Terence McKenna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Terence McKenna

Terence McKENNA (naskiĝinta la 16-an de novembro 1946, mortinta la 3-an de aprilo 2000) estis usona filozofo, lingvisto, aŭtoro, biologo, matematikisto, psikologo, esploristo de konscio, historiisto kaj pioniro de etnofarmakologio. Unu el la fokusoj de lia esplora laboro estis la esplorado de la ŝamanismo. Li publikigis multajn librojn antaŭ ĉio pri plilarĝigo de konscio, diversaj plantaj drogoj kaj psikoaktivaj fungoj, aparte pri la fungoj Amanita muscaria, Psilocybe cubensis kaj aliaj specioj el la genro Psilocybe.

Dennis McKenna estas usona botanikisto kaj frato de Terence McKenna.

"Ŝtonsimia" teorio[redakti | redakti fonton]

Terence McKenna kredis ke psikoaktivaj fungoj kiel Psilocybe cubensis evoluadis kun la Homo sapiens.