász, rumania hungara agronomo, fakverkisto (n. 1903)
- 1998: Mary Cartwright, angla matematikistino, direktorino de Girton College, membrino de la Reĝa Societo de Londono, kunkreintino de la teorio de kaoso, distingita per Ordeno de la Brita Imperio (n. 1900)
- 2000: Terence McKenna, usona verkisto, filozofo, etnobotanikisto, lingvisto, mistikulo, eploristo de ŝamanismo (n. 1946)
- 2006: Suitbert H. Siedl, aŭstra bibliisto, profesoro, karmelano, denaska esperantisto, fondinto de la Familia Sancti Hieronymi, kontribuinta al esperantlingva "Biblia Revuo" (n. 1923)
- 2007: László Incze, rumania hungara lokhistoriisto, muzeologo (n. 1928)
- 2013: Mariví Bilbao, hispana filma kaj televida aktorino (n. 1930)
- 2016: Joe Medicine Crow, usona-indiana antropologo kaj historiisto, distingita per la Prezidenta medalo de libereco kaj honoraj doktorecoj, centjarulo (n. 1913)
- 2016: Jules Schelvis, nederlanda judo, spertulo pri germana persekuto de judoj (n. 1921)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 3-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.